25 Jan 11

Timo eksplodas denove

Hieraŭ okazis eksplodo en Moskva flughaveno Domodedovo (la plej granda flughaveno en Rusio). Laŭ la lastaj informoj 35 homoj pereis, 130 estis vunditaj.

Kiu kaj kial faris la eksplodon — neniu scias. La potenculoj tuj diris ke tio estas terorista atako. Sed la samaj potenculoj antaŭ ja raportis ke ĉiuj ĉefteroristoj estis murditaj. Post la lastaj eksplodoj en Moskva metroo ili asertis pri la plej alta nivelo de sekureco kaj atentemo… Kaj jen: denove teroristo facile eniras flughavenon kaj en amaso da renkontantoj funkciigas sian «inferan maŝinon». Li (aŭ ŝi — neniu ĝis nun eĉ scias ĉu tio estis viro aŭ virino) restis nevidebla por sekurservo de la flughaveno ĝis la fino. Kial? Tio estas granda kaj ne simpla demando.

De la unua flanko, sekureco de flughavenoj, stacidomoj, metrooj devas esti vere altnivela — ja ĉiuminute tro multe da homoj troviĝas tie, kaj eĉ malgranda incidento povas kaŭzi multe da viktimoj. De la alia flanko, ĝuste pro tiuj homamasoj vera sekureco estas apenaŭ realigebla, almenaŭ per tiuj metodoj uzataj ĉe ni nun — per nuraj kadroj de metalodetektiloj ĉe enirejoj. Kaj eĉ tiuj metalodetektiloj ne funkciis ĝis hieraŭa eksplodo! Mi mem kelkfoje vizitis Domodedovon por renkonti amikojn aŭ parencojn. Mi estis ĝuste tiuloke, en tiu sama halo, kie okazis la eksplodo. Kaj mi memoras ke mi kaj ĉiuj aliaj eniris kaj eliris la konstruaĵon preterpasante la kadron de la metalodetektilo — neniu postulis trairi ĝin, neniu kontrolis: kiu eniras, kiu eliras…

Laŭ ofteco kaj ripeteco de samtipaj teroratakoj Rusio okazas apud la landoj, kie agas plej grandaj teroristaj organizaĵoj kaj daŭras longtempaj religiaj konfliktoj — tiu landoj kiel Afganio, Irako aŭ Pakistano. Krome, eblas aserti ke malgraŭ tio, ke inter Rusiaj potenculoj dominas la personoj el sekretaj servoj, kontraŭterorisma sistemo tute ne ekzistas en la lando.

Resonaj teroristaj atakoj en Kaŭkazo fariĝis ordinaraĵoj. Kaj en Moskvo ili ankaŭ fariĝas pli kaj pli ordinaraj. Post la terorista atako de la 11 de septembro 2001 Usono jam dum dek jaroj ne plu scias kio estas terora atako sur usona teritorio (la samon eblas diri ankaŭ pri Madrido kaj Londono). En Rusio dum la sama tempo teroristoj ne nur kaptis lernejon kaj teatron, eksplodis hospitalojn kaj bazarojn sed sukcesis eksplodi aviadilojn, metroon, trajnoj ktp.

En la blogaĵo pri la lastaj eksplodoj en metroo mi diris ke «metroo ja ne estas flughaveno». Mi eraris. Metroo, flughaveno, lernejo, teatro, aviadilo, hospitalo, trajno, bazaro, buso, strato — nenie ni plu sentas nin sekuraj, nenie la potenco, polico, sekreta servo povas nin protekti. Denove ni restis senprotektaj antaŭ novaj eksplodoj — ĉie, en ajna loko de nia urbo, nia lando.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , ,

16:38  |   Konstanta ligilo   |   Comments (5)

5 komentoj to “Timo eksplodas denove”

  1. […] This post was mentioned on Twitter by Kalle Kniivilä and Bonulo, Ora Mezo. Ora Mezo said: #Esperanto Nova blogafiŝo: Timo eksplodas denove http://bagateloj.oramezo.org/archives/540968514 […]

  2. Manolo diras:

    Profundan korŝiron mi sentis eksciinte pri la novaĵo. Neniel imageblas tia sinoferanta kruelaĵo.

    Jen la pruvo de la neekzisto de Dio. Tiuj kiuj mortigas en lia nomo devus tuj percepti tiun suferigan paradokson.

  3. dmych diras:

    Koran dankon, Manolo.
    Tamen, tio ne estas pruvo de neekzisto de Dio kaj ne estas pruvo de Lia ekzisto. Eĉ ne temas pri tio, ke iu mortigis «je Lia nomo» - neniu scias ĝis nun kiu estis teroristo.

    Se ni parolus pri tiuj, kiu mortigas «je la nomo de Dio», mi dirus ke tiu fakto nenion diras pri Dio mem, nur pri tio ke iu ŝirmas sin per Lia nomo.

  4. Lajz diras:

    Mi tre malĝojas pro via artikolo. La plej danĝera batalilo de teroristoj estas teruro. Nun la rusa popolo devas vivi sub la timo de ajnloka, ajnhora atako. Rusuja politikistoj devas nepre trovi rimedon resekurigi la publikon.

  5. Ne imagu ke la «sekureco» estas ia senpaga kuracilo kontraŭ la terorismo. Necesas kompreni tion, ke la rimedoj «sekurigaj» plej ofte temas pri la terorismo enlanda, pri la terorismo ŝtata, fare de la policanoj.

    Vi diras: «Usono jam dum dek jaroj ne plu scias kio estas terora atako sur usona teritorio». Nevere. Usono suferis neniujn pluajn terorajn atakojn faritajn de atakantoj fremdaj; sed fakte ja multfoje okazis (kaj daŭre okazadas) en Usono la terorismo — la teroristoj tamen estas usonanoj, agantaj laŭleĝe, sub la ordono de la altaj oficiuloj.

    Komprenu ke tiuj atakoj je 2001 kontraŭ Usono konsistigis la plejeble bonvenan donacon al la policanoj ĉiujnivelaj; ili estas nun pli ol iam ajn antaŭe permesataj agi perfortege, soldatece.

    Oni devas agnoski ke Usono estas polica ŝtato virtuala. En la ĉiutaga vivo, oftas la iluzio de libereco; sed ne dubu tion, ke la kapablon starigi per nura mansvingo la militan leĝon havas la usona tutlanda registaro, kaj ĉiu subŝtata gubernatoro, kaj eĉ ĉiu grandurba urbestro.

    Apenaŭ eblas en Usono akiri kaŝe la eksplodaĵojn; tial apenaŭ eblas okazi en Usono terorisma atako tia kia okazis en Rusio. Fakte, tia ago estas nuntage malpli probabla ol iam ajn antaŭe. Tial, la krio «terorismo» estas en Usono ĉiam nur mensoga ĝustigoprovo al la perfortado polica, neniam alerto pri ajan minaco vera.

    Estas tre malĝoje legi en tiu ĉi artikolo la peton pri la uzado pli vasta de la metalodetektiloj, kaj la plendojn pri la antaŭa kapablo preterpasi ĉe la flughaveno tiujn detektilojn. Ĉu vi aprobus ankaŭ la tutkorpan serĉadon fare de la policanoj je ajna hazarda momento, sub la nomo de «sekureco»? (La policanoj ege volas ke vi al tio jesos.) Realmonde, neniam povas esti «sekuraj» la grandaj publikaj lokoj, nur pro sia naturo.

    Plue, la metalodetektiloj estas en si mem armiloj de teroro (ŝtata), kaj neniel estas kontraŭteroriloj. La sola efektiva «kontraŭterorilo» estas la justa konduto fare de la fiagantaj subpremistoj (ĉu Usono, ĉu Hispanio, ĉu Rusio) al siaj viktimoj (ĉu la araboj, ĉu la eŭskoj, ĉu la kaŭkazanoj).

    Vi lamentas: «denove ni restis senprotektaj» kontraŭ la eksplodoj. Nu, pli baze jene: ni postulante «sekurecon» restas senprotektaj kontraŭ la tiel-nomataj protektantoj, kontraŭ la ŝtataj teroristoj.