27 Maj 11

Mi jam kelkfoje skribis pri Androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Ĝis nun mi pli-malpli konstante uzis du programojn: FxCamera kaj Camera360. Sed ŝajnas al mi, ke io nova baldaŭ plene anstataŭos ambaŭ aplikaĵojn. Temas pri Vignette — ege oportuna kaj potenca fotilo por Android. Kaj ĝi estas malgranda! Vignette okupas nur 504K en mia telefono dum FxCamera postulas 2M — kvaroble pli multe!
Krome, Vignette povas esti uzata por redakti fotojn, jam fotitaj per ĝi aŭ per ia alia programo. Eblas apliki la samajn efektojn kaj kadrojn kaj konservi redaktitajn fotojn. Ankaŭ eblas konservi versiojn de foto kun diversaj efektoj aplikitaj al ĝi. Do, mi ne priskribu ĉion detale. Vi simple instalu demonstran version por provi mem (demonstra versio permesas konservi fotojn nur en la plej malgranda dimensio — ŝajnas, ke tio estas la unu sola diverseco de la plena pagata aplikaĵo).
30 Dec 10

Ĉi-tiun foton mi faris hodiaŭ per picplz aplikaĵo kaj tuj publikigis en la reto. La aplikaĵo tre plaĉas al mi: ĝi estas rapida, amuza kaj bonkvalita. Vi povas afiŝi viajn fotojn en Tvitero, Flickr, Tumblr, Facebook, Posterous kaj Foursquare samtempe sendante la foton nur unufoje per picplz.
La retejo de picplz estas (ankoraŭ unu) socia reto por poŝtelefonaj fotistoj kaj la aplikaĵo kapablas ne nur foti kaj sendi fotaĵojn sed ankaŭ apliki kelkajn amuzajn filtrilojn al la foto kaj konservi lokon de fotado kune kun la foto mem.
Do, mia galerio de poŝtelefonaj fotoj estas ĉi-tie: http://picplz.com/user/dmych/. Bonvenon!
23 Dec 10

Mi (re)trovis kelkajn belajn kromprogramojn por GIMP. La unua estas BW Film Simulation. Ĝi imitas nigra-blankan filmon (pli ol 15 diversaj specoj de filmoj), kaj mi ĝin jam uzis iam.
La dua kromprogramo estas FIL (Film Imitation Lab). Ĝi havigas riĉajn eblecojn por imiti diversajn filmajn efektojn (monokromo, duotono, fotokromo, Lomo efekto, grajneco ktp). La supra foto estis prilaborita per tiu ĉi kromprogramo.
Por ĝi funkcii oni bezonas instali ankoraŭ du ege interesajn kromprogramojn: G’MIC kaj Fix-CA.
18 Okt 10

Ne, bedaŭrinde mi ne aĉetis novan nigran fotilon kun longa objektivo. Temas nur pri programo.
Mi jam rakontis pri androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Kaj antaŭ nelonge mi trovis ankoraŭ unu, kiu ege plaĉis al mi. Ĝi nomiĝas Camera 360. Ekzistas du versioj de la aplikaĵo: paga kaj senpaga. Pli bone, kompreneble, aĉeti la pagan version. Kontraŭ $3.99 vi ricevas multe da amuzaj kaj interesaj efektoj (ekzemple, kiuj imitas kelkajn LOMO kameraojn, Tilt-Shift efekto ktp). La aplikaĵo havas ankaŭ digitalan bildstabiligilon (Image Stabilization) kaj entute estas flekseble agordebla.
27 Maj 10

Pli ĝuste estus diri «pri elekto de objektivo», ĉar elekti fotilon ŝajnas al mi pli simpla afero ol elekti objektivojn.
Se diri ĝenerale, vi ĉiam elektu tion, kio pli plaĉas al vi mem, kio pli taŭgas. Nun ĉiuj ciferecaj (kaj ankaŭ 35mm) kameraoj estas pli-malpli egalkvalitaj (en la sama klaso, komprenebe). Do, la sola konsilo, kiun mi ĉiam donas, estas jena: komprenu mem kion vi bezonas, komparu kameraojn laŭ viaj propraj preferoj, iru vendejon kaj prenu enmane ĉiun kameraon, kiun vi trovis bona por vi. Serĉu «vian» kameraon.
Tamen, al la kvalito de bildo multe pli efikas objektivo ol kamerao. Tial elekti objektivon estas eĉ pli grava sed malpli facila afero. Unue vi devas kompreni por kiuj celoj vi bezonas ĝin? Se temas pri portreto, vi serĉu «molan» objektivon kun sufiĉe longa fokusa distanco. Se temas ĉefe pri pejzaĝo, vi bezonas pli vastan kaj akran objektivon. Universala objektivo, egale taŭga por ĉiuj celoj ne ekzistas (kaj neniam ekzistos).
La plej bona rimedo kompreni kion vi bezonas, estas foti per tio, kion vi jam havas. Aĉetu unue garnituron: fotilon kun objektivo (aŭ kameraon kun simpla 50mm objektivo) kaj fotu, fotu, fotu… Post jaro aŭ eĉ duonjaro vi komprenos ĉu mankas al vi vasteco, ĉu pli longa fokusa distanco, ĉu heleco ktp. Tiam vi povos elekti objektivon konscie — vi certos kion vi reale bezonas. Kompreneble, se vi estas riĉulo, vi povus tuj aĉeti kelkajn «la plej bonajn» objektivojn. Aŭ vi povus aĉeti kelkajn malmultekostajn objektivojn, kies suma fokusa distanco kovras ĉiuspecajn bezonojn. Sed ne faru tion. Ĉar plej verŝajne vi nur malŝparos monon, sed devos poste aĉeti aliajn objektivojn, pli taŭgajn por vi.
Mi donu ekzemplon.
Aĉetinte mian fotilon, mi aĉetis ankaŭ du objektivojn: 28-70 kaj 70-300 (ambaŭ malhelaj Sigmoj). Mi ne havis sufiĉe da mono por aĉeti pli bonajn. Kaj mi pensis, ke tiu paro donos al mi eblecon foti ĉion. Sed baldaŭ okazis, ke mi multe pli ofte uzas fokusajn distancojn de 50 ĝis 100 mm, kaj mi ĉiam devis «ĵongli» per ambaŭ objektivoj: por unu foto mi volas uzi 50-60 mm kaj por la alia necesas 80-90, por la tria — 70, ekzemple. Do, mi ŝanĝis la objektivojn senĉese. Mi ĉiam bezonis porti ambaŭ kun mi. Sed pli vastan distancon (28-50 mm) mi uzis malofte, kaj la pli malvastan (15-300 mm) mi ankaŭ ne tre ofte bezonis. Krome, mi komprenis, ke mi ofte fotas en metroo aŭ surstrate vespere, kiam mankas lumo, kaj pro tio mi bezonas pli helan objektivon, kun pli granda relativa truo.
Nun, post kiam mi konsciis, kion mi fakte volas, mi aĉetis objektivojn Sigma 30/1.4 por foti surstrate kaj Tokina 50-135/2.8 por ĉiuj aliaj celoj. Jes, mi ĝis nun de tempo al tempo devas kunporti la ambaŭ, sed pli ofte mi prenas nur unu, kaj ne plu necesas tiom ofte ŝanĝi ilin. Se mi dekomence estus pli saĝa, mi ŝparus iom da mono por akiri unu, sed pli bonan objektivon, kaj poste aĉetus la alian.
26 Maj 10

Mia HTC Hero havas 5 MP kameraon. Kaj, ĉar mi estas fotomaniulo, mi kompreneble tuj post aĉeto provis uzi ĝin kiel fotilo-«notlibreto». Unue mi uzis la elskatolan aplikaĵon Kamerao, kiu estas fakte bona, sed ne tre oportuna. Plaĉas al mi aŭtofokuso kaj tio ke la lokon por fokusi eblas montri simple tuŝante la ekranon perfingre. La stirglobo servas kiel butono «Ĉefverko» — premante sur ĝi vi faras foton. La agordmenuo de la aplikaĵo estas vasta: krom kvalito, bilanco de blanko, specialaj efektoj kaj sono de obturatoro eblas agordi ankaŭ reĝimon de eksponometro (punkta, centrepesita, matrica), lumsensivecon en ISO, aŭtofokuson, geoetikedoj, proporcion de kadro (3:2 aŭ 4:3)… Sed apenaŭ eblas rapide ŝanĝi la agordojn. La ĉefa menuo havigas agordojn nur por kvalito (dimensio: de 0.3 ĝis 5 MP), bilanco de blanko, heleco kaj digitala zomo.
Alia elskatola aplikaĵo, Albumoj ankaŭ ne estas tre funkcia. Ĝi permesas nur spekti fotojn kaj sendi ilin al Flickr kaj Facebook.
Adobe Photoshop.com Mobile estas probable la plej potenca aplikaĵo por fotistoj. Vi povas spekti fotojn, alŝuti ilin al viaj albumoj ĉe http://photoshop.com. Se vi ne havas konton tie, eblas krei ĝin rekte en la aplikaĵo. Sed la plej grava estas tio, ke la programo povas redakti la fotojn! Ĝi havigas funkciojn: kadrigo, turnigo, korektado de ekspono, heleco kaj kontrasto, saturado, senkolorigo, kaj kelkajn specialajn efektojn. La aplikaĵo konservas la redaktitan bildon en apartan dosieron (aldonante _editN al ĝia nomo).
FxCamera nun estas mia plej ŝatata aplikaĵo. Ĝi havigas simuladon de diversaj amuzaj efektoj (ekz-e, ToyCam — «ludila kamerao» kaj Polaroid). Ĝi ankaŭ povas foti normale, sen efektoj. Ĉiu reĝimo flekseble agordeblas. La aplikaĵo konservas bildon en 480x320, 720x480 aŭ 960x640 pikseloj (oportunas por tuja afiŝado en Interreto). Por foti necesas premi la stirglobon por aŭtofokusi, kaj la foto estos farita tuj post vi malpremas ĝin — tre oportunas fakte. Sed posta prilaboro de kaptita fotaĵo estas tro longa — ofte preskaŭ dek sekundoj! Tamen, la aplikaĵo estas amuza kaj rekomendinda. La supran foton mi faris hieraŭ per tiu ĉi aplikaĵo.