Netuŝebluloj — Kiel oni ŝtelas en Rusio
Mi jam afiŝis similan videon, montrantan kiel oni ŝtelas en Rusio. En la nuna (anglalingva) video temas pri fiskaj oficistoj, kiuj dum unu tago kontraŭleĝe redonis 5,4 miliardojn da rubloj de «erare pagitaj impostoj» kaj ricevis kontraŭ la afero milionojn da dolarojn — subite ili okazis riĉuloj, kiuj facile aĉetas vilaojn de Dubai ktp.
La videon afiŝis en sia blogo fama Rusia batalanto kontraŭ korupto Aleksej Navalny. Jen estas anglalingva artikolo pri li en The New Yorker.
La lasta akcelo de horloĝo
Dum pasinta nokto Rusio la lastan fojon ŝanĝis tempon — ekde nun ni ne plu akcelu kaj malakcelu horloĝon, kaj plu vivu laŭ somera tempo la tutan jaron. Do, Moskva tempo nun ĉiam estas UTC+4.
Video montras kiel la ĉefa Rusia horloĝo — horloĝo de Moskva Kremlo — estis antaŭenigita.
Fonto: moscowwalks.ru
Norda brilo
The Aurora from Terje Sørgjerd on Vimeo.
Norda Norverio, 2011, marto. 40 kg da aparataro, kelkaj sennubaj noktoj ĉe -25˚C kaj 22000 da fotoj!
Kiam mi loĝis en Ekstrema Nordo, mi ofte vidis similaj nordajn brilojn. Do, estis agrable spekti tiom belan filmon pri tiu miraklo!
Fonto: drugoi
Filmeto pri Radioturo de Ŝuĥov en Moskvo
«Tubmanĝantoj» - Kiel oni ŝtelas en Rusio
(Ŝaltu anglaj subskribojn se vi ne scipovas la rusan!)

