7 Jun 11

Bagateloj relokiĝas!

Saluton, karaj gelegantoj de la blogo!

Mi volas informi vin, ke la blogo «Bagateloj» relokiĝas al nova domajno. Ekde nun (kaj mi esperas, por ĉiam) ĝi estos atingebla laŭ la adreso bagateloj.org.

La malnova blogo ĉe bagateloj.oramezo.org kaj la tuta retejo oramezo.org dum kelka tempo restos «vivaj» — novaj blogaĵoj aperu samtempe en ambaŭ blogoj almenaŭ ĝis mi finos ĉiujn necesajn agordojn por la nova versio de «Bagateloj».

Kaj jes, mi revenas al Tumblr, ĉar ĝi tre plaĉas al mi malgraŭ ke ĝi havis problemojn en pasinteco. Ĝi estas la plej oportuna blogejo por mi.

Du vortojn pri komentoj. Fakte, miaj blogaĵoj kutime ricevas komentojn ege rare. Krome, mi mem ne tre ŝatas komentojn ĉi-tie. En la nova blogo jam eblas komenti per Twitter, kaj baldaŭ mi verŝajne aldonos eblecon komenti per Fejsbuko — nuntempe tio pli ol sufiĉas.

Dankon pro via atento kaj bonvenon al la nova blogo!

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

12:40  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
24 Maj 11

Permesilo

De tempo al tempo oni petas permeson uzi tiun aŭ alian foton en sia blogo, retpaĝo ktp. Mi mem delonge afiŝas la fotojn en Ipernity, Flickr k.s. retejoj, uzantaj permesilon Krea Komunaĵo por sia enhavo.

Do, miaj fotoj estas same uzeblaj laŭ la sekvaj kondiĉoj: «CC: Atribuo + Nekomerca + Neniuj derivaĵoj». Vi ĉiam rajtas senpage kaj nekomerce uzi neŝanĝitajn fotojn se vi ĉiam indikas la aŭtoron (min).

Kiel atribui? Sub la foto aldonu la tekston «Foto: Dmitri Breĉalov» aŭ «© Dmitri Breĉalov» aŭ kun mia pseŭdonomo: «Foto: Ora Mezo» kun ligilo al tiu ĉi blogo (aŭ la paĝo kie vi trovis la foton). Dankon.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

13:24  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
17 Maj 11

Horzonkonvertilo

Jen estas nova retservo WorldTimeBuddy, kiu certe estos utila por mi. La servo helpas facile konverti tempon el unu al alia horzono kaj klare montras la tempon en diversaj horzonoj. La retservo estas facile agordebla: vi povas facile aldoni necesan horzonon tajpante ĝian nomon, nomon de lando aŭ urbo. Krome, vi povas elekti necesan tempon por krei «kunvenon» — elektu deziratan horon kaj klaku muson, poste klaku sur verda signeto super la aperinta framo.

Mi mem ofte bezonas similan servon kiam komunikiĝas kun kolegoj kaj klientoj el diversaj partoj de la mondo. Multaj malfacile komprenas aliajn horzonojn krom sia propra kaj ofte eĉ ne povas konverti lokan tempon en UTC.

Kategorio: Programaro, Tekstoj | Etikedoj: , , , ,

14:47  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
6 Maj 11

Simplenote por Linukso

Mi jam skribis pri tiu ĉi bonega servo por tekstaj notoj. Mi aktive uzas ĝin, tamen mankas al mi aplikaĵo por Linukso. Retumila apikaĵo bonas, sed mi volus havi ĉiujn miajn tekstojn en la disko de mia komputilo por kiel eble malmulte dependi de retkonekto.

Do, mi ja estas programisto. :) Kaj mi decidis verki propran programon por Simplenote. Simplan programon. Jen estas ĝi: Geeky Notes. Ĝi estas verkita en Pitono, kaj postulas nenion krom teksta konzolo kaj redaktilo. La programo ankoraŭ ne estas tute preta, sed jam uzeblas.

Kategorio: Programaro, Tekstoj | Etikedoj: ,

21:28  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
23 Apr 11

Pavel bezonas urĝan helpon

Lastan someron bonkoraj personoj kolektis monon por transplantado de pulmoj por Pavel Mitiĉkin (eblas legi pri li [ĉi-tie](http://pavel-mitichkin.ru/?page_id=371) en la angla). Nekredeble rapide 200 mil eŭroj estis kolektitaj. Malgraŭ tio, ke Pavel estas plenkreskulo kaj nekuracebla (li havas [mukoviskozecon](http://eo.wikipedia.org/wiki/Mukoviskozeco)), multaj personoj oferdonis monon, kaj Pavel kun sia patrino ekveturis Germanion.

Kaj poste aperis neatenditaj problemoj. Germanaj kuracitoj rifuzis transplanti pulmojn post esploro de Pavel (malgraŭ tio, ke antaŭ ili konsentis, ke ili pretas fari la operacion). Do, la parto de la mono okazis vane elspezita en la germana kliniko.

Sed konsentis operacii la junulon francaj kuracistoj. Kaj parto de la mono estis elspezita por transporti Pavel’on Francien.

Nun Pavel estas en atendolisto por transplantado en Francio (la retejo de la kliniko: http://www.chru-strasbourg.fr/Hus/. Sed el la tuta monsumo restis nur 90 mil. Unu tago en la kliniko kostas mil eŭrojn, kaj la konto por la estonta operacio — 225 mil eŭroj.

En Rusio ekzistas la leĝo: se oni ne faras ian specon de operacio en la lando, la ŝtato devas pagi la konton por fari ĝin eksterlande. Lastajare la ŝtato rifuzis pagi por operacii la junulon eksterlande malgraŭ tio, ke fari transplantadon de pulmoj en Rusio ne eblas.

Nun la kolektita mono jam preskaŭ elĉerpiĝis, kaj volontuloj provis denove peti helpon de la ŝtato. Kaj ricevis respondon: liaj medicinaj dokumentoj fortempiĝis, kaj se li volas vivi, li bezonas veni Moskven por ricevi la novajn! Li tute ne povas «vojaĝi», sed tio, ke li certe mortos pro la vojaĝo — pri tio ja burokratoj ja ne devas zorgi…

Filantropiaj fondusoj, kiuj antaŭ helpis al Pavel, ne povas helpi denove — ja alia ŝtata leĝo diras, ke se la fonduso helpas al la sama persono pli ol unu fojon dum la jaro, la fonduso devas pagi 13% imposton. Pro tio privataj kontoj de Pavel kaj lia patrino estas uzataj ĉi-foje por kolekti bezonatan monon.

Eblas helpi al Pavel sendinte al li eĉ malgrandan sumon. Ĉi-tie oni povas trovi informon pri kontoj ktp (angle): http://pavel-mitichkin.ru/?page_id=191#wire.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

0:57  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
18 Apr 11

Netuŝebluloj — Kiel oni ŝtelas en Rusio

Mi jam afiŝis similan videon, montrantan kiel oni ŝtelas en Rusio. En la nuna (anglalingva) video temas pri fiskaj oficistoj, kiuj dum unu tago kontraŭleĝe redonis 5,4 miliardojn da rubloj de «erare pagitaj impostoj» kaj ricevis kontraŭ la afero milionojn da dolarojn — subite ili okazis riĉuloj, kiuj facile aĉetas vilaojn de Dubai ktp.

La videon afiŝis en sia blogo fama Rusia batalanto kontraŭ korupto Aleksej Navalny. Jen estas anglalingva artikolo pri li en The New Yorker.

Kategorio: Tekstoj, Video | Etikedoj: , , ,

13:30  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Apr 11

Pri retservoj kaj sekureco

Hieraŭ oni raportis, ke FSB (Rusia ŝtata sekureca servo) proponis malpermesi en Rusio GMailon, Hotmailon kaj Skajpon, ĉar «uzo de tiuj nekontroleblaj servoj povas rompi sekurecon de Rusio». Iom poste ĝi tamen rifuzus la proponon.

Nu, dankon. Nun ni certe scias, kiuj retservoj estas la plej sekuraj kaj uzindaj. ;)

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , , ,

13:14  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
22 Mar 11

Respondo al Marcos Souza

Marcos Souza demandis min en Fejsbuko pri tio, kiel ni traktis Okcidentan Eŭropon en Sovetio, kiam mi estis 14-jara?

Unue, mi petas pardonon de Marcos pro prokrasto de la respondo. Mi jam finskribis la tekston kiam okazis terura tertremo en Japanio, kaj mi decidis afiŝi mian respondon iom poste, sed poste mi estis iom okupita.

Do, mi provu rememori tiun tempon. Unue, mi devas diri, ke mi legis multe da gazetoj (kompreneble, nur sovetiaj), ĉar mi estis «politikinformisto» en mia klaso kaj devis almenaŭ unu fojon semajne fari prelegon antaŭ samklasanoj pri aktualaj tutmondaj aferoj. Mia patro estis ĵurnalisto, kaj li, kompreneble, multe helpis al mi. Mi ĉiam sciis pri tio, kio okazis en la mondo (nu, mi sciis almenaŭ tion, pri kio skribis sovetiaj gazetoj). Do, la scio estis plej parte abstrakta, ja ni vidis neniun eksterlandanon kaj neniam vizitis aliajn landojn preskaŭ ĝis la fino de la 80-aj. Tamen, en la havena urbo, kie mi loĝis, ja ĉiam estis maristoj, kiuj vendis bonkvalitajn (kompare kun niaj) eksterlandajn varojn, vestaĵojn — tre malsimajn al la sovetiaj, kaj ĉiam traktataj laŭmodaj kaj ŝikaj (nur pro sia deveno). Pro tio ni sciis, ke homoj en aliaj landoj vivas pli bone — ja ili havas tiom bonkvalitajn varojn. Sed propagando sugestis, ke malgraŭ tio, «ordinaraj homoj» estas preskaŭ senrajtaj, ke oni devas multege pagi por loĝejoj ktp. Nu… Ŝajnas, ke nun ni en Rusio vivas ĝuste tiel, kiel tiutempa propagando priskribis al ni «Okcidenton»: mizera salajro, tro altaj lukostoj kaj impostoj, aĉaj riĉuloj, «premo de kapitalistoj» ktp.

Tamen, la propagandistoj kaj partiaj oficialuloj mem estis la homoj, do ilia propagando ofte fuŝis. Mi memoras unu ekzemplon. Kiam mi estis en la naŭa aŭ deka klaso, al ni venis komsomola oficialulo (li estis frato de mia amiko kaj samklasano) kaj prelegis ion pri «komunista moralo kontraŭ la burĝa». En iu momento de sia prelego li diris, ke vesti ĝinsojn kaj aliajn «eksterlandajn» vestojn ne indas por la vera komunisto, ĉar tiuj «burĝaj» varoj «malbone influas la komunisman konscion» pro tio, ke komunisto «fariĝas portanto de fremda perversa reklamo» — evidente temis pri etikedoj, ŝildetoj montrantaj produktanton de la varo (ĉefe temis pri ĝinso, ĉar ĝinso estis plej forte persekutata de oficiala propagando). La aŭskultantoj remarkis, ke la preleganto mem estis vestita en ĝinso kaj demandis lin pri tio. Kaj li respondis la jenon: «Jes, vi pravas, mi mem vestas ĝinso. Sed mi tute forŝiris ĉiujn etikedojn de ĝi! Do, jes, tio estas bona, oportuna vesto, sed se vi volas vesti ĝin, vi ankaŭ forŝiru ĉiun indikon ke la vesto estas eksterlanda — tiam la vesto ne plu estos traktata kiel burĝa kaj fremda!» Kaj li konspire okulumis al ni.

Mi opinias, ke tio estas esenco de tiutempa propagando — tute falsa, fuŝa kaj sensenca. Tiom falsa, ke eĉ propagandistoj komprenas tion.

Tamen, efektive ni sciis pri la vivo de Okcidenta Eŭropo ne nur tion, pri kio babilis la propagandistoj — ni ja spektis francajn kaj italajn kinojn (tre popularis komediojn sed ne nur; ekzemple, La Pluvombreloj de Ĉerburgo kaj Un Homme et une Femme estis vaste konataj kaj amataj). Kaj ni, kompreneble, legis librojn — de Ŝekspiro ĝis Ray Bradbury. Kaj inter aliaj revuoj estis tre populara «Eksterlanda literaturo», kie oni publikigis verkojn de aŭtoroj el diversaj landoj — de Usono ĝis Japanio. Kaj ni, kompreneble, aŭskultis okcidentan muzikon: The Beatles, Pink Floyd, Abba, Boney M ktp. En la 1970-80-aj ege famiĝis en Sovetio Joe Dassin, iom poste — vico de italaj kantistoj. Kaj kompreneble, ĉiuj (almenaŭ inter miaj geamikoj) sciis Jacques Brel, Édith Piaf, Yves Montand, Charles Aznavour kaj aliajn francajn ŝansonistojn. Do, en kultura vidpunkto ni sufiĉe bone estis konataj kun okcidenta kulturo.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

12:38  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
14 Mar 11

Helpi al Japanio

Kiel ni povas helpi al suferanta pro tertremoj kaj cunamo Japanio? Rusaj blogistoj kolektis informon kaj donis sugestojn pri eblecoj por helpi. Do, se vi havas monon, kiun vi volas oferdoni, vi povas rimesi ĝin al la jenaj fidindaj organizaĵoj, speciale kolektantaj monon por tiu celo:

Se vi estas negocianto kaj deziras sendi parton de via enspezo, ĉi-tie vi trovos taŭgan iniciaton.

Se vi ne havas monon por sendi vi povas helpi alimaniere: disvastigante la informon perrete kaj alimaniere. Traduku informojn alilingven kaj disvastigu.

Komencu vian tagon per vizito tien kaj ĉi-tien kaj klaku sur la butono Click Here to Give — tion sufiĉas fari nur unu fojon tage. Tio estas tute sekure kaj senpage por vi. Sed kontraŭ via klako reklamantoj nutros iun, kiu restis sen hejmo kaj sen nutraĵo…

Ruslingva fonto: http://xenia-mikhailov.livejournal.com/741411.html

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , , ,

19:14  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
28 Feb 11

Karolida minuskla skribo

(Mia unua artikoleto por Esperanta Vikipedio)

Karolida minuskla skribo estas minuskla manskriba literaro uzita en Karolida imperio inter la 800 kaj 1200 jaroj. Ĝi estis facile legebla kaj fariĝis vaste uzata por ĉiuspecaj dokumentoj. Distingaj trajtoj ĝiaj estas kombino de rondecaj partoj kun longaj kaj mallongaj vertikaloj kaj preskaŭ egala vasteco kaj alteco de literoj.

— En Vikipedio

Ĝi ankoraŭ estas ĝermo, sed mi planas pliriĉigi ĝin poste…

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , ,

18:13  |   Konstanta ligilo   |   Comments (7)
31 Jan 11

Saĝa reganto

Reganto de iu lando sendas siajn soldatojn en iun vilaĝon por kolekti tributon. Ili revenas kun grandaj pezaj sakoj. La reganto demandas ilin: «Do, kion faras la vilaĝanoj?» — «Ili ploras, ili diras ke havas nenion plu», respondas la soldatoj.

Post iom da tempo denove sendas la reganto soldatojn samvilaĝen. La soldatoj revenas portante sakojn malpli pezajn ol antaŭ. «Kaj kion la vilaĝanoj faras?», demandas la reganto. «Ploregas ili, plendas ke vi forrabis ĉion».

La trian fojon sendas la reganto siajn soldatojn por preni tributon de la vilaĝanoj. La soldatoj alportas nur kelkajn saketojn. «Kion faras la vilaĝanoj?» demandas la reganto. «Ili gajas, ridas kaj dancas», respondas la soldatoj. «Do, ni ne plu vizitu la vilaĝon», ordonas la saĝa reganto, «nun ili certe nenion havas».

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

18:23  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
28 Jan 11

Terorismo sovaĝa kaj ŝtata

Fakte, tiu ĉi blogaĵo devas esti respondo al la komento de Ferdinand Cesarano sub la antaŭa blogaĵo.

Mi pensis multe pri tio. Rusio delonge jam estas polica ŝtato, kies potenculojn, sekretservistojn kaj (ĉefe) policanojn ordinaraj civitanoj taksas eĉ pli danĝeraj ol krimulojn. Multas skandaloj pri koruptado en ĉiuj niveloj de la ŝtata estraro, pri grandegaj ŝteloj, pri tio ke multaj lokaj potenculoj estas rekte ligitaj kun krimulaj organizaĵoj ktp. Kaj pli altaj (eĉ plej altaj) oficiuloj ĉiam diras ke «necesas kompreni, esplori la aferon» sed preskaŭ neniam faras ion por efektive solvi la problemon. Do, tio lasas suspekto ke ili mem «estas en negoco»…

Policanoj en socia konscio fariĝis bando de kruelaj krimuloj, kiun povas haltigi nenio, ĉar ilin protektas la leĝo. Kiam mi renkontas policanojn en malluma korto, mi timas pli ol renkontante krimulaspektajn personojn tie. Jes, ili agas «laŭ leĝe» — ĉiam eblas trovi la leĝon, kiu protektos ilin, kaj ĉiam eblas trovi la leĝon por kulpigi iun ajn alian. La lasta proceso kontraŭ Ĥodorkovskij estas plej fama (sed ne sola) ekzemplo.

Do, mi opinias ke en Rusio jam estas ambaŭ «specoj» de terorismo: terorismo «sovaĝa», kontraŭleĝa («kaŭkazaj bombistoj») kaj terorismo «leĝa», «ŝtata». Male al Usono, nuna Rusio ne estas virtuala polica ŝtato — ĝi estas polica ŝtato reala, en kiu leĝoj funkcias ĉiam protektante oficialulojn kaj tiujn, kiu havas multe da mono, kaj kontraŭ ordinaraj homoj. Ni ne havas eĉ iluzion de libereco. Eventoj en Triumfalnaja placo ĉiun 31-an tagon de monato klare montras tion: homoj kunvenas por subteni la 31-an artikolon de Rusia konstitucio, kiu garantias liberecon de kunvenoj; la urba (kaj ŝtata) estraro ĉiam malpermesas la kunvenon (sed laŭ la leĝo neniu rajtas malpermesi tion) kaj polico ĉiam dispelas la manifestacion, kaptas kaj enkarcerigas partoprenantojn kaj eĉ hazardajn preterpasantojn. Kaj la oficiuloj ĉiam raportas ke polico agis laŭleĝe kaj juĝoj kulpigas kaptitajn personojn je diboĉado (same laŭleĝe!).

Plu pri sekureco. Mi klare komprenas ke tiuj metaldetektiloj en flughavenoj kaj en aliaj lokoj ne estas solvo kontraŭterorista sed estas «en si mem armiloj de teroro (ŝtata)» — kredu, mi klare komprenas. Ili neniam sekurigos nin per si mem. Eĉ male: ili malhelpas al ordinaraj homoj, per ili sekurservoj nur ĵetas polvon en la okulojn de sia estraro, reala teroristo ĉiam povas eviti ilin (ĉu uzante multajn truojn en sekursistemo, ĉu simple subaĉetante gardistojn). Jen kion ni timas: ke post la vica (!) teroratako plifortiĝos la ŝtata teroro kontraŭ civitanoj, senutila teroro, kiu ne sekurigos nin kontraŭ novaj teroratakoj (oni eĉ suspektas ke tiuj teroratakoj estis inventitaj kaj preparitaj far sekurservoj mem — ĝuste por fari kaŭzon por plifortigi la ŝtatan teroron).

Mi dezirus vivi en ideala mondo, kie ne estus terorismo, ŝtata perforto ktp. Mi dezirus ke regu justeco kaj bono sur la tero. Sed ni vivas en reala mondo. Ŝajnas ke ni ne povas eviti ambaŭ ĉar ili agas kune. Kaj ni ĉiam restas senprotektaj antaŭ ambaŭ.

Kion ni faru do?

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

19:19  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
25 Jan 11

Timo eksplodas denove

Hieraŭ okazis eksplodo en Moskva flughaveno Domodedovo (la plej granda flughaveno en Rusio). Laŭ la lastaj informoj 35 homoj pereis, 130 estis vunditaj.

Kiu kaj kial faris la eksplodon — neniu scias. La potenculoj tuj diris ke tio estas terorista atako. Sed la samaj potenculoj antaŭ ja raportis ke ĉiuj ĉefteroristoj estis murditaj. Post la lastaj eksplodoj en Moskva metroo ili asertis pri la plej alta nivelo de sekureco kaj atentemo… Kaj jen: denove teroristo facile eniras flughavenon kaj en amaso da renkontantoj funkciigas sian «inferan maŝinon». Li (aŭ ŝi — neniu ĝis nun eĉ scias ĉu tio estis viro aŭ virino) restis nevidebla por sekurservo de la flughaveno ĝis la fino. Kial? Tio estas granda kaj ne simpla demando.

De la unua flanko, sekureco de flughavenoj, stacidomoj, metrooj devas esti vere altnivela — ja ĉiuminute tro multe da homoj troviĝas tie, kaj eĉ malgranda incidento povas kaŭzi multe da viktimoj. De la alia flanko, ĝuste pro tiuj homamasoj vera sekureco estas apenaŭ realigebla, almenaŭ per tiuj metodoj uzataj ĉe ni nun — per nuraj kadroj de metalodetektiloj ĉe enirejoj. Kaj eĉ tiuj metalodetektiloj ne funkciis ĝis hieraŭa eksplodo! Mi mem kelkfoje vizitis Domodedovon por renkonti amikojn aŭ parencojn. Mi estis ĝuste tiuloke, en tiu sama halo, kie okazis la eksplodo. Kaj mi memoras ke mi kaj ĉiuj aliaj eniris kaj eliris la konstruaĵon preterpasante la kadron de la metalodetektilo — neniu postulis trairi ĝin, neniu kontrolis: kiu eniras, kiu eliras…

Laŭ ofteco kaj ripeteco de samtipaj teroratakoj Rusio okazas apud la landoj, kie agas plej grandaj teroristaj organizaĵoj kaj daŭras longtempaj religiaj konfliktoj — tiu landoj kiel Afganio, Irako aŭ Pakistano. Krome, eblas aserti ke malgraŭ tio, ke inter Rusiaj potenculoj dominas la personoj el sekretaj servoj, kontraŭterorisma sistemo tute ne ekzistas en la lando.

Resonaj teroristaj atakoj en Kaŭkazo fariĝis ordinaraĵoj. Kaj en Moskvo ili ankaŭ fariĝas pli kaj pli ordinaraj. Post la terorista atako de la 11 de septembro 2001 Usono jam dum dek jaroj ne plu scias kio estas terora atako sur usona teritorio (la samon eblas diri ankaŭ pri Madrido kaj Londono). En Rusio dum la sama tempo teroristoj ne nur kaptis lernejon kaj teatron, eksplodis hospitalojn kaj bazarojn sed sukcesis eksplodi aviadilojn, metroon, trajnoj ktp.

En la blogaĵo pri la lastaj eksplodoj en metroo mi diris ke «metroo ja ne estas flughaveno». Mi eraris. Metroo, flughaveno, lernejo, teatro, aviadilo, hospitalo, trajno, bazaro, buso, strato — nenie ni plu sentas nin sekuraj, nenie la potenco, polico, sekreta servo povas nin protekti. Denove ni restis senprotektaj antaŭ novaj eksplodoj — ĉie, en ajna loko de nia urbo, nia lando.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , ,

16:38  |   Konstanta ligilo   |   Comments (5)
22 Jan 11

EbiWrite - Simpla reta servo por tradukistoj

Leginte la artikolon pri Vikipedio en Libera Folio (Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio), mi rememoris pri unu servo, kiun mi trovis en la Reto. Temas pri EbiWrite, «ilaro por tradukistoj». Ŝajnas ke ĝi estus oportuna kaj taŭga por ĉiuj, kiu provas traduki artikolojn el Vikipedio (kaj ne nur).

La servo havigas dupanelan interfacon (fonto maldekstre, traduko dekstre), personan vortaron, kiun la uzanto povas plenigi mem, kontrolon de versioj ktp. Kiel fonto oni povas uzi tekston aŭ bildon (ekzemple, skanitan dokumenton), la rezulton (tradukon) eblas elŝuti en HTML formato aŭ printi. Oni povas uzi Textile markadon por plibeligi la tradukon.

Kategorio: Programaro, Tekstoj | Etikedoj: , ,

23:28  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
16 Dec 10

Esperanto Tago en Tvitero - rezultoj

La vorto «Esperanto» ne sukcesis aperi en la listo de pintaj temoj en Tvitero hodiaŭ. De vidpunkto de nura statistiko ni ne atingis nian celon.

Estas interese ke rusa vorto «Манежная» dum la 13-a de decembro aperis inter la plitaj temoj en Tvitero sole pro Moskvaj futbalaj fanatikuloj kaj naciistoj, kiuj manifestaciis sur Maneĵnaja placo apud Kremlo. Ve, pri internacia lingvo destinita por unuigi kaj pacigi la tutan mondon pepis malpli da homoj ol pri rasisma mitingo en Moskvo antaŭ kelkaj tagoj.

Tamen, de alia flanko, ni venkis — fakte multaj pepis dum la tuta tago pri Esperanto en siaj naciaj lingvoj, sekve estas ŝanco ke multaj homoj eksciis ke la lingvo ekzistas kaj vivas ĝis nun. Alia profito estas tio, ke ni bone gaje festis naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof, konatiĝis kun alilandaj samideanoj kaj akiris novajn sekvantojn kaj amikojn en Tvitero.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

0:23  |   Konstanta ligilo   |   Comments (6)
15 Dec 10

Taso de tujpretaĵo

Dank’al Noktema mi rememoris la vorton tujpreta (tujpretaj nudeloj, tujpreta kafo). En la rusa ni ofte mallongigas ‘растворимый кофе’ (tujpreta kafo) kaj diras ‘растворимка’ anstataŭ. La vorteto ‘растворимка’ tute ne enhavas la ideon de kafo, nur pri tio ke tiu aĵo povas esti dissolvita en akvo, tamen la vorto ĉiam signifas tiun ĉi specon de kafsimila trinkaĵo.

Do, ĉu mi rajtas uzi la vorton tujpretaĵo por signifi la samon en Esperanto?

Kategorio: Fotoj, Tekstoj | Etikedoj: ,

15:37  |   Konstanta ligilo   |   Comments (8)
3 Dec 10

Marina fotis la patrinon

Ĝis ni kun Marina decidos kie ŝiaj fotoj aperu, mi publikigas kelkajn ĉi-tie. Jen Marina fotis la patrinon. Verŝajne ŝi mem inventis tiun «kadron» el sia propra mano. :)

Kategorio: Fotoj, Tekstoj | Etikedoj: ,

15:09  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
29 Nov 10

Retaj servoj por konservi notoj

Tiuj, kiuj legas retejon Lifehacker verŝajne scias pri almenaŭ kelkaj el tiuj servoj. Por ĉiuj aliaj jen estas malgranda listo.

Penzu — privataj notoj kun titoloj, nur enretaj. Vi povas dividi vian noton kun iu alia sendante al li/ŝi privatan ligilon. Ĉio alia: rezervaj kopioj, teksta markado, poŝtelefona eniro haveblas nur por pagataj Pro-eniro haveblas nur por pagataj Pro-kontoj (kontraŭ ~18 USD jare).

Helipad — retaj tekstaj notoj, havigas markadon Textile, eblas vidi viajn dokumentojn formatitaj en HTML kaj PDF (la lasta fakte fuŝe montras neanglajn literojn, do ne uzeblas por Esperanto). Eblas uzi etikedojn, vi ankaŭ povas dividi viajn dokumentojn kun aliaj. Ĉiujn dokumentojn eblas elŝuti kiel arkivita dosiero en ambaŭ teksta aŭ HTML versioj. La retejo ankaŭ havas bonan poŝtelefonan version kaj malfermitan API. Dank’al la lasta eblas legi kaj skribi notojn en aplikaĵoj por Mac, iPhone kaj Android (mi uzas Notepad with Sync en Android).

750words estas fakte ne notlibreto sed servo por taglibri. La ĉefa ideo de la servo estas tio ke pro la homo taŭgas elparoli ĉion, pri kio li/ŝi pensas, kio maltrankviligas lin/ŝin. Do, taŭgas skribi po 750 vortojn (3 paĝojn) ĉiutage pri siaj propraj aferoj, pensoj ktp. La ideo determinas ĉion alian: vortkalkulilo por ĉiu tago, ĉiutaga retpoŝta atentilo ktp. La servo belaspektas kaj subtenas Markdown.

one.page.per.day — kreantoj de ĉi-retejo pensis simile, tamen temas ne pi taglibroj sed pri mallongaj rakontetoj kaj noveletoj. Uzanto devas strebi ke lia verko estu ne pli ol unu paĝo. Sed kiam teksto atingas la finon de la paĝo, la servo demandas la uzanon: ĉu aldoni alian paĝon aŭ fini verkadon? Neniu teksta markado — nura simpla teksto.

SimpleText.ws estas nura enreta notlibreto. Se vi uzas Mac’on, vi povas agordi redaktilon por sinkronizi kun la servo.

simplenote estas la plej bona servo laŭ mia gusto (mi jam priskribis ĝin en mia blogo). La notoj ne havas apartan titolon (dosiernomon). La noto ĉi-tie vere similas al paperfolio kie eblas skribi libere ion ajn kaj la skribaĵon ne necesas speciale konservi per klako sur botono. Nur simpla teksto, tamen mi, ekzemple, uzas mian ŝatatan markadon Markdown. La servo ankaŭ havigas kontrolon de versioj, etikedojn (nur en krozilo, API 2.0, kiu subtenas versiojn kaj etikedojn, nun estas prilaborata). Forigitaj notoj iras al «rubujo» (Trash). Por la servo jam ekzistas sufiĉe da aplikaĵoj por diversaj operaciumoj — ĉefe por Mac’oj kaj iPhone sed ankaŭ ekzistas programoj por Android (mi mem preferas senpagan AndroNoter) kaj por tekstredaktilo Emacs. Por pagata konto ĝi ankaŭ permesas sendi notojn per retpoŝto kaj rezervan kopiadon. Krome ekzistas aparta servo por fari rezervajn kopiojn permane.


0:39  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
26 Nov 10

Krutitskoje podvorje

Krutitskoje podvorje (metochion, t.e. «reprezenta preĝejo») estis establita jam en 13 jarcento. Tiutempe Rusio estis sub tatara-mongola jugo kaj multaj rusoj okazis en Ora Hordo. Sed eĉ en sklaveco, ili konservis sian kristanan kredon. Por helpi al ili plu resti kristanoj estis establita aparta Sarskaja episkopujo estranta ja metropolito kun sidejo en Krutitsi — malgranda loĝloko malproksime de tiama urbolimo de Moskvo. En Krutitsi estis konstruitaj metropolitaj ĉambroj kaj templo je la nomoj de la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Ekde tiu tempo Krutitskoje podvorje fariĝis «pordego» en Oran Hordon, de kie rusoj vojaĝis Oran Hordon kaj kien ili revenis.

Dum Sovetio Krutitsi estis okupita je militistaro. Diservoj finiĝis en la 1924, la preĝejo estis transformita al kazerno kaj sur malnova tombejo okazis piedpilka kampo…

Post la 1947 kaj dum pli ol tridek jaroj Krutitsi estis restaŭrata sub gvidado de P.D.Baranovskij — famega rusia restaŭristo. Ekde la 1982 Krutitsi fariĝis filio de Historia Muzeo. Kaj ekde la 1991 ĝi denove apartenas al Patriarko de Moskvo kaj la tuta Rusio, nun ĉi-tie troviĝas Fako pri junularaj aferoj de Rusia Ortodoksa Eklezio.

Kiam vi trafas ĝin, ŝajnas ke vi transportiĝis en tute alia loko kaj tute alia tempo: anstataŭ bruega moderna Moskvo vi okazas en kvieta kaj trankvila malnovrusa urbeto de la 19 jarcento kun duetaĝaj duonlignaj domoj, nepraj preĝejoj kaj ŝtona pavimo.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Tekstoj | Etikedoj: , , ,

23:03  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
23 Nov 10

«Tubmanĝantoj» - Kiel oni ŝtelas en Rusio

(Ŝaltu anglaj subskribojn se vi ne scipovas la rusan!)

Kategorio: Tekstoj, Video | Etikedoj: , , ,

13:15  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj