23 Nov 10

Persona komputilo

Iam, 20 jaroj antaŭ, mi kun mia amiko revis pri persona komputilo, kiu havus 320x300 rastrumerojn kaj kvar kolorojn. Ni revis pri IBM PC XT. Kaj ĝi ŝajnis nerealigebla revo.

Tiutempe mi studis en universitato kaj tie ni laboris kun grandaj komputiloj ES-1061 (sovetia kopio de fama IBM/370). Feliĉe la komputiloj havis operaciumon, kiu imitis virtualan komputilan reton. Sed tiuj «maŝinoj» estis ege malfortaj — ekzemple, ili havis 512K da diska spaco. Kaj ĉiuj ekranoj estas monokromataj, kaj kapablis montri nur literojn kaj ciferojn (vd. bildon supre).

Mian propran unuan veran personan komputilon mi akiris nur post kvin jaroj. Kaj tio estis IBM PC XT kongrua komputilo. Ĝi havis jam 640K da ĉefmemoro kaj 40M da diska spaco. Ĝi ankaŭ havis ekranon, kapablan montri grafikon en 16 koloroj.

Nun mi posedas etan aparaton multe pli potencan ol tiuj — jam arkaikaj — personaj komputiloj. Tiutempe mi eĉ en la plej kuraĝaj revoj ne povis imagi pri tiu aparato — mia poŝtelefono. Ĝia ekraneto povas montri realecan bildon, ĝia ĉefmemoro estas pli granda ol diskoj de la malnovaj komputiloj, kaj ĝia memorkarto estas tio granda, ke ĝi povas enteni la tutan bibliotekon. Per mia poŝtelefono mi povas ne nur telefoni, legi kaj tajpi mesaĝojn. Mi povas foti, aŭskulti muzikon, mi povas eĉ spekti videon! Per sendrata reto mi povas komuniki kun la tuta mondo — rapide kaj senlime. Mia poŝtelefono estas pli persona komputilo ol tiuj malnovaj PKoj, ĉar ĝi estas ĉiam ĉe mi — en miaj manoj, en mia poŝo. Jen estas vera persona komputilo — mia poŝtelefono!

Kategorio: Taglibro, Tekstoj | Etikedoj: , ,

0:33  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
11 Nov 10

Utilaj kromprogramoj por Google Chrome

Hodiaŭ mi trovis kelkajn utilajn kromprogramojn por Google Chrome.

Unua estas Edit with Emacs, kiu ebligas redakti tekstajn areojn per Emakso — ege utila se vi ofte redaktas, ekzemple, Vikipediajn artikolojn aŭ iujn aliajn viki-tekstojn. Mi uzis similan kromprogramon por Firefox kaj ĝi mankis al mi en Chrome.

Dua estas FlashBlock — ĝi malŝaltas ekzekuton de Adobe Flash kaj Microsoft Silverlight kaj ŝaltas ĝin nur se uzanto permesos tion.

Finfine, Speed Dial anstataŭas defaŭltan paĝon «New Tab page». Sed kontraste al la lasta, ĝi facile kaj bone agordeblas — uzanto povas ŝanĝi kvanton de la butonoj, agorgi ilin laŭplaĉe, ŝanĝi fonon de la paĝo. Vi povas vidi mian paĝon supre.

Kategorio: Programaro, Tekstoj | Etikedoj:

21:41  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Okt 10

Ĉio restu simpla

Mi ŝatas simplecon. Mi ĉiam diras ke mi malamegas tiujn pezajn monstrojn kiel, ekzemple, MS Office. Do, por tajpi kaj konservi miajn tekstojn, notojn ktp mi ĉiam prefras plej simplan rimedon. Kio estas la plej simpla rimedo por konservi la tekston? Ĝuste t.n. «simpla tekso» (plain text angle) — io pli simpla tute ne povas ekzisti.

Do, ankaŭ mi volas havi eblecon legi kaj redakti miajn notojn ĉie ajn. Mi jam kelkfoje skribis pri kelkaj diversaj aplikaĵoj por tio. Kaj hodiaŭ mi ankoraŭ rakontu pri la lasta mia eltrovaĵo.

La servo estas nomata simplenote. Fakte, ĝi estas nura reta servo, kiu kapablas fari nur unu aferon sed faras ĝin bonege. Ĝi kapablas nur konservi tekstajn notojn, kiujn vi tajpas. Ĉu vi jam havas Vindozan Notepad? Jes, sed simplenote ne estas vindoza stulta tekstredaktilo — la servo aldonas al tajpado tion, ke ĝi fariĝas proceso same natura kiel permana skribado: vi ja ne devas iel elpensi nomon por ĉiu peco de papero kaj vi neniam devas klaki «Savu» butonon sur papera folio post vi demetis krajonon. Do, simplenote mem zorgas pri regula konservado de tajpata teksto (savo-butono tute ne ekzistas ĉi-tie!). Ankaŭ vi ne devas elpensi nomon por ĉiu peco de viaj tekstoj — vi ĉiam vidas unu-du lineojn de ĉiu noto en la listo. Kompreneble, vi povas titoli viajn tekstojn — kaj vi vidos la titolojn en la listo, sed ili ja ĉiam restos parto de la teksto, sed ne eksteraj dosiernomoj (ofte fuŝaj). Krome, vi povas simple serĉi tra ĉiu tekstaro kaj marki viajn notojn per etikedoj por ordigo kaj pli rapida serĉado.

Tamen, krom la reta servo estas grava ke mi povas redakti la notojn per mia Androida poŝtelefono — mi trovis almenaŭ tri diversajn aplikaĵojn! Ekzistas ankaŭ kelkaj aplikaĵoj por iPhone, MacOS kaj Windows. Mi trovis eĉ pakaĵon por mia plej ŝatata tekstredaktilo Emacs. Tamen, mi ne povas ekfunkciigi ĝin. Finfine, mi ekuzis kromprogrametoj por Chrome kaj Firefox kroziloj, kiuj plifaciligas redaktadon de notoj.

Kategorio: Fotoj, Programaro, Tekstoj | Etikedoj: , ,

20:09  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Okt 10

Aŭtoraj rajtoj. Se necesas

Prezidento de Rusio subskribis la leĝon kiu celas plifortigi protekton de aŭtoraj rajtoj. La leĝo korektas kelkajn artikolojn en la parto 4 de Civila Kodo (la kvara parto temas ĝuste pri aŭtoraj rajtoj). La plej malgranda sed plej stranga kaj dubinda estas korekto de la artikolo 1273, kiu priskribas okazojn, kiam eblas libere reprodukti (kopii, spekti) por privata uzo sen informi kaj pagi al la aŭtoro.

Nur du vortoj estis aldonitaj al la unua alineo de la artikolo. Laŭ la nova leĝo ĝi nun tekstas jene (aldonitaj vortoj estas emfazitaj per kursivo): «Estas permesata sen konsento de aŭtoro aŭ alia rajtposedanto kaj sen rekompenca pago reproduktado far civitano se necesas kaj ekskluzive por privata uzo de laŭleĝe publikigita verko…» Alivorte, ĉiu civitano rajtas senpage reprodukti iun ajn verkon por privata uzo nur se li aŭ ŝi povas pruvi ke li aŭ ŝi havas neceson fari tion. Do, tio signifas ke se vi, ekzemple, laŭleĝe aĉetis novan filmon sur lumdikso kaj volas ĝin spekti hejme, vi rajtas spekti ĝin nur se necesas. Se tiu spektado ne estas necesa, vi ne rajtas spekti sen pagi al rajtposedanto. Nun vi ĉiam estu preta pruvi necesecon spekti ĉiujn ajn filmojn hejme aŭ vi ĉiam devas pagi kontraŭ ĉiu spektado de la filmo.

Fakte ne nur filmoj estas objektoj de aŭtora rajto. Laŭ nova versio de la leĝo, ĉiam, kiam vi lanĉas komputilan programon aŭ spektas foton ĉe Flickr aŭ videon ĉe YouTube, vi devas pagi al rajtposedanto.

La leĝo tamen tute ne difinas nocion «neceseco» kaj pro tio aperas malfermita «truo» — kiam kaj kiel la nocio estu traktata? Finfine, restas nur mencii ke delektinto de la leĝo povas esti kondamnita al monpuno de 10 mil ĝis 5 milionoj rubloj (~300-170.000 eŭroj) aŭ li povas esti eĉ malliberigita je tempo ĝis 2 jaroj! Do, la leĝo povas esti aplikitaal tiu aŭ alia persono nur se necesas.

Kategorio: Fotoj, Tekstoj | Etikedoj: , ,

23:19  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
29 Sep 10

Pri bildkartoj denove

Antaŭ du tagoj mi jam blogis pri Anna, kiu volas kolekti 180 bildkartojn de la tuta mondo. Ŝi malkaŝis por kio (fakte kiu!) ŝi lanĉis la projekton.

Ŝi volas prezenti 180 bildkartojn al sia koramiko, kun kiu ŝi renkontiĝas jam ses monatoj — «ĉirkaŭ 180 feliĉaj tagoj kun li», ŝi diris. Kortuŝa kaj bela ideo, ĉu? Tre plaĉas al mi. Ĉu al vi ankaŭ? Se jes — ne hezitu! Nepre sendu al ŝi bildkarton! Ŝi devas kolekti ĉioujn 180 bildkartojn ĝis la 11-a de decembro.

Vi povas komuniki al ŝi angla- aŭ germanlingve per Facebook konto: Anna OV. Ankaŭ vi povas leteri retpoŝte al mi (dbrechalov@gmail.com) (se vi kapablas paroli nek angle nek germane) kaj mi sendos al vi ŝian poŝtadreson.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , ,

23:37  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
28 Sep 10

Perdo de konfido

Hodiaŭa plej grava novaĵo: prezidanto de Rusio eksigis Moskvan urbestron «pro perdo de konfido de la prezidanto». Fakte, jam dum kelka tempo oni pridisputis eksigo kaj la novaĵo ne estas surprizo.

Min pli integesiĝas kio okazos kun la urbo kaj kiu estos nova urbestro ol kial la antaŭa estis eksigita. Mi ne povas trakti estradon de Luĵkov ĉu bona ĉu malbona. Persone mi negative rilatas al li — dum li kaj (ĉefe) lia edzino pliriĉiĝis, la urbo perdis multajn memorindaĵojn kaj kulturaĵojn, la urbo fakte fariĝis malpli bela, agrabla kaj oportuna. Aliflanke, sen tiu mono, kiun la eksurbestro alvenis en Moskvo, la urbo ne povus eĉ iom evolui.

Do, mi atendas nenion bonan de la nova urbestro. Mi plene seniluziĝis pri internaj aferoj en Rusio kaj ne plu atendas realan progreson kaj prosperon por la urbo kaj por la lando.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

12:12  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
27 Sep 10

Sendu bildkarton al ŝi!

Anna estas mia amikino kaj fotistino. Ŝi loĝas en Permj kaj ŝategas la germanan lingvon.

Antaŭ nelonge ŝi lanĉis projekton — por iu festo ŝi volas kolekti 180 bildkartojn de diversaj landoj en la tuta mondo. Nefacila tasko, ĉu? Do, ŝi petas helpi al ŝi plenumi la projekton! Mi komprenas ke mia blogo ne estas tro populara, tamen mi esperas ke aperos almenaŭ kelkaj personoj, kiuj volonte sendos bildkarton al mia amikino. Aŭ ke iu reafiŝos la informon en siaj blogoj ktp.

Se vi pretas helpi kaj sendi bildkarton, bonvolu kontakti ŝin ĉe Facebook: Anna Ov kaj ŝi donos al vi sian poŝtadreson. Ŝi scipovas la germanan, la anglan kaj, kompreneble, la rusan. Ŝi ne komprenas Esperanton, bedaŭrinde.

Antaŭan dankon, geamikoj!

Kategorio: Fotoj, Tekstoj | Etikedoj: , ,

16:46  |   Konstanta ligilo   |   Comments (3)
14 Sep 10

Cifereca fidindeco

Dum la lastaj tagoj mi skanas ĉiujn dokumentojn, fotojn, filomojn, ĉiun pecon de papero, kiu havas necesan informon ktp, kaj metas ĉion tion en DropboxSpringpad.

Kial mi faras tion, kial malŝparas la tempon, kial simple ne kolektu ĉion en kutimaj kartonaj tekoj? Papero ja estas tiom kutima, tiom solida, fidinda, ĉu?

Por tiuj, kiu jam delonge uzas komputilon kaj la Reton, kialoj estas evidentaj. Por ĉiuj aliaj mi klarigu.

Unue, jam estas mito ke cifereca medio estas nefidinda. Fakte nun dosiero en ia serioza «nuba» retejo estas pli sekura ol en loka disko de via hejma komputilo. Ja kreintoj de la reta konservejo zorgas pri tio, kaj modernaj servoj ĉiam mem konservas viajn dosierojn tiel ke ofte nur tutmonda katastrofo povas detrui ilin. La plej simplaj rimedoj uzataj por tio estas konservado de ĉiuj informoj en kelkaj diskoj samtempe — se iu disko disfalus, la informo restus en aliaj, ankaŭ sistemestroj regule faras rezervajn kopiojn de ĉio kaj konservas ilin aliloke. Do, eĉ se kelkaj komputiloj de la servo mortus, sistemestroj ĉiam kapablus pli-malpli bone revivigi ĝin kun plena aro de dokumentoj.

Ankaŭ la plej riĉaj sevoj (kiel Guglo) kreas datum-centrojn en diversaj partoj de la mondo, kaj la tuta servo funkcias tiel, ke ĉiu informero okazas konservita samtempe en diversaj datum-centroj. Tio garantias ke konservita informo ne malaperos subite pli bone ol paperfolio en gardoŝtanko.

La papero povas forbruli, malsekiĝi… Ĝi povas facile perei per cent diversaj manieroj, dum dosiero en la Reto estas multe pli sekura — oni ĉiam zorgas pri tio, ke informo de uzantoj neniam perdiĝu. Krome, vi povas facile fari kopion kaj meti ĝin en iun alian konservejon. Papera dokumento ne estas tiom facile kopiebla.

Due, informon ĉe tiu «nuba» servilo mi povas atingi per ajna komputilo en la mondo, eĉ per poŝtelefono. Ne plu necesas ĉiam porti pezan paperujon, plenan je necesaj kaj nenecesaj paperoj. Kaj neniam plu vi restos senhelpa forgesinte necesan dokumenton hejme.

Miaj plej gravaj kaj necesaj dokumentoj estas ĉiam ĉe mi dum mi havas komputilon aŭ almenaŭ poŝtelefonon, kiu kapablas konektiĝi kun Interreto.

Trie, malgraŭ pridiskutataj lastatempe minacoj al personaj informoj flanke de grandaj firmaoj (jes, temas ĉefe pri Guglo sed ne nur), nenia serioza firmao iam donos privatan informon de siaj uzantoj al iu alia. Kaj defendo de informo de uzantoj estas unu el la plej gravaj taskoj de similaj servoj. Do, mi opinias ke ŝancoj ke oni vendos aŭ ŝtelos vian privatan informon estas multe malpli grandaj ol ŝancoj ke ia ŝtelisto vizitos vian loĝejon tra fenestro.

Mi ne persvadas vin uzi tiuspecajn servojn se vi ne fidas al ili. Mi mem, ekzemple, plej gravajn dokumentojn ne metas en Springpad, mi metas ilin nur en Dropbox ĉar mi pli fidas al la lasta.

Do, vi povas simple konservi ciferecajn dokumentojn en via loka disko kaj registri ilin en lumdiskoj. Necesas nur fari kelkajn kopiojn kaj konservi ilin en diversaj lokoj. Ekzemple, multaj profesiaj ciferecaj fotistoj sugestas fari po du kopiojn de ĉiu disko kun fotaĵoj kaj konservi la unuan — hejme, kaj la duan — en via laborejo.

Nu, kaj la lasta konsilo: uzu pli modernajn kaj universalajn formatojn por konservataj dokumentoj. Microsoft Word povas arbitre ŝanĝi formaton de siaj dosieroj, sed PDF aŭ HTML restos eterne legeblaj (nu… almenaŭ ili ne tiom ŝanĝiĝos kaj vi ĉiam povos legi malnovajn dosierojn). Mi mem preferas uzi simplan tekston (en Unikodo, kompreneble). Se mi bezonas ian markadon, mi preferas uzi Markdown, Textile aŭ ion similan. Fotojn mi konservas en JPEG, ĉion alian — en PDF.

P.S. Se vi volas registriĝi en Dropbox, bonvolu uzi ĉi-tiun ligilon. Por vi ja tute ne gravas per kiu ligilo vi registriĝos sed mi ricevos iom pli da spaco tie. ;)


19:13  |   Konstanta ligilo   |   Comments (3)
9 Sep 10

Rusiaj blogistoj kiel «nacia konscienco»

FOTO: IGOR PODGORNY

Jam kelkfoje blogafiŝoj en VivĴurnalo kaŭzis bruajn skandalojn en Rusio. Jen blogistoj malkovris ke la fotoj, publikigitaj de porkremla junulara organizaĵo kun fiera raporto kiel ĝiaj aktivuloj batalis kontaŭ arbaraj fajroj, okazis falsaj. Tio ŝajne kaŭzis demision de almenaŭ du personoj el la ĉefa estraro de la organizaĵo. Jen alia blogisto faris tion, kion fakte devus fari polico — li faris propran esploron kaj trovis «banditojn en nigraj aŭtoj» kiuj terorigis ŝoforojn de la tuta urbo. Post tio polico devis iel reagi, kaj finfine ĝi raportis ke la uloj estis arestitaj. Kaj jen estas la lasta okazo: estraro de unu regiono forĵetis vestaĵojn kaj aliajn varojn destinitajn por incendiviktimoj en la regiono. Post publikigo en la blogo kaj amasa disvastigo de la informo, la kulpa oficisto estis eksigita de la posteno.

Krome, mi povas rememori «Societon de bluaj siteletoj» kaj kelkajn aliajn similajn iniciatojn kiam civitanoj organiziĝis por protestoj kaj aliaj rimarkeblaj agoj per la Reto. Kaj tiuj agoj jam influas la vivon en nia lando.

Novaĵoj pri protestaj agoj tuj aperas en Twitter kaj VivĴurnalo, kaj eĉ amaskomunikiloj jam uzas la Reton kiel fonto de la plej freŝaj informoj.

Volontuloj ankaŭ preferas uzi Interreton por komunikado — en la VivĴurnala konto mi ĉiutage vidas petojn de helpo, serĉado de sangdonantoj, ktp. Ĉi-somere homoj per la Reto organiziĝis en volontulaj fajrobrigadoj kaj defendis vilaĝojn kaj arbarojn kontraŭ arbaraj brulegoj (sur la foto), kolektis vestaĵojn por viktimoj ktp. Tiuspeca vigla agado tute ne eblus nun sen Interreto!

Do, la retanoj fariĝas plej aktivaj civitanoj, «nacia konscienco» kaj se revolucio denove okazos en Rusio, ĝi komenciĝos en la Reto.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , , ,

15:03  |   Konstanta ligilo   |   Comments (4)
25 Jul 10

Ordinara historio

image

Li mortis kelkaj tagoj post li finkonstruis la domon kaj metis lastan ŝtonon. Li estis simpla malriĉa homo kaj li konstruis la domon por lui ĉambrojn al turistoj, ja tiu negoco estas preskaŭ la sola vojo enspezi monon por nutri kaj eduki tri liajn gefilojn.

Nun la domon mastras lia vidvino, maljuna virino kun malĝojaj okuloj. Nun ŝi havas jam kvar genepojn, kaj ŝi fiere rakontis al ni ke unu ŝia nepino estas ĉampiono de Eŭropo pri sinkrona naĝo.

Kategorio: Fotoj, Taglibro, Tekstoj | Etikedoj: ,

14:04  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
15 Jun 10

Lernu ofendojn skribi sursable sed gravuri ĝojojn surŝtone.
Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

16:15  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
2 Jun 10

Tempo pasas, helpo mankas

FOTO EL HEJMA ARKIVO DE SVITLANA

Tiu ĉarma juna fraŭlino grave malsanas — reŭmatoida artrito detruis jam multaj artikoj. Mi jam skribis en la blogo pri Svitlana, fraŭlino el Ukrainio, kiu tre bezonas helpon. Jen, kion ŝi skribis en sia blogo hodiaŭ:

Bedaŭrinde, mono kolektiĝas ege malrapide, kaj dum la lastaj du semajnoj fakte ne plu kolektiĝas. Respondoj de klinikoj venas pli kaj pli teruraj. Kaj la kuracistoj diras ke perdo de tempo por mi estas katastrofo!!! Mi petas vin, eĉ petegas… Helpu al mi plirapidigi la kolektadon… Almenaŭ por unu artiko, por ke la afero ekmoviĝu de la neefika punkto… Alie, mi timas eĉ imagi, kio okazos…

[…]

Mi nur petas vin respondi mian peton!!! Kaj benu vin Dio pro via bona koro kaj deziro helpi al mi. Ja helpo povas esti ne nur financa… Kune ni venkos… Sola mi ne povos…

Jen estis kreita anglalingvo grupo ĉe FaceBook: A ray of light. Mi petas ĉiun aliĝi la grupo kaj helpi al Svitlana. Se vi volas sendi monon al ŝi, bv. legi main antaŭan afiŝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu sendi ilin al mi (en komentoj al la blogaĵo, per tviteroretpoŝte).

Koran dankon!

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

14:18  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
1 Jun 10

Pri novaĵoj

FOTO: IGOR PODGORNY FOTO: RUMOL.RU

Hieraŭ en Moskvo estis dispelita vica manifestacio por 31-a artikolo de Rusia Konstitucio. La manifestacio, kiel oni diras, estis la plej multenombra — ĝis 2000 da homoj venis surstrate por subteni la rajton de kunvenoj. En la sama placo samtempe estis okazanta alia ago — aranĝo de junulara prokremla movado Rossija Molodaja («Rusio Juna»), kiu agitis pro sangdonado. Dum la lastaj senprobleme ricevis aprobon por la aranĝo, la urbestraro (tradicie) ne aprobis manifestacion de la unuaj.

Strangan senton mi havis legante la novaĵojn. Unuflanke, mi subtenas postulojn de libereco de kunvenoj kaj mi taksas situacion tute absurda: potenco konstante malpermesas kunvenojn pro defendo de kunvenoj malgraŭ tio, ke rajto de liberaj kunvenoj estas garantiita en la Konstitucio… De la alia flanko, al mi malplaĉas, ke «konkurantoj» de la manifestantoj okazis junaj propagandistoj de sangdonado — estas ege grava afero en nuna Rusio varbi pli kaj pli da sangdonantoj. Tamen, mi iom malŝatas tiun movadon. Kaj ŝajnas al mi, ke ili pli aktive reklamas sin mem (kiuj ili estas bonaj gejunuloj) ol sangdonadon. Mi povas taksi laŭ iliaj propraj raportoj pri la akcioj, afiŝitaj en, ekzemple, en VivĴurnalo.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , , ,

16:35  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
31 Maj 10

Esperantlingva Blogosfero

Jen, Manuel Ortega sciigis min, ke mia blogo aperas ĉe www.kiberio.com, kies titolo estas «Esperantlingva Blogosfero». Estas bona afero. Dankon, Manuel!

Nun ĉe la paĝo mi kalkulis jam sesdek blogojn, dum e-planedo havas nur 49 (laŭ la listo en la dekstra kolumno). Iam mia blogo aperis ankaŭ ĉe la lasta, sed post kelkaj translokiĝoj tien kaj reen, miaj blogafiŝoj ne plu aperas ĉe la paĝo de e-planedo.

Fakte, Kiberio pli plaĉas al mi, ĉar eblas pririgardi per okuloj la tutan blogosferon por tuj kapti ĝeneralan impreson, kaj legi plej interesaj blogaĵoj eblas ĉe originala blogo musklakinte ĝian titolon.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , ,

16:35  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
28 Maj 10

Pri la vortaro

La esperanto-rusa vortaro de Kondratjev ne aperos en la formato de StarDict, almenaŭ en proksima estonteco. Fakte mi dubas ke ĝi aperos iam en iu ajn formato krom jam ekzistantaj TTT-paĝaro kaj MobiPocket versio.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis respondon de unu el ĝiaj aŭtoroj. Lian respondon eblas resumi jene: «La vortaro ankoraŭ ne pretas, la aŭtoroj konstante redaktas ĝin. La plej multaj elektronikaj formatoj ne donas protekton kontraŭ dekompilado kaj la aŭtoroj timas ke aperos multaj verkoj, bazitaj sur la vortaro, kaj ili ne volas ke iu alia profitu per tiu ĉi verko.»

Mi komprenas la timon de la aŭtoroj. Ilia laboro estas vere tre grava kaj ili rajtas profiti mem. Sed ĉu ili povos iom ajn gajni realan monon? Mi dubas. Ne tiom multas rusiaj esperantistoj por gajni per granda eldonkvanto kaj ne tiom riĉas por profiti per alta prezo.

Strangas al mi ilia kaŝemo. Unuaflanke, ili ŝajne reklamis la vortaron, kreinte la paĝaron kaj eĉ elektronikan version (tamen en maltrafa formato), sed ili diras ke ili «ne pretas publikigi la vortaron» kaj insistas ke aliaj ne afiŝu eĉ informon pri ĝia ekzisto («por ne provoki intereson»).

La aŭtoroj, memkompreneble, rajtas fari ion ajn kun sia verko. Ni respektu kaj komprenu ilian decidon. Sed ŝajnas al mi ke nun neniu gajnas — la aŭtoroj (laŭ ilia propra aserto) ĝis nun laboras pri la vortaro tute senpage kaj neniu scias kiam ili finos la laboron, dum al la tuta rusia esperantistaro mankas bonkvalita kaj moderna vortaro. Se la aŭtoroj «konstante redaktos la vortaron» ni ĉiuj riskas neniam ricevi ĝin. Ŝajnas ke ili tute ne strebas disvastigi sian sendube bonegan kaj necesegan vortaron inter ruslingva esperantistaro.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

16:35  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
13 Maj 10

Bluaj siteletoj

FOTO: TAEK

Antaŭ kelkaj tagoj Kalle Kniivilä en sia arikolo «Siteletoj minacas privilegiojn en Rusio» plene priskribis la problemon de bluaj signallampoj sur Rusiaj (ĉefe Moskvaj) stratoj kaj protestojn kontaŭ ili.

La Societo de la bluaj siteletoj protestas ne nur gluante bluajn ludilajn siteletojn sur tegmenroj de siaj aŭton. Ili ankaŭ aranĝin perpiedajn «promenadojn», kies partoprenantoj tenas la siteletojn kaj same bluajn balonojn. Kaj la polico same severe kontraŭas al ili. Hieraŭ okazis tia «promenado» kaj policanoj arestis kelkajn partoprenantojn antaŭ ĝia komenco. Tamen, tio ne haltigis la aliajn — ili tramarŝis tra Ruĝa placo kaj atingis la policejon, kien estis liveritaj la arestitaj kunuloj. La protestantoj staris apud la policejo ĝis la arestitoj estis liberigitaj post du horoj. Plena fotoraporto spekteblas ĉi-tie.

Polico ne povis prezenti klarajn akuzojn al la arestitoj, kaj finfine liberigis ilin sen ia pardonpeto. Nur unu el la policanoj diris: «Pardonon, la policanoj ricevis ordonon aresti, sed ili ne sciis kiun aresti kaj iomete tropenis». Dum antaŭa simila akcio kelkaj partoprenantoj same estis arestitaj pro «nepermesita manifestacio» — la siteletoj kun surskribo «Mi estas signallampo» estis traktitaj kiel manifestaciaj afiŝoj.

P.S. Konstitucio de Rusia Federacio tekstas:

Artikolo 31. Civitanoj de Rusia Federacio rajtas kolektiĝi pace sen armiloj, aranĝi kunvenojn, mitingojn, manifestaciojn, defiloj kaj pikedoj.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , , ,

14:50  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
12 Maj 10

La blogo kaj Twitter

Mi ĵus instalis kromprogramon, kiu sendas tviton por ĉiu afiŝita blogaĵo.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

15:27  |   Konstanta ligilo   |   Comments (6)
28 Apr 10

Fabeleto

En unu ĉambro de malsanulejo kuŝis du malsanuloj. La unua okupis la liton ĉe fenestro dum la lito de la alia troviĝis ĉe pordo.

– Kio videblas malantaŭ la fenestro? – demandis tiu, kiu kuŝis apud la pordo.

– Ho! – vigliĝis la unua. – Mi vidas ĉielon, nubojn, kiuj similas al bestetoj, lagon kaj arbaron malproksime.

Ĉiutage la homo kuŝanta apud la fenestro rakontis al la samĉambrano pri tio, kio okazis malantaŭ la fenestro. Li vidis boaton, fiŝkaptistojn kun granda fiŝkaptaĵo, infanojn ludantajn surborde, junajn geamantojn promenantajn manenmane kaj rigardantajn unu la alian.

Dum li spektis kaj komentis tiujn mirindajn eventojn malantaŭ la fenestro, lia najbaro sufokis pro obtuza kolero. «Tio estas maljusta, – li pensis. – Pro kiuj meritoj oni kuŝigis lin ĉefenestre, sed ne min? Kial mi povas spekti nur malnovan pordon dum li admiras vidon tra la fenestro?»

Foje, la homo kuŝanta ĉe la fenestro ektusegis kaj asfiksiiĝis. Li penis premi alarmbutonon por venigi flegistinon, sed ne sukcesis pro manko da fortoj. Lia najbaro observas lin. Li povus premi la alarmbutonon mem, sed li ne faris tion.

Post kelka tempo la unua kvietiĝis kaj etendiĝis sur la lito.

Kiam oni forportis lin, la najbaro petis flegistinon por ke li okupu la liton apud la fenestro. La flegistino plenumis la peton de la malsanulo, ŝi resternis la liton, helpis al li enlitiĝi kaj, konvinkinte ke ŝi faris al li oportune, iris al la pordo.

Subite ekkrio de la malsanulo haltigis ŝin:

– Ho, terure! Tra tiu fenestro videblas nur malplena griza muro! Sed la mortinto rakontis al mi ke li vidis arbaron, lagon, nubojn, homojn… Ja kiel li povis vidi tion tra tiu fenestro?

La flegistino ridetis malgaje:

– Li povis vidi nenion. Via mortinta najbaro estis tute blinda.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

15:13  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
23 Apr 10

Provo blogi retpoŝte

Kategorio: Tekstoj |

19:50  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
30 Mar 10

Timo

Ekde hieraŭ la ĉefa sento de miaj samurbanoj estas timo. Ĉiu komprenas, ke la samo povus okazi denove en ajna momento — ne nur en metroo, sed plej verŝajne en metroo. Ĉar la metroo estas la plej sensekura kaj danĝera loko en la urbo.

Jes, la metroestroj kaj policestroj raportas pri plej alta nivelo de sekureco, en ĉiu stacio videblas multe da policanoj, sed fakuloj diras, ke vere sekurigi la metroon apenaŭ eblas — tro multe da homoj ĉiumomente eniras kaj eliras. Tute ne eblas kontroli ĉiujn, kaj ĉiu ajn povas enporti ĉion ajn li aŭ ŝi volas. Metroo ja ne estas flughaveno. Kaj ĉiu komprenas, ke eksplodojn okazigis ne frenezaj unuopuloj — kiom da tiuj bombistoj-sinmortiguloj atendas sian viĉon fariĝi “heroo” aŭ venĝi pro pereo de sia patro, frato, edzo? Neniu scias. Oni diras, ke en Moskvon venis dudekdu tiuj “nigraj vidvinoj”, kaj sukcesis eksplodiĝi nur du — oni demandas kie estas la aliaj? Tiu informo pli verŝajne estas klaĉo por pligrandigi panikon, sed ja ekzakte neniu ja scias…

Do, ĉiu eniranta vagonon fikse observas ĉiujn en ĝi. Kaj ĉiu eniranta estas speciale observata de ĉiuj aliaj. Ŝajnas, ke tio estas nia sola rimedo plisekurigi nin mem. Pli efika metodo ne ekzistas.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

15:40  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj