Filmo
Antaŭ nelonge mi provis novan filmon — Kodak Ektar 100. Kaj ĝi fariĝis mia plej ŝatata kolora filmo, ĉar ĝi donas perfektajn kolorojn kaj kontraston. Inter nigra-blankaj mi preferas Ilford Delta 400 — ĝi estas same perfekta! :)
Antaŭ nelonge mi provis novan filmon — Kodak Ektar 100. Kaj ĝi fariĝis mia plej ŝatata kolora filmo, ĉar ĝi donas perfektajn kolorojn kaj kontraston. Inter nigra-blankaj mi preferas Ilford Delta 400 — ĝi estas same perfekta! :)
Morgaŭ post laboro ni ekveturos vilaĝen. Ankoraŭ ne estos ferioj, ja postmorgaŭ mi devos deĵori, sed jam lastan fojon antaŭ la ferioj. Kaj mi povas deĵori «el arbaro» — ja por mia laboro mi bezonas nur komputilon kaj interreton. Kaj interreton al mi provizas mia poŝtelefono. Ĉio simplas nuntempe. :)
Verŝajne, mi baldaŭ afiŝos freŝajn fotojn faritajn en la arbaro kaj vilaĝo. Do, atendu… ;)
Ĉu mi havu unu-nuran blogon anstataŭ du apartajn? Iam mi decidis havi apartajn blogojn por la rusa kaj Esperanto, sed nun mi dubas ĉu tio estas bona ideo. Do, mi nur pripensas la aferon…
Mi planas registri apartan domainon por tiu ĉi blogo. Kaj mi ankaŭ planas tute rezigni de la nuna oramezo.org post kelka tempo. La translokiĝo al la nova domaino okazos ne tuj kaj ne subite, sed ŝtupe: unue la nova domaino estos registrita kaj la blogo atingeblos per la malnova kaj nova domainoj samtempe. Dum tiu transira periodo mi petos ĉiujn ĝisdatigi ligilojn al mia blogo. Finfine oramezo.org mortos sed la blogo plu evoluos en ia nova loko. Mi jam ŝanĝis nomon de mia esperantlingva tvitero — nun ĝi nomiĝas @bagateloj.
Interalie, hieraŭ mi registris dmych.org por mia taglibro/fotoblogo ĉe Tumblr.
Hodiaŭ la filantropia fondaĵo «Vivo kiel miraklo» publikigis raporton pri la okazinta festo kun miaj fotoj. :)
Strange. Ĉiu mia blogo ĉiam fariĝas fotoblogo. Pli kaj pli da fotoj, kiujn mi strebas montri al la mondo, malpli kaj malpli da tekstoj… Kaj jen, subite mi trovis ke ankoraŭ unu blogo enhavas nur fotojn sen iaj tekstaj priskriboj…
Matene pluvegis. Grizaj malaltaj nubegoj kovris la ĉielon. La nubegoj estis tiom malaltaj, ke Ostankinskaja turo estis videbla nur duone.
Tamen, post unu aŭ du horoj la nubegoj forkuris. Kaj nun estas klara, suna kaj freŝa vetero.
Jen estas kelkaj fotoj faritaj per mia nova fotilo Zenit ET, kiun mi akiris antaŭ nelonge. Nu, kion diri… La fotilo funkcias bone, kvankam la filmo okazis aĉa — mi ne plu aĉetu ion similan. La supra foto (vido el mia fenestro) estis farita per Jupiter 135/3.5 kaj la subaj — per Helios 44-M kun makrotuboj.
Hieraŭ revenante hejmen, mi rimarkis, ke herbo brilegas en radioj de sunsubiro post pluvo.
Antaŭ kelkaj tagoj mi akiris ankoraŭ unu filman fotilon — Zenit ET. Ĝi preskaŭ egalas al mia malnova Zenit E, sed ĝi havas du gravajn avantaĝojn: «saltantan» diafragmon kaj «varman» fulmilingon. Hodiaŭ mi fotis per la aparato. Sed rezulton mi ankoraŭ ne scias, kompreneble.
Por tiuj du fotiloj mi havas kvin objektivojn: po unu Helios-44 (58/2), pli vastan Mir 37/2.8 kaj du longfokusajn Jupiterojn: 135/3.5 kaj 200/4.
Krome, mi havas specialajn tubojn por foti makroon, fulmilon kaj eksponometron. Iam multaj sovetiaj fotistoj-amatoroj povis nur revi pri tio riĉeco. :)
Hieraŭ ni kun infanoj vizitis botanikan ĝardenon de Moskva Ŝtata Universitato, alinome «Apotekan horton». Ĝi estas unu el la plej malnovaj parkoj en Moskvo — la ĝardeno estis establita en la 1706 jaro. Unue ĝi estis speciala horto (ĝardeno), kie oni plantis kuracplantojn (pro tio ĝi nomiĝas «apoteka»). Post rekonstruo en la 1950-oj la horto malfermis sian porton por vasta publiko. Ĝi fariĝis tre populara ĝardeno, kie moskvanoj ripozis. Aperis «angla parko», benkoj, multego da floroj… En la 1930-oj ĝi estis rekonstruita ankoraŭfoje.
Ĝis nun la ĝardeno funkcias kiel scienca botanika ĝardeno de la Universitato (kun abunda kolekto de raraj plantoj) kaj kiel publika ripoza parko, malfermita por ĉiuj.
Tulipa sezono komenciĝis ĉe ni. Mi fotu la florojn multe. Tamen, post nelonga pripenso, mi decidis ne tro multe afiŝi tulipojn nun. ;) Mi fotu la belecon kaj konservu ĝin ĝis grizaj senkoloraj vintraj tagoj. Hodiaŭ ĉiu mem povas ĝui la florojn. Sed vintre nur fotisto povos helpi rememori la varman kaj belan printempon. ;)
Hieraŭ ni estis en arbaro la unuan fojon ĉi-jare. Vetero estis varma kaj seka.
Jes, finfine komenciĝis la plej bela sezono — verda printempo. Ne tro varmas, sed agrablas. Mia plej ŝatata vetero. :)
Hodiaŭ ni festis Paskon en la infanĝardeno. Estis amuza kaj hela festo por infanoj kaj iliaj gepatroj kun kantoj, distraĵoj kaj komuna manĝo.
«Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.»
Bonega estis la nokto. Multe da homoj, multe da kandeloj, belega kantado kaj sonoriloj…
La pastro sanktigas ovojn kaj paskajn kukojn, kaj ankaŭ la homojn.
Nun ni estas pretaj ekveturi preĝejon por ĉeesti la plej gravan kaj plej ĝojan Diservon ĉi-nokte.