Filmo
Antaŭ nelonge mi provis novan filmon — Kodak Ektar 100. Kaj ĝi fariĝis mia plej ŝatata kolora filmo, ĉar ĝi donas perfektajn kolorojn kaj kontraston. Inter nigra-blankaj mi preferas Ilford Delta 400 — ĝi estas same perfekta! :)
Antaŭ nelonge mi provis novan filmon — Kodak Ektar 100. Kaj ĝi fariĝis mia plej ŝatata kolora filmo, ĉar ĝi donas perfektajn kolorojn kaj kontraston. Inter nigra-blankaj mi preferas Ilford Delta 400 — ĝi estas same perfekta! :)
Hodiaŭ la filantropia fondaĵo «Vivo kiel miraklo» publikigis raporton pri la okazinta festo kun miaj fotoj. :)
Mi jam kelkfoje skribis pri Androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Ĝis nun mi pli-malpli konstante uzis du programojn: FxCamera kaj Camera360. Sed ŝajnas al mi, ke io nova baldaŭ plene anstataŭos ambaŭ aplikaĵojn. Temas pri Vignette — ege oportuna kaj potenca fotilo por Android. Kaj ĝi estas malgranda! Vignette okupas nur 504K en mia telefono dum FxCamera postulas 2M — kvaroble pli multe!
Krome, Vignette povas esti uzata por redakti fotojn, jam fotitaj per ĝi aŭ per ia alia programo. Eblas apliki la samajn efektojn kaj kadrojn kaj konservi redaktitajn fotojn. Ankaŭ eblas konservi versiojn de foto kun diversaj efektoj aplikitaj al ĝi. Do, mi ne priskribu ĉion detale. Vi simple instalu demonstran version por provi mem (demonstra versio permesas konservi fotojn nur en la plej malgranda dimensio — ŝajnas, ke tio estas la unu sola diverseco de la plena pagata aplikaĵo).
La filmo estas malnova — mi fotis ĝin verŝajne antaŭan someron, sed mi ne certas. :)
Strange. Ĉiu mia blogo ĉiam fariĝas fotoblogo. Pli kaj pli da fotoj, kiujn mi strebas montri al la mondo, malpli kaj malpli da tekstoj… Kaj jen, subite mi trovis ke ankoraŭ unu blogo enhavas nur fotojn sen iaj tekstaj priskriboj…
Matene pluvegis. Grizaj malaltaj nubegoj kovris la ĉielon. La nubegoj estis tiom malaltaj, ke Ostankinskaja turo estis videbla nur duone.
Tamen, post unu aŭ du horoj la nubegoj forkuris. Kaj nun estas klara, suna kaj freŝa vetero.
Jen estas kelkaj fotoj faritaj per mia nova fotilo Zenit ET, kiun mi akiris antaŭ nelonge. Nu, kion diri… La fotilo funkcias bone, kvankam la filmo okazis aĉa — mi ne plu aĉetu ion similan. La supra foto (vido el mia fenestro) estis farita per Jupiter 135/3.5 kaj la subaj — per Helios 44-M kun makrotuboj.
Hieraŭ revenante hejmen, mi rimarkis, ke herbo brilegas en radioj de sunsubiro post pluvo.
Antaŭ kelkaj tagoj mi akiris ankoraŭ unu filman fotilon — Zenit ET. Ĝi preskaŭ egalas al mia malnova Zenit E, sed ĝi havas du gravajn avantaĝojn: «saltantan» diafragmon kaj «varman» fulmilingon. Hodiaŭ mi fotis per la aparato. Sed rezulton mi ankoraŭ ne scias, kompreneble.
Por tiuj du fotiloj mi havas kvin objektivojn: po unu Helios-44 (58/2), pli vastan Mir 37/2.8 kaj du longfokusajn Jupiterojn: 135/3.5 kaj 200/4.
Krome, mi havas specialajn tubojn por foti makroon, fulmilon kaj eksponometron. Iam multaj sovetiaj fotistoj-amatoroj povis nur revi pri tio riĉeco. :)
Hieraŭ ni kun infanoj vizitis botanikan ĝardenon de Moskva Ŝtata Universitato, alinome «Apotekan horton». Ĝi estas unu el la plej malnovaj parkoj en Moskvo — la ĝardeno estis establita en la 1706 jaro. Unue ĝi estis speciala horto (ĝardeno), kie oni plantis kuracplantojn (pro tio ĝi nomiĝas «apoteka»). Post rekonstruo en la 1950-oj la horto malfermis sian porton por vasta publiko. Ĝi fariĝis tre populara ĝardeno, kie moskvanoj ripozis. Aperis «angla parko», benkoj, multego da floroj… En la 1930-oj ĝi estis rekonstruita ankoraŭfoje.
Ĝis nun la ĝardeno funkcias kiel scienca botanika ĝardeno de la Universitato (kun abunda kolekto de raraj plantoj) kaj kiel publika ripoza parko, malfermita por ĉiuj.
Tulipa sezono komenciĝis ĉe ni. Mi fotu la florojn multe. Tamen, post nelonga pripenso, mi decidis ne tro multe afiŝi tulipojn nun. ;) Mi fotu la belecon kaj konservu ĝin ĝis grizaj senkoloraj vintraj tagoj. Hodiaŭ ĉiu mem povas ĝui la florojn. Sed vintre nur fotisto povos helpi rememori la varman kaj belan printempon. ;)
Hieraŭ ni estis en arbaro la unuan fojon ĉi-jare. Vetero estis varma kaj seka.