22 Jan 11
EbiWrite - Simpla reta servo por tradukistoj
Leginte la artikolon pri Vikipedio en Libera Folio (Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio), mi rememoris pri unu servo, kiun mi trovis en la Reto. Temas pri EbiWrite, «ilaro por tradukistoj». Ŝajnas ke ĝi estus oportuna kaj taŭga por ĉiuj, kiu provas traduki artikolojn el Vikipedio (kaj ne nur).
La servo havigas dupanelan interfacon (fonto maldekstre, traduko dekstre), personan vortaron, kiun la uzanto povas plenigi mem, kontrolon de versioj ktp. Kiel fonto oni povas uzi tekston aŭ bildon (ekzemple, skanitan dokumenton), la rezulton (tradukon) eblas elŝuti en HTML formato aŭ printi. Oni povas uzi Textile markadon por plibeligi la tradukon.
23:28 | Konstanta ligilo | Comments (2)
Tweet



Guglo havas ion similan, la Google Translator Toolkit; ĉu estas multaj malsimilaĵoj inter ili?
Malsimilaĵoj certe ekzistas, ĉar ili estas diversaj servoj (kvankam destinitaj por la sama celo). Al mi ŝajnas ke EbiWrite estas pli simpla dum la Gugla servo havigas aŭtomatan tradukon. EbiWrite nur donas al vi malplenan dekstran kampon por skribi tradukon libere dum la Gugla servo montras tie fontan tekston, kiun vi povas traduki nur pofraze — tio ne ĉiam estas preferinda maniero.
Google Translate Toolkit permesas preni Vikipedian artikolon kiel fonto (aŭtomate?), alŝuti DOC, HTML, ODT k.s. dosierojn dum EbiWrite permesas uzi nur simlan tekston aŭ skanitan bildon (kion ne permesas GTT). Kaj Gugla servo permesas ricevi rezulton kiel dokumento en Google Docs (fakte sen ia markado) dum EbiWrite havigas riĉan sed simplan tekstan markadon Textile.