11 Nov 10

Hodiaŭ mi trovis kelkajn utilajn kromprogramojn por Google Chrome.
Unua estas Edit with Emacs, kiu ebligas redakti tekstajn areojn per Emakso — ege utila se vi ofte redaktas, ekzemple, Vikipediajn artikolojn aŭ iujn aliajn viki-tekstojn. Mi uzis similan kromprogramon por Firefox kaj ĝi mankis al mi en Chrome.
Dua estas FlashBlock — ĝi malŝaltas ekzekuton de Adobe Flash kaj Microsoft Silverlight kaj ŝaltas ĝin nur se uzanto permesos tion.
Finfine, Speed Dial anstataŭas defaŭltan paĝon «New Tab page». Sed kontraste al la lasta, ĝi facile kaj bone agordeblas — uzanto povas ŝanĝi kvanton de la butonoj, agorgi ilin laŭplaĉe, ŝanĝi fonon de la paĝo. Vi povas vidi mian paĝon supre.
23 Okt 10

Unu el la donacoj, kiujn ni kun Marina ricevis hodiaŭ, estas tiu ĉi ludo — kalaho. Lastatempe al mi tre ŝatas tiu ludo, mi ĉiam ludas ĝin en mia poŝtelefono (serĉu la vorton «kalah» en Android Market). Kaj nun ni povas ludi ĝin hejme kun la knabinoj. La ludo estas simpla sed interesa.
18 Okt 10

Ne, bedaŭrinde mi ne aĉetis novan nigran fotilon kun longa objektivo. Temas nur pri programo.
Mi jam rakontis pri androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Kaj antaŭ nelonge mi trovis ankoraŭ unu, kiu ege plaĉis al mi. Ĝi nomiĝas Camera 360. Ekzistas du versioj de la aplikaĵo: paga kaj senpaga. Pli bone, kompreneble, aĉeti la pagan version. Kontraŭ $3.99 vi ricevas multe da amuzaj kaj interesaj efektoj (ekzemple, kiuj imitas kelkajn LOMO kameraojn, Tilt-Shift efekto ktp). La aplikaĵo havas ankaŭ digitalan bildstabiligilon (Image Stabilization) kaj entute estas flekseble agordebla.
9 Okt 10

Mi ŝatas simplecon. Mi ĉiam diras ke mi malamegas tiujn pezajn monstrojn kiel, ekzemple, MS Office. Do, por tajpi kaj konservi miajn tekstojn, notojn ktp mi ĉiam prefras plej simplan rimedon. Kio estas la plej simpla rimedo por konservi la tekston? Ĝuste t.n. «simpla tekso» (plain text angle) — io pli simpla tute ne povas ekzisti.
Do, ankaŭ mi volas havi eblecon legi kaj redakti miajn notojn ĉie ajn. Mi jam kelkfoje skribis pri kelkaj diversaj aplikaĵoj por tio. Kaj hodiaŭ mi ankoraŭ rakontu pri la lasta mia eltrovaĵo.
La servo estas nomata simplenote. Fakte, ĝi estas nura reta servo, kiu kapablas fari nur unu aferon sed faras ĝin bonege. Ĝi kapablas nur konservi tekstajn notojn, kiujn vi tajpas. Ĉu vi jam havas Vindozan Notepad? Jes, sed simplenote ne estas vindoza stulta tekstredaktilo — la servo aldonas al tajpado tion, ke ĝi fariĝas proceso same natura kiel permana skribado: vi ja ne devas iel elpensi nomon por ĉiu peco de papero kaj vi neniam devas klaki «Savu» butonon sur papera folio post vi demetis krajonon. Do, simplenote mem zorgas pri regula konservado de tajpata teksto (savo-butono tute ne ekzistas ĉi-tie!). Ankaŭ vi ne devas elpensi nomon por ĉiu peco de viaj tekstoj — vi ĉiam vidas unu-du lineojn de ĉiu noto en la listo. Kompreneble, vi povas titoli viajn tekstojn — kaj vi vidos la titolojn en la listo, sed ili ja ĉiam restos parto de la teksto, sed ne eksteraj dosiernomoj (ofte fuŝaj). Krome, vi povas simple serĉi tra ĉiu tekstaro kaj marki viajn notojn per etikedoj por ordigo kaj pli rapida serĉado.
Tamen, krom la reta servo estas grava ke mi povas redakti la notojn per mia Androida poŝtelefono — mi trovis almenaŭ tri diversajn aplikaĵojn! Ekzistas ankaŭ kelkaj aplikaĵoj por iPhone, MacOS kaj Windows. Mi trovis eĉ pakaĵon por mia plej ŝatata tekstredaktilo Emacs. Tamen, mi ne povas ekfunkciigi ĝin. Finfine, mi ekuzis kromprogrametoj por Chrome kaj Firefox kroziloj, kiuj plifaciligas redaktadon de notoj.
24 Aŭg 10

La ludilo, kiun mi lastatempe ludas en mia HTC Hero, imitas unu el la plej fruajn kaj tre popularan en Sovetio elektronikan ludilon. Pri tiu ĉi ludilo revis preskaŭ ĉiuj infanoj en mia lando. :) Nun eblas ludi ĝin en Androida poŝtelefono.
La celo de la ludo estas kolekti ĉiujn ovojn, kiujn metas kvar kokinoj. Vi estras la Lupon per kvar butonoj. Kiam vi perdas trian ovon, la ludo finiĝas. Estas du niveloj de la ludo: malrapida kaj rapida. La Lupo kaj Leporo estas personaĵoj de famega Sovetia animacia serio «Nu, pogodi!» Same nomiĝas la ludilo mem.

17 Aŭg 10
Mi jam skribis pri tekstaj redaktiloj en la blogo. Tamen, mi volas rakonti pli multe pri miaj preferataj tekstredaktiloj, kiujn mi uzas ĉiutage.
Do, ekzistas multe da diversaj aplikaĵoj, kiuj havigas tajpadon kaj redaktadon de tekstoj en Androido. Sed lastatempe mi preferas plej simplajn programojn — plej ofte ili okazas plej bonaj kaj oportunaj. Do, kia estu plej bona tekstredaktilo por poŝa aparato kun malgranda ekrano kaj sen aparata klavaro? Ĝi estu simpla, ĝi ne havu superfluajn surekranajn butonojn kaj aliajn aĵojn, kiuj nur malŝparas ekranan spacon. Krome, ili devas legi kaj konservi dosierojn en memorkarton, ĉar mi povas kopii la dosierojn en «grandan» komputilon kaj reen aŭ redakti la dosierojn per komputilo rekte en memorkarto. Kaj ili devas havi agordeblan interfacon — koloroj de fono kaj litero kaj grandeco de uzata tiparo.
La unua aplikaĵo estas mia preferata redaktilo. Ĝi nomiĝas simple kaj klare: Text Edit. Ĝia interfaco plene agordeblas: eblas ŝanĝi tiparon: Monospace, Serif kaj Sans Serif (mi mem preferas uzi Serifan tiparon), kolorojn de fono kaj literoj (mi uzas preskaŭ nigrajn literojn sur blanka fono), montri aŭ kaŝi titolon de la fenestro kun dosiernomo (mi kaŝigis ĝin por ŝpari spacon sur ekrano). Ankaŭ ĝi «memoras» lastan dosieron kaj ĝian enhavon kaj eĉ se vi forgesis konservi dosieron, viaj ŝanĝoj ne perdiĝos. En la lastaj versioj finfine aperis ebleco serĉi tekston (mi tre miras ke multaj aplikaĵoj por «guglofonoj» ne havigas serĉon — eĉ plej bonaj).
La dua aplikaĵo nomiĝas TxtPad Lite. Ĝi ne permesas agordi sian aspekton kiel Text Edit (eblas nur ŝanĝi grandecon de literoj), sed ĝi havas aliajn utilajn eblecojn: elekti kodon por la teksto (araban, cirilan, japanan ktp inkluzive UTF-8 kaj UTF-16), uzi aŭtokonservon (redaktata dosiero estos aŭtomate konservata dum malfermo de la aplikaĵo), malfari faritajn ŝanĝojn aŭ refari ilin reen. Ankaŭ ĝi havigas serĉon kaj substituon de teksto.
15 Jul 10

Mia kolego sugestis al mi bonegan map-aplikaĵon — RMaps. La plej grava diferenco de aliaj similaj aplikaĵoj (kiel Google Maps, ekzemple) estas tio, ke ĉi-aplikaĵo krom retaj map-servoj (Google, Yandex ks) povas uzi ankaŭ lokajn mapojn. Neceso ĉiam elŝuti mapojn al la Reto estas grava manko de ĉiuj aliaj programoj. Krom tio, ke la konekto estas ne tro rapida, mi devas ĉiam elspezi ian sumon por ricevi mapon surekrane.
Kun RMaps mi povas tute ne havi konekton por navigi — se mi havas necesan mapon en memorkarto de la komunikilo. Krome, la aplikaĵo havigas registradon de viaj promenadoj kaj vojaĝoj (trakoj, kiuj poste povas esti konservita en dosiero kaj importitaj, ekzemple, en Google Maps). Ĝi kapablas difini vian lokon per GPS (se eblas) aŭ per bazaj stacioj.
La necesaj necesaj mapoj vi povas facile krei mem. Ekzemple, per TrekBuddy Atlas Creator (vd. instrukcion en la paĝo de RMaps).
9 Jul 10
BarTender Light kaj Bar Control «transformas» Notification Bar al menuo de viaj plej ŝatataj aplikaĵoj. La unua pli plaĉas al mi, ĉar ĝi permesas aldoni al la menuo ne nur aplikaĵojn.
LaunchPad Light estas substituo de panelo de lastaj uzitaj aplikaĵoj (tiu, kiu montriĝas post longa premo sur Home klavo). Tamen, la aplikaĵo ne bindiĝas al Home klavo, ĝin eblas lanĉi per Notification bar aŭ per butono (widget) surtable.
Smart Bar estas tre bona aplikaĵo, kiu havigas multe da utilaj funkcioj, inter kiuj: listo de preferataj aplikaĵoj, rapida salto al alia lanĉita aplikaĵo, rapida ŝanĝo de kelkaj agordoj (ekz-e, WiFi, Bluetooth ks). Apartaj funkcioj povas esti binditaj al Notification Bar aŭ longa premo sur serĉa kaj kameraa butonoj.
TaskSwitcher kaj PreHome havigas funkcion de rapida salto al alia jam lanĉita aplikaĵo, simile al Alt-Tab en, ekzemple, Vindozo. La unua estas pli rapida, oportuna kaj bela (laŭ mia gusto) dum la lasta funkcias en en Android 1.5.
7 Jul 10

Mi ĉiam ŝatis plani ĉion — mi ĉiam listigis ĉiujn aferojn plenumendajn kaj desegnis plusojn kaj minusojn ĉe ĉiu linio. Do, ne estas stranga, ke mi multe kaj aktive uzas aplikaĵojn por IAF (GTD) en mia komunikilo.
Mi provis preskaŭ ĉiujn IAF-aplikaĵojn por Android. Dum iom da tempo mi uzis programon Shuffle, sed ĝi ne plene kontentigis min. Finfine mi trovis tion, kion mi serĉis — tio estas ActionComplete.
ActionComplete eblas uzi kiel en Androida komunikilo, tiel per retumilo en surtabla komputilo (http://actioncomplete.appspot.com/). Laŭ ĝia retejo, la aŭtoroj planas krei ankaŭ versiojn por iPhone kaj Blackberry.
De la unua rigardo, la retumila interfaco ŝajnis al mi iom stranga kaj malkutima. Tamen, mi facile alkutimiĝis kaj komprenis ĝin.
Ĉiuj informoj (agoj) povas aparteni al unu el kvar specoj: Action — agoj plenumeblaj (Next action laŭ IAF), Wait enhavas prokrastitajn, delegitajn aŭ atendantajn agojn (ekzemple, «Atendu telefonalvokon de kuriero»), Project — aktiva, plenumata projekto (en IAF projekto estas tio, kio postulas pli ol unu simpla ago por esti plenumita), kaj Pending estas konservejo por viaj ideoj, planoj ktp.
Do, ĉiu afero en ActionComplete:
* komence aperas en Pending kiel planita ago;
* poste ĝi «aktiviĝas» kaj fariĝas projekto aŭ ago;
* laŭbezone ĉiu ago povas fariĝi projekto aŭ prokrastita;
* atendanta ago povas fariĝi aktiva denove;
* finfine ĉiu ago kaj projekto fariĝas plenumitaj.
Ĉiuspecaj informoj krom nomo povas havi etikedojn (fakte, estas kosilite uzi etikedojn kiel «kuntekstoj» en IAF) kaj notojn. Eblas indiki personojn rilatajn al certa afero, ankaŭ eblas fiksi daton, ĝis kiu la afero devas esti finita kaj atentigon. Finfine, ĉiu afero havas «pezon» (t.e. gravecon).
La aplikaĵo do havas kvar langetojn. Ĉiu afero troviĝas en unu el la kvar listoj — do, neniu afero perdiĝas, ĉio klaras kaj simplas. Eblas ordigi kaj filtri ĉiun ĉiun liston sendepende laŭ diversaj kriterioj (ekzemple, eblas montri nur gravajn aferojn por hodiaŭ, ordigitajn laŭ graveco, aŭ montri aferojn por tri tagoj, ordigitajn laŭ dato ktp).
Vi ne devas ĉiam ligi agojn al projektoj. Apartaj agoj facile transformiĝas al atendantaj kaj reen, eblas ankaŭ facile ligi agojn kun projektoj, kaj eĉ transformiĝi agojn al projektoj (malplenaj projektoj mem povas fariĝi simplaj agoj) ktp.
Sinkronigo kun la reta aplikaĵo funkcias tute aŭtomate (vi povas agordi oftecon) kaj ankaŭ eblas komenci ĝin permane.
Specifa trajto de la aplikaĵo estas tio, ke eblas uzi GPS informojn por ligi aferojn al certaj lokoj — la programo povas eĉ filtri listojn, montrante nur tiujn agojn, kiuj estis ligitaj al la loko, kie vi troviĝas nun.
5 Jul 10

Springpad estas relative nova servo por «memori ĉion en la Reto». La ideo mem fariĝis populara antaŭ nelonge — verŝajne vi jam uzas Evernote aŭ eĉ fama Google Docs povus esti uzata por tiu celo.
Do, Springpad modeste sin prezentas kiel «the better way to remember». Vi povas uzi ĝin nur per retumilo, sed por mi eĉ pli gravas, ke ekzistas aplikaĵoj por iPhone/iPad kaj Android (komence de versio 2.0).
La retejo mem iom similas al tiu de Evernote. Nu, malgraŭ ke la ideo estas la sama, la realigoj malsamas. La aĵoj konservitaj en Springpad devas aparteni al unu el la antaŭdefinitaj tipoj (simile al Tumblr). Kaj la listo de la tipoj strangas al mi: krom simpla noto, evento kaj listo, mi trovis «vino», «restoracio», «recepto» k.s. La enskriboj povas esti unuigitaj en listoj, markitaj per etikedoj. Vi povas krei privatajn kaj publikajn enskribojn.
Tekstredaktilo subtenas sufiĉe bonan markadon, kiu enhavas grasan kaj italikan tiparojn, ordigitajn kaj neordigitajn listojn, ligilojn kaj bildojn. Ankaŭ al ĉiu noto, enskribo vi povas aldoni tekstajn rimarkojn, kromajn ligilojn, bildojn, videojn kaj eĉ arbitrajn dosierojn. La retejo havigas popularan nun sistemon de sekvantoj (angle followers).
Por mi pli gravas poŝtelefona aplikaĵo. Sed ĝis la versio 1.0.8 tiu de Springpad apenaŭ uzeblis — ĝi ne subtenis Unikodon (ja ege strangas por mi, ĉar en la nuna epoko pli facilas verki programojn, kiuj jam dekomence subtenas Unikodon, ĉar ĝin subtenas kaj ĉiuj modernaj programlingvoj, kaj aparataro, kaj retaj protokoloj). En la versio 1.0.8 oni aldonis Unikodon en notojn, kaj en 1.0.9 — en rimarkojn. Do, nun mi povas facile uzi ĝin en mia HTC Hero (kiu antaŭ nelonge ricevis novan Androidon 2.1).
Ĝis nun mi uzis du similajn servojn: Evernote por ligiloj, tekstoj, bildoj ktp, kaj Upvise por privataj tekstaj informoj, kiuj ĉiam devas esti ĉemane (sekve, en mia poŝtelefono). La kaŭzo estis simpla: poŝtelefona aplikaĵo de Evernote ne konservas informojn en la komunikilo mem — por atingi necesan informon mi nepre devas havi Interreton. Dum Upvise havas lokan datumbazon en la komunikilo kaj sinkronigas ĝin laŭbezone, tamen ĝi havigas nur tekstajn notojn kun tre primitiva markado (fakte ĝi havas nur grasan tiparon kaj neordigitajn listojn).
Springpad simile al Upvise konservas ĉion ankaŭ en la poŝtelefono kaj simile al Evernote permesas konservi ĉion. Kaj ĝi uzas pli riĉan kaj oportunan markadon (oni asertas ke tio estas Markdown, sed tio ne estas vero — la markadlingvo uzata en poŝtelefona aplikaĵo estas simila al Markdown, sed iom diferecas). La aplikaĵo sinkronigas la datumbazon aŭtomate, sed eblas starti ĝin permane.
17 Jun 10

Ha! Jen, kion mi trovis en la lasta versio de AnySoftKeyboard — fakte mi ne plu bezonas apartan klavaron por Esperanto, ĉar ĉiuj niaj karaj ĉapelitaj literoj jam troviĝas en la angla. :)
17 Jun 10

Mi jam rakontis pri tiu ĉi markadlingvo, kiu multe pli plaĉas al mi ol nura HTML, ĉar ĝi estas pli klara por legi kaj pli oportuna por skribi, precipe per malgranda enpoŝa komunikilo. Ĉar por tajpi belaspektan artikolon aŭ blogaĵon sufiĉas nur plej simpla tekstkedaktilo.
Do, finfine mi instalis du kromprogramojn por WP: PHP Markdown kaj PHP SmartyPants Typographer 1.0, kiuj havigas Markdown en la blogo. Ili funkcias ankaŭ kiam mi sendas blogafiŝojn per Androida WP-aplikaĵo.
11 Jun 10

Mi jam skribis pri kelkaj utilaj aplikaĵoj por Android. Hodiaŭ mi rakontu ankoraŭ pri kvar utilaĵoj, kiujn mi uzas.
PreHome havigas facile elekti jam lanĉitan aplikaĵon per Home butono. Anstataŭ montri la hejman ekranon, premo al Home butono malfermas fenestreton, similan al tiu, kiu aperas post longa premo sur la sama butono, sed dum en la lasta vi vidas aplikaĵojn, uzitajn antaŭ nelonge, en la unua aperas aplikaĵoj, funkciantaj nun. Alivorte, la aplikaĵo PreHome donas al la butono Home la saman funkcion, kiun plenumas premo sur Alt-Tab en Vindozo.
Krome, vi ankaŭ povas devige fermi aplikaĵojn. Por tio, premu longe sur bildeto de aplikaĵo en la fenestro de PreHome kaj premu «Kill» ekranbutonon en aperinta fenestreto kun demando.
Por atingi la hejman ekranon vi premu Home butonon dufoje (post instalo de la aplikaĵo necesas elekti «hejman aplikaĵon», por tio malfermu la fenestron de la aplikaĵo premante Home butonon, premu Menu butonon kaj elektu «Select Home App.» ekranbutonon).
DigiClock Widget estas fenestraĵo por hejma ekrano. Ĝi montras elegantan ciferecan horloĝon (kun dato). Krom tio, ĝi havigas agordeblan menuon, kiu aperas post premo sur la horloĝo. Por agordi la menuon kaj aspekton de la fenestraĵo necesas lanĉi DigiClock Settings aplikaĵon en ĉefa menuo de komunikilo.
EStrongs File Explorer (ES Explorer) estas bela kaj oportuna disknavigilo, kiu krom memorkarto povas labori kun FTP kaj Bluetooth. Ĝi povas montri bildojn, malfermi tekstojn, krei, kopii, translokigi kaj forviŝi dosierojn kaj dosierumojn.
Toshl estas kalkulilo por elspezoj. Mi longe serĉis simplan (simplegan!) sed utilan aplikaĵon, kiu ebligus vidi kiom multe mi elspezas dum monato. Iam mi eĉ kreis mian propran aplikaĵon por Sharp Zaurus, poste mi uzis Buxfer’on (vd. ĉi-tie pli detale). Aĉetinte Guglofonon, mi serĉis ankaŭ ion similan. Do, Toshl estas ege facila. Necesas nue ne forgesi regule aldoni ĉiujn elspezojn. Por fari tion sufiĉas premi «Add eŝpense», entajpi sumon kaj etikedo(j)n. La aplikaĵo povas montri elspezojn potage aŭ poetikede. Ankaŭ eblas sinkronigi informon kun ĝia retejo, kie oni povas vidi la elspezojn en klaraj diagramoj. La sumon («Total» en ruĝa strio) eblas agordi: vi povas elekti ĉu tie estu montrata sumo por la lasta monato, ĉu ia alia monato aŭ la tuta sumo por ĉiu tempo.
26 Maj 10

Mia HTC Hero havas 5 MP kameraon. Kaj, ĉar mi estas fotomaniulo, mi kompreneble tuj post aĉeto provis uzi ĝin kiel fotilo-«notlibreto». Unue mi uzis la elskatolan aplikaĵon Kamerao, kiu estas fakte bona, sed ne tre oportuna. Plaĉas al mi aŭtofokuso kaj tio ke la lokon por fokusi eblas montri simple tuŝante la ekranon perfingre. La stirglobo servas kiel butono «Ĉefverko» — premante sur ĝi vi faras foton. La agordmenuo de la aplikaĵo estas vasta: krom kvalito, bilanco de blanko, specialaj efektoj kaj sono de obturatoro eblas agordi ankaŭ reĝimon de eksponometro (punkta, centrepesita, matrica), lumsensivecon en ISO, aŭtofokuson, geoetikedoj, proporcion de kadro (3:2 aŭ 4:3)… Sed apenaŭ eblas rapide ŝanĝi la agordojn. La ĉefa menuo havigas agordojn nur por kvalito (dimensio: de 0.3 ĝis 5 MP), bilanco de blanko, heleco kaj digitala zomo.
Alia elskatola aplikaĵo, Albumoj ankaŭ ne estas tre funkcia. Ĝi permesas nur spekti fotojn kaj sendi ilin al Flickr kaj Facebook.
Adobe Photoshop.com Mobile estas probable la plej potenca aplikaĵo por fotistoj. Vi povas spekti fotojn, alŝuti ilin al viaj albumoj ĉe http://photoshop.com. Se vi ne havas konton tie, eblas krei ĝin rekte en la aplikaĵo. Sed la plej grava estas tio, ke la programo povas redakti la fotojn! Ĝi havigas funkciojn: kadrigo, turnigo, korektado de ekspono, heleco kaj kontrasto, saturado, senkolorigo, kaj kelkajn specialajn efektojn. La aplikaĵo konservas la redaktitan bildon en apartan dosieron (aldonante _editN al ĝia nomo).
FxCamera nun estas mia plej ŝatata aplikaĵo. Ĝi havigas simuladon de diversaj amuzaj efektoj (ekz-e, ToyCam — «ludila kamerao» kaj Polaroid). Ĝi ankaŭ povas foti normale, sen efektoj. Ĉiu reĝimo flekseble agordeblas. La aplikaĵo konservas bildon en 480x320, 720x480 aŭ 960x640 pikseloj (oportunas por tuja afiŝado en Interreto). Por foti necesas premi la stirglobon por aŭtofokusi, kaj la foto estos farita tuj post vi malpremas ĝin — tre oportunas fakte. Sed posta prilaboro de kaptita fotaĵo estas tro longa — ofte preskaŭ dek sekundoj! Tamen, la aplikaĵo estas amuza kaj rekomendinda. La supran foton mi faris hieraŭ per tiu ĉi aplikaĵo.
18 Maj 10

Jen, finfine mi sukcesis ripari markadon de Komputada Leksikono en StarDict formato. La nova versio elŝuteblas de ĉi-tie. Ankaŭ mi iom plibonigis serĉadon de anglaj vortoj. Se antaŭe ekzistis nur aparta angla indekso (kiu aperis se vi serĉas tildon aŭ tekston «~ Angle:»), nun mi metis ĉiun anglan vorton el la indekso kiel aparta artikolo, kiu havas liston de ligiloj al esperantaj signifoj de la vorto.
Do, se vi jam elŝutis antaŭan version de Komputada Leksikono, elŝutu kaj reinstalu ĝin denove por ĝui la plibonogitan version.
Aparte mi malkovris, ke WordMate ne komprenas internajn ligilojn en vortaroj dum ColorDict bone montras ilin kaj serĉas kiam vi premas la ligilon.
Kiamaniere mi refaris la vortaron? Do, unue mi ricevis tekstan dosieron:
dictconv -o kl.dic kl.ifo
Sdict havas sian propran markadon, kiun ne komprenas StarDict (ĝi havas similan, sed alian markadon). Mi verkis mallongan
skripteton en Pitono, kiu substituas la markadon. Kaj celdosieron de la skripteto mi legis per
stardict-edit programeto, kiu troviĝas en
stardict-tools pakaĵo. Finfine, mi redaktis rezultan ifo-dosieron, ŝanĝinte parametron:
sametypesequence=x
Kie ikso laŭ
la priskribo de la formato signifas «uzi xdxf markadon».
15 Maj 10
Mankis al mi en Androido ebleco malfermi ĉefan menuon en iu ajn aplikaĵo por lanĉi la alian — ekzempe, se mi bezonas vortaron legante iun tekston en retumilo, aŭ verkante blogafiŝon en redaktilo, mi devas unue premi Home butonon por atingi hejmekranon — nur de tie mi povas lanĉi alian aplikaĵon. Tio estas maloportuna kaj malrapida. Estus pli bone, se mi povus lanĉi almenaŭ la plej necesajn aplikaĵojn ne lasante jam uzatan programon.
Kaj jen mi trovis programeton Bar Control — ĝi havigas al la uzanto eblon lanĉi preferatajn aplikaĵojn per eltirebla informstrio (notification bar) — nu, tiu strio supre de ekrano, kie troviĝas horloĝo kaj aperas informoj pri alvenintaj mesaĝoj ktp.
Por agordi aplikaĵojn en la informstrio, lanĉu Bar Control‘on — ĝi montros al vi liston de ĉiuj aplikaĵoj instalitaj en via komunikilo. Vi elektu aplikaĵon, kiun vi volas havi en la informstrio, poste elektu bildon, kiu aperu por la elektita aplikaĵo (pro limigoj de Androido tie ne eblas uzi proprajn piktogramojn de aplikaĵoj). Ankaŭ vi povas premi menubutonon kaj kaŝi la bildetojn por ŝpari spacon en la informstrio.
Do, jen tiel mi nun povas rapide malvermi vortaron ne lasante redaktilon — kiam necesas, mi simple tiras informstrion perfingre kaj lanĉas vortaron.
14 Maj 10
Aldone al la lasta blogafiŝo, jen estas kelkaj aliaj vortaroj (ĉefe interesaj por rusaj esperantistoj) en StarDict formato: http://oramezo.org/eo/man/stardict
Kaj en tiu ĉi paĝo mi kolektos pli da vortaroj, se kaj kiam ili aperos.
14 Maj 10
Wapedia — aplikaĵo, per kiu oni povas facile kaj rapide serĉi informojn en Vikipedio.
WordMate — simpla vortaro, kiu subtenas formaton StarDict. Eblas havi kelkajn vortarojn kaj elekti necesan dum serĉo.
ColorDict — alia vortaro komprenanta formaton StarDict, verŝajne eĉ pli oportuna — ĝi serĉas en ĉiuj vortaroj samtempe kaj montras trovitajn artikolojn en unu listo, indikante artikoloj el diversaj vortaroj per diversaj koloroj.
StarDict formato estas sufiĉe populara, kaj vi povas facile trovi necesajn vortarojn. Ekzemple, ReVo en tiu formato estas elŝutebla de ĉi-tie (rekta ligilo).
Por instali la vortaron elŝutu zip-dosieron en via komputilo, malpaku ĝin. Poste vi devas malpaki ĉiujn necesajn .dict.dz dosierojn. Fakte, ili estas gzip-pakaĵojn, do, mi simple renomis ilin al .dict.gz kaj malpakis ĉiun per Linuksa komando guzip. Kiel mi scias, por Vindozo ankaŭ ekzistas version de tiu programo, kaj la formaton de ĝiaj pakaĵoj komprenas kelkaj aliaj pakiloj.
Fine metu necesajn lingvo-partojn de la vortaro en memorkarton de via Androida komunikilo. Por uzi la vortaron kun WordMate metu ĝin en wordmate dosierujon en la karto, por uzi kun ColorDict — en dictdata. Dum WordMate «komprenas» subdosierujojn, kaj vi povas simple meti subdosierujojn-lingvopartojn senŝanĝe, ColorDict postulas ke ĉiuj dosieroj, rilataj al ĉiuj vortaroj, troviĝas en unu sola dosierujo sen subaj niveloj. Ĉar nomoj de la dosieroj estas identaj en diversaj subdosierujoj-lingvopartoj de ReVo (revo.), vi devas renomi ĉiun dosieron (ekz-e, ĉiujn dosierojn en eo-stardict-revo-2.4.2 mi renomis al eo-revo.) kaj nur poste meti ilin en la dosierujon dictdata en la memorkarto.
Fine, vi devas lanĉi aplikaĵon por ke ĝi reindeksu la vortarojn kaj trovu la novajn. Tio okazas aŭtomate dum starto de aplikaĵo.
12 Maj 10
Twitter-klientoj
- Peep — simpla kliento atingebla jam elskatole. Uzas nomon/pasvorton indikitajn en sekcio «Sociaj retoj» de telefonaj agordoj. Ĝi ne tre oportunas, precipe se vi havas multe da sekvatoj en Tvitero, ĉar ĝi sciigas vin ne nur pri respondoj kaj mesaĝoj, sed ankaŭ pri ĉiu renovigo de via listo de tvitoj.
- Seesmic estas unu el la plej bonaj kaj oportuaj aplikaĵoj. Ĝi havigas kelkajn kontojn samtempe (kaj e nur en Tvitero). Tamen, sciigas ĝin pri renovigoj nur en la defaulta konto.
- Twidroid estas unu el la plej malnovaj tviter-aplikaĵoj por Android. Ĝi havigas kelkajn kontojn en pagepla versio. Solida, oportuna.
- Touiteur — potenca aplikaĵo, sed senpaga versio estas limigita — ĝi permesas uzi nur unu konton.
- Swift — ankaŭ bona aplikaĵo. Per ĝi vi povas kopii la tutan mesaĝon aŭ ligilon al mesaĝo, konservi tvitojn ktp.
- Twigee — malpeza kaj sufiĉe rapida aplikaĵo.
Facebook-klientoj
- Facebook for Android — oficiala aplikaĵo, kiu funkcias per retumilo. Per ĝi eblas fari ion ajn krom sendi/legi privatajn mesaĝojn ĉe Facebook.
- Facebook Touch — simila al la antaŭa, sed havigas privatajn mesaĝojn.
12 Maj 10

En Android Market mi trovis kelkajn bonajn senpagajn aplikaĵojn por ludi mian ŝatatan ludon — goon.
La unua estas GOdroid — bonega programo, kiu ebligas ludi goon kontraŭ komunikilo. Laŭ aserto de la aŭtoroj en ĝi estis uzata GNU Go, kaj ĝi ludas je la nivelo de 8-12 kjuo — pli ol sufiĉe por amatoro kiel mi. La programo bele aspektas, vi povas elekti dimension de tabulo, nivelon kaj ĉiujn aliajn necesajn agordojn de ludo. Dum la ludo vi povas malfari lastan movon, la programo montras ĉiujn.necesajn informojn dum kaj post la ludo. Ĝi memoras staton de la lasta ludo, do vi povas ĉiam fermi ĝin sen timo perdi nefinitan ludon.
Alia simila aplikaĵo estas gobandroid. Ĝi havigas gobanon — tabulon por ludi goon. Tamen, vi povas instali ankaŭ «artefaritan intelekton» kiel aparta aplikaĵo akirebla en la Marketo, kiu estas bazita ankaŭ sur la sama GNU Go, kaj ludi kontraŭ komputilo. Vi ankaŭ povas elekti tabulon ktp. La aplikaĵo havigas konservadon ludojn en SGF-formato, ankaŭ vi povas revizii ludojn kaj instali apartajn etosojn por ĝi.
La lasta aplikaĵo anDGS estas kliento por populara retejo Dragon Go Server — per la aplikaĵo vi povas fari movojn en viaj ludoj ĉe tiu retejo laŭvice. Ankaŭ eblas konservi ludojn en SGF-dosieroj.