18 Apr 11

Hieraŭ ni vizitis muzeon «Eksperimentanium» — «muzeo de amuzaj sciencoj», kie vizitantoj povas (kaj devas!) tuŝi, provi, lanĉi, tiri, premi, konstrui kaj observi, rigardi, vidi… Ni pasis pli ol du horojn tie, kaj deziras reveni por pli detale kompreni apartajn eksponaĵojn. :) La muzeo troviĝas ne tre malproksime de nia loĝejo — ĉe Savjolovskaja metrostacio, apud la lernejo, kiun vizitas Marina.
Daŭrigo »
16 Apr 11

La printempo jam certe venis Moskven. Mi scias tion, ĉar kortistoj kaj vojaj laboristoj prenis farbon kaj penikojn enmanen kaj ekfarbis la barilojn, borderaĵojn, benkojn ktp. Ili faras tion ĉiujare printempe, kovrante ĉion per dika tavolo de malbonkvalita farbo, kiu restas malseka dum duono de somero… Lastaj jaroj oni preferas uzi kombinon de verda kaj flava koloroj — tute malbonaspektaj, precipe en la centro.
15 Apr 11

La avon mi neniam konis. Li mortis antaŭ mia naskiĝo. Kia li estis efektive mi ne scias, sed la avino kaj la patro ofte diris ke mi tre similas al li. Ni havas similajn karakterojn, inklinojn, eĉ skribmanierojn. Mi ĉiam fieris pro tio, ĉar fakte mi ĉiam tre estimis lin.
Li naskiĝis en kamparana familio kaj dudekjaraĝa venis urben laborenspezi. Lia patro estis mobilizita en caran armeon kaj li restis la sola nutranto de la familio. Post kelkaj jaroj, kiam lia patro jam revenis hejmen, li denove devis veturi urben por gajni monon. Restis kelkaj tiutempaj leteroj senditaj de lia patro al li. Estas mirinde (kaj tre nekutime por mi) ke lia patro ĉiam turnas sin al li nur per «vi» (nun ja tio estas nekutima inter proksimaj parencoj en Rusio — mi ne povas imagi ke mia patro diras «vi» al mi anstataŭ «ci»). Kaj lia patro certe tre serioze traktis sian junan filon: li precize priskribas ĉiujn aferojn en la mastrumo, konsultis kun la filo.
La revolucion de la 1917 jaro la avo plene akceptis kaj fariĝis komunisto. Li ĝis sia morto estis idea komunisto kaj ĉiam kredis ke komunismo donos al la popolo pli bonan kaj pli indan vivon ol antaŭ. Nu, multaj kredis la samon tiutempe, kaj ŝajnis ja ke estis pruvoj por tiu kredo: la avo el mizera, preskaŭ senrajta kamparano fariĝis estimata plenrajta civitano de la nova ŝtato.
En la 1919 li fariĝis gardisto ĉe la distrikta plenuma komitato. De tiu modesta posteno komenciĝis lia sovetia kariero (gardisto nur gardis la konstruaĵon nokte). Li oficis kontisto, kontoristo kaj sekretario en diversaj fakoj de la distrikta plenuma komitato. La kariero pli-malpli prosperis, kaj en la 1937 li jam estis Sekretario de Organiza komitato de Tutsovetia Elekta Komisiono en Vologda provinco. Li edziĝis en la 1934 kaj havis du filojn. Sed en la 1938 li estis arestita kaj enkarcerigita laŭ falsa anonima denunco. Li subite fariĝis «malamiko de la popolo»… En junio de la 1938 laŭ kalumnia denunco la avo estis arestita kiel «partoprenanto de kontraŭrevolucia dekstra-trockista organizaĵo». En septembro de la 1938 forpasis lia edzino — oni diris, ke ŝi mortigis sin.
La 16-a de aŭgusto, 1940 li estis absolvita laŭ la verdikto de milittribunalo. Tamen, en sia aŭtobiografio li skribas, ke malgraŭ la absolvo oni lin ne liberigis ĝustatempe kaj li restis kontraŭleĝe enkarcerigita ĝis la 1941. Post elkarceriĝo li longe estis malsana — ĝis aprilo de la 1942.
Julie de la jaro 1942 la avo estis rekrutigita kaj li partoprenis Duan Mondmiliton ĝis ĝia fino en la 1945. Li estis vundita dufoje. Post la vundiĝo en la 1943 li servis en kirurgia hospitalo kiel subflegisto kaj poste kiel ĉefkontoristo.
En la jaro 1945 la hospitalo estis sendita orienten, al la milito kontraŭ Japanio. Kaj en la 1946, la 22-an de oktobro, la avo geedziĝis denove. Lia edzino — mia avino — estis 19 jarojn pli juna ol li. Ŝi estis subleŭtenanto (dum la avo estis ĉefsoldato) kaj servis kiel flegistino en la sama hospitalo (mi jam skribis pri ili). Kune ili vivis ĝis la morto de la avo en la 1969.
12 Apr 11

50 jaroj antaŭ okazis la unua kosmoflugo. Jurij Gagarin, la unua kosmonaŭto en la mondo, estas senduba kaj verŝajne la plej fama heroo de Sovetiaj kaj Rusiaj homoj.
Русский Репортёр (Rusia Raportisto) publikigis interesajn fotojn de la unua kosmonaŭto.
9 Apr 11

9 Apr 11

He-he… Hieraŭ mi finskribis mian unuan notlibreton. :) Dum la vivo mi uzis ĉiuspecajn notlibrojn kaj kajerojn por taglibri. Mi taglibris eĉ sur apartaj hazardaj folietoj de papero. Tamen, uzi bonkvalitan notlibron por tio estas pli agrable. Do, mi ĵus komencis la duan… ;)
8 Apr 11

Pluvas hodiaŭ. Mi ne tre ŝatas sekan veteron, sed hodiaŭ mi ĝojas, ja pluvas, ne neĝas! :) Tamen, oni prognozas, ke semajnfine malvarmiĝos.
8 Apr 11
kiam mi kuŝas sendorme kaj observas plafonon, sed ne havas volon ellitiĝi por ŝalti komputilon aŭ almenaŭ preni paperon kaj krajonon. Ordinare, matene mi eĉ ne rememoras pri noktaj ĉefverkoj, silente elpensitaj kaj silente forgesitaj. :)
5 Apr 11

La vetero subite pliboniĝis kalkaj tagoj antaŭ — jam pli varmas, pli sunas, kaj finfine aperis sento de printempo.
Tamen, mi mem sidas hejme. Mi malsanas. :( Mi malvarmumis kaj fartas tute malbone. Mi volas nur kuŝi surlite kaj dormi. Kaj min eĉ la printempo ne ĝojigas…
31 Mar 11

Hodiaŭ okazis naskiĝtago de Anja, mia plej juna filino — ŝi fariĝis sepjaraĝa. :)
La foton faris ŝia fratino Marina.
29 Mar 11

Ni jam forte atendas printempon, sed ĝi ankoraŭ ne venis… Hodiaŭ denove malvarmas (-3°C) kaj neĝas… Aĉa vetero.
9 Mar 11

Hodiaŭ estis suna kaj sufiĉe varma vetero (+5°C verŝajne). Mi iomete promenis kun mia fotilo en la centro de la urbo.
2 Mar 11

La dua tago de kalendara printempo. Hieraŭ kaj hodiaŭ estas suna vetero. Kaj multe pli varmas ol, ekzemple, tri tagoj antaŭ. Ĉu la printempo venis? Nu, mi dubas. Ja ordinare printempo komenciĝas post la 14-a de marto en nia regiono. Mi, do, Ĝojas pri la suno kaj varmo, sed restas preta por pliaj frost(et)oj kaj neĝventegoj.
25 Feb 11

Vidinte mian novan notlibreton, Ĵenja diris ke ankaŭ ŝi deziras bonan belan notlibreton. Do, hodiaŭ finfine mi aĉetis belan notlibreton Moleskine por ŝi. Mi esperas ke ĝi plaĉas al ŝi. :)
24 Feb 11

Hodiaŭ mi trovis tiun ĉi foton en mia arkivo. Fotita jam tri jarojn antaŭ. Printempe. Mi tiom ŝatas printempon! Sed la frosto plu daŭras ĉe ni — hodiaŭ estas ĉirkaŭ -20 celsigradoj kaj ventas. Brrr… Tamen, mi jam atendas printempon, do mi afiŝas la foton. :)
17 Feb 11

Mi havas du termometrojn hejme: bonaniman kaj malican. La bonanima ĉiam montras pli varman temperaturon ol estas efektive, la malica ĉiam montras pli malaltan temperaturon. Sed la dua ofte pli pravas ol la unua. Do, sur la foto estas la dua, malbonanima termometro. Kaj ĝi tute pravas hodiaŭ.
14 Feb 11

Jesn estas la fabelo pri saĝa reganto reskribita en mia nova notlibreto. Mia ordinara skribmaniero fakte aĉas, sed mi scipovas sufiĉe bele skribi per plumo. Kaj finfine mi decidis ke en tiu ĉi taglibro mi ĉiam strebu skribi bele. Mi speciale pripensis kian tiparon mi uzu en la taglibro kaj faris propran skribmanieron, kiu plaĉas al mi. Mi opinias ke tiu skribmaniero iom similas al Karolida minusklo, ĉu ne? Tamen, mi ankoraŭ ne finpoluris la tiparon, kaj mi plu trejnu mian manon…
11 Feb 11

Ĉio bona ĉiam finiĝas. Niaj vilaĝaj «ferioj» ankaŭ finiĝis hodiaŭ.
10 Feb 11

Hodiaŭ estis bona tago. Ni pasis ĝin en nia «savejo» — nia kabaneto apud arbaro. Mi longe ludis kun la filinoj ekstere, ni elfosis kavernon en neĝamaso. Tagmanĝo hodiaŭ konsistis el sublimitaj supo kaj kokviando. Neniam antaŭ la knabinoj havis similan tagmanĝon. Do, ĉiuj restis kontentaj. :) Nun la knabinoj ludas kaj mi laboras — feliĉe, la retkonekto hodiaŭ pli bonas ol hieraŭ. Do plej verŝajne ni restos ĉi-tie ĝis morgaŭ. Ĉi-tie estas tiom trankvile, silente kaj komforte…
Daŭrigo »
9 Feb 11

La tutan nokton kaj la tagon neĝis. Neĝo falas ĝis nun… Ĉi-tiun foton mi faris frumatene hodiaŭ.