9 Jun 11

Tumblr kaj Android

Jes, mi ŝatas Tumblr‘on. Tiu ĉi blogejo estas ege simpla, bela kaj oportuna. Almenaŭ por mi. Tial post sufiĉe longa vivo en WordPress revenas denove al tiu ĉi blogejo. Kaj ĉiu scias, ke mi ŝategas mian poŝtelefonon HTC Hero kun Androido. Iam, tuj post mi akiris la telefonon, ekzistis neniu aplikaĵo por blogi ĉe Tumblr per Androido, eblis nur blogi retpoŝte. Nun jam estas alia tempo, kaj mi trovis multe da aplikaĵoj por tio! Mi provis ilin, kaj jen estas la rezulto.

Por mi tre gravaj estas la jenaj eblecoj de aplikaĵo: (1) subteno de Unikodo (por blogi ruslingve kaj en Esperanto), (2) subteno de Markdown, ĉar mi preferas ĉiam uzi ĝin anstataŭ HTML, kaj Tumblr mem plene subtenas ĝin, kaj (3) kromaj agordoj por indiki privatecon, celan blogon kaj por tviti pri la afiŝo.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

14:53  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
27 Maj 11

Vignette — la plej bona fotilo

Mi jam kelkfoje skribis pri Androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Ĝis nun mi pli-malpli konstante uzis du programojn: FxCamera kaj Camera360. Sed ŝajnas al mi, ke io nova baldaŭ plene anstataŭos ambaŭ aplikaĵojn. Temas pri Vignette — ege oportuna kaj potenca fotilo por Android. Kaj ĝi estas malgranda! Vignette okupas nur 504K en mia telefono dum FxCamera postulas 2M — kvaroble pli multe!

Krome, Vignette povas esti uzata por redakti fotojn, jam fotitaj per ĝi aŭ per ia alia programo. Eblas apliki la samajn efektojn kaj kadrojn kaj konservi redaktitajn fotojn. Ankaŭ eblas konservi versiojn de foto kun diversaj efektoj aplikitaj al ĝi. Do, mi ne priskribu ĉion detale. Vi simple instalu demonstran version por provi mem (demonstra versio permesas konservi fotojn nur en la plej malgranda dimensio — ŝajnas, ke tio estas la unu sola diverseco de la plena pagata aplikaĵo).


23:17  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
19 Maj 11

Dropbox kaj Android

Veŝajne ĉiu jam scias, kio estas Dropbox. Vere oportuna servo en surtablaj komputiloj. Ĝi ankaŭ havas aplikaĵon por Android. Sed al tiu ĉi aplikaĵo mankas aŭtomata sinkronigo — ĉiun dosieron oni devas el/alŝuti kaj sinkronigi permane.

En la Merkato jam aperis kelkaj aplikaĵoj por sinkronigi elektitajn dosierujojn en Android kun Dropbox. Mi provis verŝajne ĉiujn, sed ĉiuj ili ne taŭgas por miaj celoj aŭ simple ne funkcias.

Mi leteris al aŭtoroj de kelkaj aplikaĵoj, kaj jen unu el ili — la aŭtoro de TheRealSync informis min, ke li korektis la aplikaĵon kaj petis min testi ĝin. La programo ne plu eraras sinkronigante la enhavon de dosierujoj. Do, mi mem ekuzis ĝin kaj konsilas ĝin al ĉiuj.

Kion havigas la programo? Fonan sinkronigadon de ajnaj dosierujoj en SD-karto de via telefono kun dosjerujoj en Dropbox — eblas elekti periodon de 5 minutoj ĝis 24 horoj. las krei diversajn taskojn por diversaj celoj. La sinkronigado povas esti elŝuta, alŝuta aŭ ambaŭflanka. Ekzemple, vi povas krei unu taskon por alŝuti ĉiuhore viajn novajn fotojn en iu dosierujon en Dropbox, alian por elŝuti novajn librojn ĉiutage, kaj la trian — por konstante (ĉiuj 5 minutoj) sinkronigi viajn dokumentojn kun Dropbox.

La aplikaĵo estas pagata. Ĝia senpaga (testa) versio permesas sinkronigi ne pli ol 15 dosierojn en unu tasko.

Nun anstataŭ Simplenote kaj similaj servoj eblas uzi Dropbox kun TheRealSync kaj ajna simpla kaj oportuna tekstredaktilo laŭplaĉe. Avantaĝo de tiu rimedo kompare kun Simplenote k.s. estas tia, ke ĉiuj viaj dokumentoj, notoj ktp ĉiam estas en la disko de via komputilo kaj SD-karto de la poŝtelefono — eĉ se vi perdus Interretan konekton, aŭ eĉ la retservo mem malaperus, vi perdus nenion. Kaj kompare kun specialaj aplikaĵoj por konservi tekstajn notojn en Dropbox (ekzemple, Epistle) vi estas libera uzi ajnan formaton de dokumentoj — ne nur simplan tekston.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , , ,

14:49  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
13 Maj 11

Catch Notes

Antaŭ nelonge mi rakontis pri simpla kaj oportuna retservo Simplenote kaj Androidaj aplikaĵoj por ĝi. Hodiaŭ mi volas rakonti pri alia simila servo. Fakte ĝi ne estas nura teksta notlibro, kiel Simplenote. Ĝi pli similas al Springpad aŭ Evernote, ĉar krom la teksto ĝi permesas konservi bildojn (senpage) kaj oficejajn dokumentojn (PDF, DOC k.s. — nur en pagata versio). La retservo nomiĝas Catch.com.

Ĝi havas eĉ du diversajn aplikaĵojn por Android: Catch Notes kaj AK Notepad. Dum la unua havigas ĉiujn funkciojn de la retservo (kaj eĉ iom pli — ekzemple, la retservo ne kapablas legi QR-kodojn), la dua estas nura teksta notlibro, kiu povas esti sinkronigata kun Catch.com. Krome, tiun ĉi lastan notlibreton oni povas uzi kun alia servo, simila al Simplenote — ekzistas kromprogramo por sinkronigi ĝin kun Helipad — la servo estis priskribita ĉi-tie. Do, se vi volas uzi Catch.com por «konservi ĉion» simile al Evernote aŭ Springpad, vi uzu Catch Notes. Se vi intencas uzi ĝin nur por tajpi tekstojn, simille al Simplenote, vi elektu AK Notepad.

Catch.com subtenas neniun tekstmarkadon, sed ĝi ebligas meti etikedojn rekte en la teksto. La etikedoj similas al t.n. «hash-tags» en Tvitero — etikedo estas ajna vorto en la teksto, kiu komenciĝis per signo ‘#’. Do, vi povas facile meti multe da #etikedoj rekte en viaj #tekstoj.

La retservo ankaŭ havigas kromprogramojn por popularaj retumiloj, per kiuj vi povas rapide konservi citaĵojn kaj ligilojn. Ankaŭ ekzistas versio de Catch Notes por iPhone/iPad.

Ĉi-tie mi priskribis kelkajn aliajn similajn servojn kaj aplikaĵojn.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

17:16  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
4 Apr 11

Poŝtelefona IAF

Mi jam skribis, ke mi ŝatas plani ĉion, kaj ke mi provas la metodon IAF. Do, finfine mi revenis al Shuffle provinte, verŝajne, ĉiun ajn aplikaĵon por IAF en Merkato. Kial? Ĉar ĝi havas kelkajn trajtojn, kiujn ne havas aliaj alikaĵoj, kaj tiuj trajtoj eĉ pli gravas por mi ol, ekzemple, facila sinkronigo. Kaj ĝi estas tre simpla. Sed ĝi havas ĉion gravan: agojn, projektojn kaj kuntekstojn.

Fakte, la plej grava kialo de mia reveno al Shuffle estas ĝiaj Next actions — sekvantaj agoj. Ial ĉiuj aliaj aplikaĵoj postulas de uzanto ĉiam permane elekti sekvantan agon, kaj se vi markis du aŭ pli agojn en la projekto kiel sekvanyaj, vi vidos en la listo ĉiujn ilin samtempe, dum en Shuffle sufiĉas nur ordigi la projekton, kaj en la listo Next action aperos la unua ago el ĉiu projekto, kaj markinte la agon finita, vi tuj vidas tiun agon, kiu sekvas la finitan en la projekto — ege oportune. Krome, vi povas indiki, ke agoj en la projekto povas esti faritaj paralele — tiam vi vidos ĉiujn ilin en la listo de sekvantaj agoj.

Alia ŝatata trajto de Shuffle estas integriĝo kun kalendaro. Ĉiun agon eblas kopii en Androida kalendaro, kie oni povas agordi atentigon kaj ripetadon de tasko.

Ankaŭ en nova versio (1.7.0), kiu trafis Merkaton antaŭ nelonge, aperis tre necesa ebleco marki agojn kiel «Iamaj», t.e. meti ilin en apartan liston de (ankoraŭ) ne aktivaj taskoj. Fakte, eblas indiki aktivan aŭ neaktivan nur projektojn, do mi simple kreis projekton «Iam/Eble», faris ĝin neaktivan, kaj metis ĉiujn tiujn aferojn en tiu ĉi projekton — kaj jen, tiuj agoj ne plu montriĝas en la listo de sekvantaj agoj, sed nur en aparta listo Tickler.

Tamen, mi devas averti la uzantojn de Shuffle: eĉ ne provu sinkronigi viajn agojn! Sinkronigo ĉiam tro malbone funkcias en la programo, kaj se vi ne perdos ĉion, vi certe trovos, ke ĉiuj viaj aferoj malordiĝis post sinkronigo. Ve, tio estas, probable, la plej grava manko de la programo.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

20:00  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
10 Feb 11

Citiloj kaj alia interpunkcio en Android

Do, post kiam mi agordis la klavaron de mia komputilo, mi ekpensis kial mi ne havas la samajn belajn interpunkciaĵojn en mia poŝtelefono? Smart Keyboard, malgraŭ siaj aliaj kvalitoj, havigas nur rektajn «komputilajn» citilojn kaj mallongan dividostreketon. Feliĉe (kaj danke al la aŭtoro de la klavar-aplikaĵo), mi trovis la vojon por havi miajn karajn interpunkciaĵojn. Smart Keyboard havas agordeblan tabeleton de «mienoj». Sed mi tute ne bezonas tiom da miensignojn — kutime mi uzas nur kelkajn el ili. Do, mi redaktu la tabelon anstataŭigante nenecesajn miensignojn per bezonataj interpunkciaĵoj.

Unue mi kreis en komputilo tekstan dosieron, kien mi tajpis ĉiujn necesajn signojn kaj per Dropbox sendis la dosieron al la poŝtelefono. Tie mi kopiis signojn kaj engluis ilin en la tabelo anstataŭ neuzataj mienoj. Do, nun mi havas ĉiuspecajn citilojn, haltostrekon kaj tripunkton. La lastaj tri tabeleroj enhavas peceton de markado Markdown, kiun mi aktive uzas (ekzemple, preskaŭ en ĉiuj miaj blogafiŝoj).

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

1:12  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
27 Jan 11

Twigee - mia plej ŝatata Twiter kliento por Android

Subite mi trovis ke antaŭ nelonge Twigee — mia ŝatata Twitter-aplikaĵo renovoĝis. Iam mi uzis ĝin sed neatendite ĝi ĉesis funkcii — ĝi ne plu povis konekti al Tvitero. Kaj dum longa tempo ĝi estis «morta», la aŭtoro ŝajne tute forlasis ĝin. Feliĉe, la aŭtoro trovis tempon por korekti eraron en la aplikaĵo, kaj la nova version 1.5.2 aperis en Merkato je la 15-a de januaro.

Do, mi jam priskribis Androidajn aplikaĵojn por Tvitero. Nun mi povas meti aplikaĵon Twigee sur la unua loko, ĉar ĝi estas malpeza, facila en uzo, senpaga, havigas ĉion necesan kaj — finfine — subtenas kelkajn kontojn por uzi.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

14:40  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
30 Dec 10

picplz - ĉio por poŝtelefona fotisto

Ĉi-tiun foton mi faris hodiaŭ per picplz aplikaĵo kaj tuj publikigis en la reto. La aplikaĵo tre plaĉas al mi: ĝi estas rapida, amuza kaj bonkvalita. Vi povas afiŝi viajn fotojn en Tvitero, Flickr, Tumblr, Facebook, Posterous kaj Foursquare samtempe sendante la foton nur unufoje per picplz.

La retejo de picplz estas (ankoraŭ unu) socia reto por poŝtelefonaj fotistoj kaj la aplikaĵo kapablas ne nur foti kaj sendi fotaĵojn sed ankaŭ apliki kelkajn amuzajn filtrilojn al la foto kaj konservi lokon de fotado kune kun la foto mem.

Do, mia galerio de poŝtelefonaj fotoj estas ĉi-tie: http://picplz.com/user/dmych/. Bonvenon!

Kategorio: Fotado, Fotoj, Programaro | Etikedoj: ,

18:15  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
15 Dec 10

Epistle - viaj notoj en Dropbox

En Androida Merkato aperis bona kaj utila aplikaĵo por tiuj, kiu uzas Dropbox‘on. La aplikaĵo Epistle estas simpla notlibreto, kiu konservas la notojn en aparta dosierujo en via Dropbokso. La titolo de la noto fariĝas dosiernomon kies enhavo estas la teksto mem.

Ekde la versio 0.2 la aplikaĵo estas tute uzebla.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , , ,

13:53  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
29 Nov 10

Retaj servoj por konservi notoj

Tiuj, kiuj legas retejon Lifehacker verŝajne scias pri almenaŭ kelkaj el tiuj servoj. Por ĉiuj aliaj jen estas malgranda listo.

Penzu — privataj notoj kun titoloj, nur enretaj. Vi povas dividi vian noton kun iu alia sendante al li/ŝi privatan ligilon. Ĉio alia: rezervaj kopioj, teksta markado, poŝtelefona eniro haveblas nur por pagataj Pro-eniro haveblas nur por pagataj Pro-kontoj (kontraŭ ~18 USD jare).

Helipad — retaj tekstaj notoj, havigas markadon Textile, eblas vidi viajn dokumentojn formatitaj en HTML kaj PDF (la lasta fakte fuŝe montras neanglajn literojn, do ne uzeblas por Esperanto). Eblas uzi etikedojn, vi ankaŭ povas dividi viajn dokumentojn kun aliaj. Ĉiujn dokumentojn eblas elŝuti kiel arkivita dosiero en ambaŭ teksta aŭ HTML versioj. La retejo ankaŭ havas bonan poŝtelefonan version kaj malfermitan API. Dank’al la lasta eblas legi kaj skribi notojn en aplikaĵoj por Mac, iPhone kaj Android (mi uzas Notepad with Sync en Android).

750words estas fakte ne notlibreto sed servo por taglibri. La ĉefa ideo de la servo estas tio ke pro la homo taŭgas elparoli ĉion, pri kio li/ŝi pensas, kio maltrankviligas lin/ŝin. Do, taŭgas skribi po 750 vortojn (3 paĝojn) ĉiutage pri siaj propraj aferoj, pensoj ktp. La ideo determinas ĉion alian: vortkalkulilo por ĉiu tago, ĉiutaga retpoŝta atentilo ktp. La servo belaspektas kaj subtenas Markdown.

one.page.per.day — kreantoj de ĉi-retejo pensis simile, tamen temas ne pi taglibroj sed pri mallongaj rakontetoj kaj noveletoj. Uzanto devas strebi ke lia verko estu ne pli ol unu paĝo. Sed kiam teksto atingas la finon de la paĝo, la servo demandas la uzanon: ĉu aldoni alian paĝon aŭ fini verkadon? Neniu teksta markado — nura simpla teksto.

SimpleText.ws estas nura enreta notlibreto. Se vi uzas Mac’on, vi povas agordi redaktilon por sinkronizi kun la servo.

simplenote estas la plej bona servo laŭ mia gusto (mi jam priskribis ĝin en mia blogo). La notoj ne havas apartan titolon (dosiernomon). La noto ĉi-tie vere similas al paperfolio kie eblas skribi libere ion ajn kaj la skribaĵon ne necesas speciale konservi per klako sur botono. Nur simpla teksto, tamen mi, ekzemple, uzas mian ŝatatan markadon Markdown. La servo ankaŭ havigas kontrolon de versioj, etikedojn (nur en krozilo, API 2.0, kiu subtenas versiojn kaj etikedojn, nun estas prilaborata). Forigitaj notoj iras al «rubujo» (Trash). Por la servo jam ekzistas sufiĉe da aplikaĵoj por diversaj operaciumoj — ĉefe por Mac’oj kaj iPhone sed ankaŭ ekzistas programoj por Android (mi mem preferas senpagan AndroNoter) kaj por tekstredaktilo Emacs. Por pagata konto ĝi ankaŭ permesas sendi notojn per retpoŝto kaj rezervan kopiadon. Krome ekzistas aparta servo por fari rezervajn kopiojn permane.


0:39  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
25 Nov 10

Twitter-aplikaĵoj por Android

Mi ne intencas priskribi ĉiujn tviterajn aplikaĵojn por Android, nur kelkajn tiujn, kiuj mi mem preferas, kiujn mi taksas la plej bonaj.

Seesmic — tre oportuna kaj potenca aplikaĵo kun klasika interfaco. Eblas uzi kelkajn tviterkontojn (kaj ne nur tviterajn) kaj uzi ilin sendepende. Facile agordebla. Tamen, ĝi konsumas tro da procesora tempo en mia HTC Hero dum elŝuto de novaĵoj.

TweetDeck — ĝi estus ideala aplikaĵo por mi se ĝi permesus kontroli bone ambaŭ miajn tviter-kontojn. Oportuna kaj belaspekta interfaco, flekseble agordeblaj «kolumnoj». En la ĉefa kolumno eblas vidi samtempe novaĵojn el tvitera konto, konto en Facebook, Google Buzz kaj Foursquare. Aliajn kolumnojn oni povas libere aldoni.

Touiteur — finfine mi turnis min al tiu ĉi aplikaĵo. Senpaga versio ne permesas uzi pli ol unu konto. La aplikaĵo montras novaĵojn el ĉiuj kontoj en unu listo, do vi konstante «ĉeestas» en ĉiuj viaj kontoj. Tamen eblas vidi nur certan konton. La aplikaĵo estas flekseble agordebla sed ĝia interfaco estas iom troŝarĝita per butonoj, subskriboj ktp (nu, laŭ mia gusto).

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

13:44  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
24 Nov 10

Smart Keyboard - pli bela klavaro por Esperantistoj

Kiam mi ĵus aĉetis mian Androidan poŝtelefonoon HTC Hero ekzistis fakte nur unu-sola klavaro, kiu subtenis Esperanton — AnySoftKeyboard. Hodiaŭ mi malkovris alian — eĉ pli belan, oportunan kaj flekseblan klavaron. Ĝi nomiĝas Smart Keyboard kaj facile troveblas en Androida Merkato. Tamen ĝi ne estas senpaga — ĝi kostas $2.73. Krome la klavaro mem, eblas instali ankaŭ lingvajn pakaĵojn (vortaroj por T9 por diversaj lingvoj). Sed tiuj vortaroj ŝajne ne estas nepraj por uzi tiun aŭ alian lingvon.

Post instalo necesas agordi la klavaron — elekti uzatajn lingvojn ktp. Por tio vi iru al la hejma ekrano (butono «home»), premu butonon «menu» kaj trovu «Language & keyboard». Tie vi marku «Smart Keyboard Pro» markon por ebligi ĝin kaj klaku «Smart Keyboard Pro» menueron por atingi agordojn. Do, unue vi klaku «Language», kaj «Language selection key» — tie vi elektu lingvojn uzatajn de vi mem (ekzemple, mi elektis la anglan, la rusan kaj Esperanto). Fakte, tuj post tio vi jam povas uzi la klavaron. Malfermu ian redaktilon (aŭ, ekzemple, kreu novan SMSon) kaj la klavaro devas aperi. Se aperas regula klavaro, vi longpremu la tekstan areon, elektu «Input method» en la aperinta menuo kaj elektu «Smart Keyboard Pro» menueron al la listo.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

22:14  |   Konstanta ligilo   |   Comments (7)
20 Nov 10

Simpla kaj bela aplikaĵo por listoj

Jen mi trovis bonegan, belaspektan kaj simplan programon por fari listojn en Android — Mobisle Notes. Vidu la videon por ekscii pri ĝiaj funkcioj. :)

Kategorio: Programaro | Etikedoj:

20:19  |   Konstanta ligilo   |   Comments (3)
18 Okt 10

Nova fotilo

image

Ne, bedaŭrinde mi ne aĉetis novan nigran fotilon kun longa objektivo. Temas nur pri programo.

Mi jam rakontis pri androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Kaj antaŭ nelonge mi trovis ankoraŭ unu, kiu ege plaĉis al mi. Ĝi nomiĝas Camera 360. Ekzistas du versioj de la aplikaĵo: paga kaj senpaga. Pli bone, kompreneble, aĉeti la pagan version. Kontraŭ $3.99 vi ricevas multe da amuzaj kaj interesaj efektoj (ekzemple, kiuj imitas kelkajn LOMO kameraojn, Tilt-Shift efekto ktp). La aplikaĵo havas ankaŭ digitalan bildstabiligilon (Image Stabilization) kaj entute estas flekseble agordebla.

Kategorio: Fotado, Fotoj, Programaro | Etikedoj: ,

11:26  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
24 Aŭg 10

Nu, pogodi! - kolektu ovojn

La ludilo, kiun mi lastatempe ludas en mia HTC Hero, imitas unu el la plej fruajn kaj tre popularan en Sovetio elektronikan ludilon. Pri tiu ĉi ludilo revis preskaŭ ĉiuj infanoj en mia lando. :) Nun eblas ludi ĝin en Androida poŝtelefono.

La celo de la ludo estas kolekti ĉiujn ovojn, kiujn metas kvar kokinoj. Vi estras la Lupon per kvar butonoj. Kiam vi perdas trian ovon, la ludo finiĝas. Estas du niveloj de la ludo: malrapida kaj rapida. La Lupo kaj Leporo estas personaĵoj de famega Sovetia animacia serio «Nu, pogodi!» Same nomiĝas la ludilo mem.

Kategorio: Programaro | Etikedoj:

12:40  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
17 Aŭg 10

Tekstaj redaktiloj por Android

Mi jam skribis pri tekstaj redaktiloj en la blogo. Tamen, mi volas rakonti pli multe pri miaj preferataj tekstredaktiloj, kiujn mi uzas ĉiutage.

Do, ekzistas multe da diversaj aplikaĵoj, kiuj havigas tajpadon kaj redaktadon de tekstoj en Androido. Sed lastatempe mi preferas plej simplajn programojn — plej ofte ili okazas plej bonaj kaj oportunaj. Do, kia estu plej bona tekstredaktilo por poŝa aparato kun malgranda ekrano kaj sen aparata klavaro? Ĝi estu simpla, ĝi ne havu superfluajn surekranajn butonojn kaj aliajn aĵojn, kiuj nur malŝparas ekranan spacon. Krome, ili devas legi kaj konservi dosierojn en memorkarton, ĉar mi povas kopii la dosierojn en «grandan» komputilon  kaj reen aŭ redakti la dosierojn per komputilo rekte en memorkarto. Kaj ili devas havi agordeblan interfacon — koloroj de fono kaj litero kaj grandeco de uzata tiparo.

La unua aplikaĵo estas mia preferata redaktilo. Ĝi nomiĝas simple kaj klare: Text Edit. Ĝia interfaco plene agordeblas: eblas ŝanĝi tiparon: Monospace, Serif kaj Sans Serif (mi mem preferas uzi Serifan tiparon), kolorojn de fono kaj literoj (mi uzas preskaŭ nigrajn literojn sur blanka fono), montri aŭ kaŝi titolon de la fenestro kun dosiernomo (mi kaŝigis ĝin por ŝpari spacon sur ekrano). Ankaŭ ĝi «memoras» lastan dosieron kaj ĝian enhavon kaj eĉ se vi forgesis konservi dosieron, viaj ŝanĝoj ne perdiĝos. En la lastaj versioj finfine aperis ebleco serĉi tekston (mi tre miras ke multaj aplikaĵoj por «guglofonoj» ne havigas serĉon — eĉ plej bonaj).

La dua aplikaĵo nomiĝas TxtPad Lite. Ĝi ne permesas agordi sian aspekton kiel Text Edit (eblas nur ŝanĝi grandecon de literoj), sed ĝi havas aliajn utilajn eblecojn: elekti kodon por la teksto (araban, cirilan, japanan ktp inkluzive UTF-8 kaj UTF-16), uzi aŭtokonservon (redaktata dosiero estos aŭtomate konservata dum malfermo de la aplikaĵo), malfari faritajn ŝanĝojn aŭ refari ilin reen. Ankaŭ ĝi havigas serĉon kaj substituon de teksto.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

16:08  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
15 Jul 10

RMaps - navigado per Android

Mia kolego sugestis al mi bonegan map-aplikaĵon — RMaps. La plej grava diferenco de aliaj similaj aplikaĵoj (kiel Google Maps, ekzemple) estas tio, ke ĉi-aplikaĵo krom retaj map-servoj (Google, Yandex ks) povas uzi ankaŭ lokajn mapojn. Neceso ĉiam elŝuti mapojn al la Reto estas grava manko de ĉiuj aliaj programoj. Krom tio, ke la konekto estas ne tro rapida, mi devas ĉiam elspezi ian sumon por ricevi mapon surekrane.

Kun RMaps mi povas tute ne havi konekton por navigi — se mi havas necesan mapon en memorkarto de la komunikilo. Krome, la aplikaĵo havigas registradon de viaj promenadoj kaj vojaĝoj (trakoj, kiuj poste povas esti konservita en dosiero kaj importitaj, ekzemple, en Google Maps). Ĝi kapablas difini vian lokon per GPS (se eblas) aŭ per bazaj stacioj.

La necesaj necesaj mapoj vi povas facile krei mem. Ekzemple, per TrekBuddy Atlas Creator (vd. instrukcion en la paĝo de RMaps).

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

15:00  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Jul 10

Kelkaj utilaĵoj por Android

BarTender Light kaj Bar Control «transformas» Notification Bar al menuo de viaj plej ŝatataj aplikaĵoj. La unua pli plaĉas al mi, ĉar ĝi permesas aldoni al la menuo ne nur aplikaĵojn.

LaunchPad Light estas substituo de panelo de lastaj uzitaj aplikaĵoj (tiu, kiu montriĝas post longa premo sur Home klavo). Tamen, la aplikaĵo ne bindiĝas al Home klavo, ĝin eblas lanĉi per Notification bar aŭ per butono (widget) surtable.

Smart Bar estas tre bona aplikaĵo, kiu havigas multe da utilaj funkcioj, inter kiuj: listo de preferataj aplikaĵoj, rapida salto al alia lanĉita aplikaĵo, rapida ŝanĝo de kelkaj agordoj (ekz-e, WiFi, Bluetooth ks). Apartaj funkcioj povas esti binditaj al Notification Bar aŭ longa premo sur serĉa kaj kameraa butonoj.

TaskSwitcher kaj PreHome havigas funkcion de rapida salto al alia jam lanĉita aplikaĵo, simile al Alt-Tab en, ekzemple, Vindozo. La unua estas pli rapida, oportuna kaj bela (laŭ mia gusto) dum la lasta funkcias en en Android 1.5.

Kategorio: Programaro | Etikedoj:

14:30  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
7 Jul 10

ActionComplete

Mi ĉiam ŝatis plani ĉion — mi ĉiam listigis ĉiujn aferojn plenumendajn kaj desegnis plusojn kaj minusojn ĉe ĉiu linio. Do, ne estas stranga, ke mi multe kaj aktive uzas aplikaĵojn por IAF (GTD) en mia komunikilo.

Mi provis preskaŭ ĉiujn IAF-aplikaĵojn por Android. Dum iom da tempo mi uzis programon Shuffle, sed ĝi ne plene kontentigis min. Finfine mi trovis tion, kion mi serĉis — tio estas ActionComplete.

ActionComplete eblas uzi kiel en Androida komunikilo, tiel per retumilo en surtabla komputilo (http://actioncomplete.appspot.com/). Laŭ ĝia retejo, la aŭtoroj planas krei ankaŭ versiojn por iPhone kaj Blackberry.

De la unua rigardo, la retumila interfaco ŝajnis al mi iom stranga kaj malkutima. Tamen, mi facile alkutimiĝis kaj komprenis ĝin.

Ĉiuj informoj (agoj) povas aparteni al unu el kvar specoj: Action — agoj plenumeblaj (Next action laŭ IAF), Wait enhavas prokrastitajn, delegitajn aŭ atendantajn agojn (ekzemple, «Atendu telefonalvokon de kuriero»), Project — aktiva, plenumata projekto (en IAF projekto estas tio, kio postulas pli ol unu simpla ago por esti plenumita), kaj Pending estas konservejo por viaj ideoj, planoj ktp.

Do, ĉiu afero en ActionComplete:

* komence aperas en Pending kiel planita ago;
* poste ĝi «aktiviĝas» kaj fariĝas projekto aŭ ago;
* laŭbezone ĉiu ago povas fariĝi projekto aŭ prokrastita;
* atendanta ago povas fariĝi aktiva denove;
* finfine ĉiu ago kaj projekto fariĝas plenumitaj.

Ĉiuspecaj informoj krom nomo povas havi etikedojn (fakte, estas kosilite uzi etikedojn kiel «kuntekstoj» en IAF) kaj notojn. Eblas indiki personojn rilatajn al certa afero, ankaŭ eblas fiksi daton, ĝis kiu la afero devas esti finita kaj atentigon. Finfine, ĉiu afero havas «pezon» (t.e. gravecon).

La aplikaĵo do havas kvar langetojn. Ĉiu afero troviĝas en unu el la kvar listoj — do, neniu afero perdiĝas, ĉio klaras kaj simplas. Eblas ordigi kaj filtri ĉiun ĉiun liston sendepende laŭ diversaj kriterioj (ekzemple, eblas montri nur gravajn aferojn por hodiaŭ, ordigitajn laŭ graveco, aŭ montri aferojn por tri tagoj, ordigitajn laŭ dato ktp).

Vi ne devas ĉiam ligi agojn al projektoj. Apartaj agoj facile transformiĝas al atendantaj kaj reen, eblas ankaŭ facile ligi agojn kun projektoj, kaj eĉ transformiĝi agojn al projektoj (malplenaj projektoj mem povas fariĝi simplaj agoj) ktp.

Sinkronigo kun la reta aplikaĵo funkcias tute aŭtomate (vi povas agordi oftecon) kaj ankaŭ eblas komenci ĝin permane.

Specifa trajto de la aplikaĵo estas tio, ke eblas uzi GPS informojn por ligi aferojn al certaj lokoj — la programo povas eĉ filtri listojn, montrante nur tiujn agojn, kiuj estis ligitaj al la loko, kie vi troviĝas nun.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

12:15  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Jul 10

Springpad

Springpad estas relative nova servo por «memori ĉion en la Reto». La ideo mem fariĝis populara antaŭ nelonge — verŝajne vi jam uzas Evernote aŭ eĉ fama Google Docs povus esti uzata por tiu celo.

Do, Springpad modeste sin prezentas kiel «the better way to remember». Vi povas uzi ĝin nur per retumilo, sed por mi eĉ pli gravas, ke ekzistas aplikaĵoj por iPhone/iPad kaj Android (komence de versio 2.0).

La retejo mem iom similas al tiu de Evernote. Nu, malgraŭ ke la ideo estas la sama, la realigoj malsamas. La aĵoj konservitaj en Springpad devas aparteni al unu el la antaŭdefinitaj tipoj (simile al Tumblr). Kaj la listo de la tipoj strangas al mi: krom simpla noto, evento kaj listo, mi trovis «vino», «restoracio», «recepto» k.s. La enskriboj povas esti unuigitaj en listoj, markitaj per etikedoj. Vi povas krei privatajn kaj publikajn enskribojn.

Tekstredaktilo subtenas sufiĉe bonan markadon, kiu enhavas grasan kaj italikan tiparojn, ordigitajn kaj neordigitajn listojn, ligilojn kaj bildojn. Ankaŭ al ĉiu noto, enskribo vi povas aldoni tekstajn rimarkojn, kromajn ligilojn, bildojn, videojn kaj eĉ arbitrajn dosierojn. La retejo havigas popularan nun sistemon de sekvantoj (angle followers).

Por mi pli gravas poŝtelefona aplikaĵo. Sed ĝis la versio 1.0.8 tiu de Springpad apenaŭ uzeblis — ĝi ne subtenis Unikodon (ja ege strangas por mi, ĉar en la nuna epoko pli facilas verki programojn, kiuj jam dekomence subtenas Unikodon, ĉar ĝin subtenas kaj ĉiuj modernaj programlingvoj, kaj aparataro, kaj retaj protokoloj). En la versio 1.0.8 oni aldonis Unikodon en notojn, kaj en 1.0.9 — en rimarkojn. Do, nun mi povas facile uzi ĝin en mia HTC Hero (kiu antaŭ nelonge ricevis novan Androidon 2.1).

Ĝis nun mi uzis du similajn servojn: Evernote por ligiloj, tekstoj, bildoj ktp, kaj Upvise por privataj tekstaj informoj, kiuj ĉiam devas esti ĉemane (sekve, en mia poŝtelefono). La kaŭzo estis simpla: poŝtelefona aplikaĵo de Evernote ne konservas informojn en la komunikilo mem — por atingi necesan informon mi nepre devas havi Interreton. Dum Upvise havas lokan datumbazon en la komunikilo kaj sinkronigas ĝin laŭbezone, tamen ĝi havigas nur tekstajn notojn kun tre primitiva markado (fakte ĝi havas nur grasan tiparon kaj neordigitajn listojn).

Springpad simile al Upvise konservas ĉion ankaŭ en la poŝtelefono kaj simile al Evernote permesas konservi ĉion. Kaj ĝi uzas pli riĉan kaj oportunan markadon (oni asertas ke tio estas Markdown, sed tio ne estas vero — la markadlingvo uzata en poŝtelefona aplikaĵo estas simila al Markdown, sed iom diferecas). La aplikaĵo sinkronigas la datumbazon aŭtomate, sed eblas starti ĝin permane.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

17:27  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj