Tumblr kaj Android
Jes, mi ŝatas Tumblr‘on. Tiu ĉi blogejo estas ege simpla, bela kaj oportuna. Almenaŭ por mi. Tial post sufiĉe longa vivo en WordPress revenas denove al tiu ĉi blogejo. Kaj ĉiu scias, ke mi ŝategas mian poŝtelefonon HTC Hero kun Androido. Iam, tuj post mi akiris la telefonon, ekzistis neniu aplikaĵo por blogi ĉe Tumblr per Androido, eblis nur blogi retpoŝte. Nun jam estas alia tempo, kaj mi trovis multe da aplikaĵoj por tio! Mi provis ilin, kaj jen estas la rezulto.
Por mi tre gravaj estas la jenaj eblecoj de aplikaĵo: (1) subteno de Unikodo (por blogi ruslingve kaj en Esperanto), (2) subteno de Markdown, ĉar mi preferas ĉiam uzi ĝin anstataŭ HTML, kaj Tumblr mem plene subtenas ĝin, kaj (3) kromaj agordoj por indiki privatecon, celan blogon kaj por tviti pri la afiŝo.
Tumblr — la oficiala aplikaĵo de Tumblr mem. Ĝi estus la plej bona, se ĝia «Send to Twitter» flageto funkcius korekte. Mia noto estas 4 (el 5).
Tumblelog Beta — bela programo, kiu montras kontrolpanelon (Dashboard) en tre agrabla formo, sed ĝi fuŝas afiŝante tekstojn en aliaj lingvoj krom la angla — se vi provas redakri blogaĵon afiŝitan per ĝi, vi vidas, ke ĉiuj nelatinaj literoj tute ne legeblas, ili fariĝas HTML entities (Снова). Ege maloportune! Mia noto estas 3.
MyTumblr — pagata aplikaĵo (senpaga versio kun reklamo ankaŭ elŝuteblas). Sufiĉe bona programo, kiu tamen ne subtenas Markdown. Sed ĝi havigas multe pli! Ĝi ebligas aŭtomate renovigi la panelon (kaj informi pri aperintaj novaĵoj), ricevi mesaĝojn kaj respondi al ili, vidi la liston de sekvatoj kaj redakti ĝin — ja estas unikaj eblecoj inter ĉiuj similaj aplikaĵoj! Do, mia noto estas 4.
aTumble — tute ne subtenas Unikodon! Kaj fuŝe montras la panelon. Mia noto estas 1.
Tumblroid — pagata aplikaĵo (ekzistas ankaŭ senpaga stumpigita versio Tumblroid Lite havigas nur tekstajn afiŝojn). Sufiĉe bona, oportuna aplikaĵo, sed sen Markdown (almenaŭ en senpaga versio, la pagata havas agordon pri Markdown, sed neklaran, kaj ĝi ankaŭ ne funkcias normale, almenaŭ mi ne sukcesis afiŝi blogaĵon en Markdown). Mia noto estas 3.
ttTumblr — fakte ne tre belaspekta kaj oportuna por legi, sed havigas flekseblajn agordojn por blogi: privateco, markado, tvitero ktp. Mia noto estas 4.
Drumblr — simila al ĉiuj aliaj. Kaj sen Markdown. Mia noto estas 3.

