17 Jun 10

AnySoftKeyboard

Ha! Jen, kion mi trovis en la lasta versio de AnySoftKeyboard — fakte mi ne plu bezonas apartan klavaron por Esperanto, ĉar ĉiuj niaj karaj ĉapelitaj literoj jam troviĝas en la angla. :)

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

16:25  |   Konstanta ligilo   |   Comments (4)
17 Jun 10

Pri Markdown denove

Mi jam rakontis pri tiu ĉi markadlingvo, kiu multe pli plaĉas al mi ol nura HTML, ĉar ĝi estas pli klara por legi kaj pli oportuna por skribi, precipe per malgranda enpoŝa komunikilo. Ĉar por tajpi belaspektan artikolon aŭ blogaĵon sufiĉas nur plej simpla tekstkedaktilo.

Do, finfine mi instalis du kromprogramojn por WP: PHP Markdown kaj PHP SmartyPants Typographer 1.0, kiuj havigas Markdown en la blogo. Ili funkcias ankaŭ kiam mi sendas blogafiŝojn per Androida WP-aplikaĵo.

Kategorio: Programaro, Taglibro | Etikedoj: , , ,

15:31  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
11 Jun 10

Kvar utilaĵoj por Android

Mi jam skribis pri kelkaj utilaj aplikaĵoj por Android. Hodiaŭ mi rakontu ankoraŭ pri kvar utilaĵoj, kiujn mi uzas.

PreHome havigas facile elekti jam lanĉitan aplikaĵon per Home butono. Anstataŭ montri la hejman ekranon, premo al Home butono malfermas fenestreton, similan al tiu, kiu aperas post longa premo sur la sama butono, sed dum en la lasta vi vidas aplikaĵojn, uzitajn antaŭ nelonge, en la unua aperas aplikaĵoj, funkciantaj nun. Alivorte, la aplikaĵo PreHome donas al la butono Home la saman funkcion, kiun plenumas premo sur Alt-Tab en Vindozo.

Krome, vi ankaŭ povas devige fermi aplikaĵojn. Por tio, premu longe sur bildeto de aplikaĵo en la fenestro de PreHome kaj premu «Kill» ekranbutonon en aperinta fenestreto kun demando.

Por atingi la hejman ekranon vi premu Home butonon dufoje (post instalo de la aplikaĵo necesas elekti «hejman aplikaĵon», por tio malfermu la fenestron de la aplikaĵo premante Home butonon, premu Menu butonon kaj elektu «Select Home App.» ekranbutonon).

DigiClock Widget estas fenestraĵo por hejma ekrano. Ĝi montras elegantan ciferecan horloĝon (kun dato). Krom tio, ĝi havigas agordeblan menuon, kiu aperas post premo sur la horloĝo. Por agordi la menuon kaj aspekton de la fenestraĵo necesas lanĉi DigiClock Settings aplikaĵon en ĉefa menuo de komunikilo.

EStrongs File Explorer (ES Explorer) estas bela kaj oportuna disknavigilo, kiu krom memorkarto povas labori kun FTP kaj Bluetooth. Ĝi povas montri bildojn, malfermi tekstojn, krei, kopii, translokigi kaj forviŝi dosierojn kaj dosierumojn.

Toshl estas kalkulilo por elspezoj. Mi longe serĉis simplan (simplegan!) sed utilan aplikaĵon, kiu ebligus vidi kiom multe mi elspezas dum monato. Iam mi eĉ kreis mian propran aplikaĵon por Sharp Zaurus, poste mi uzis Buxfer’on (vd. ĉi-tie pli detale). Aĉetinte Guglofonon, mi serĉis ankaŭ ion similan. Do, Toshl estas ege facila. Necesas nue ne forgesi regule aldoni ĉiujn elspezojn. Por fari tion sufiĉas premi «Add eŝpense», entajpi sumon kaj etikedo(j)n. La aplikaĵo povas montri elspezojn potage aŭ poetikede. Ankaŭ eblas sinkronigi informon kun ĝia retejo, kie oni povas vidi la elspezojn en klaraj diagramoj. La sumon («Total» en ruĝa strio) eblas agordi: vi povas elekti ĉu tie estu montrata sumo por la lasta monato, ĉu ia alia monato aŭ la tuta sumo por ĉiu tempo.

Kategorio: Programaro | Etikedoj:

17:12  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
26 Maj 10

Utilaj aplikaĵoj por Android - fotado

Mia HTC Hero havas 5 MP kameraon. Kaj, ĉar mi estas fotomaniulo, mi kompreneble tuj post aĉeto provis uzi ĝin kiel fotilo-«notlibreto». Unue mi uzis la elskatolan aplikaĵon Kamerao, kiu estas fakte bona, sed ne tre oportuna. Plaĉas al mi aŭtofokuso kaj tio ke la lokon por fokusi eblas montri simple tuŝante la ekranon perfingre. La stirglobo servas kiel butono «Ĉefverko» — premante sur ĝi vi faras foton. La agordmenuo de la aplikaĵo estas vasta: krom kvalito, bilanco de blanko, specialaj efektoj kaj sono de obturatoro eblas agordi ankaŭ reĝimon de eksponometro (punkta, centrepesita, matrica), lumsensivecon en ISO, aŭtofokuson, geoetikedoj, proporcion de kadro (3:2 aŭ 4:3)… Sed apenaŭ eblas rapide ŝanĝi la agordojn. La ĉefa menuo havigas agordojn nur por kvalito (dimensio: de 0.3 ĝis 5 MP), bilanco de blanko, heleco kaj digitala zomo.

Alia elskatola aplikaĵo, Albumoj ankaŭ ne estas tre funkcia. Ĝi permesas nur spekti fotojn kaj sendi ilin al Flickr kaj Facebook.

Adobe Photoshop.com Mobile estas probable la plej potenca aplikaĵo por fotistoj. Vi povas spekti fotojn, alŝuti ilin al viaj albumoj ĉe http://photoshop.com. Se vi ne havas konton tie, eblas krei ĝin rekte en la aplikaĵo. Sed la plej grava estas tio, ke la programo povas redakti la fotojn! Ĝi havigas funkciojn: kadrigo, turnigo, korektado de ekspono, heleco kaj kontrasto, saturado, senkolorigo, kaj kelkajn specialajn efektojn. La aplikaĵo konservas la redaktitan bildon en apartan dosieron (aldonante _editN al ĝia nomo).

FxCamera nun estas mia plej ŝatata aplikaĵo. Ĝi havigas simuladon de diversaj amuzaj efektoj (ekz-e, ToyCam — «ludila kamerao» kaj Polaroid). Ĝi ankaŭ povas foti normale, sen efektoj. Ĉiu reĝimo flekseble agordeblas. La aplikaĵo konservas bildon en 480x320, 720x480 aŭ 960x640 pikseloj (oportunas por tuja afiŝado en Interreto). Por foti necesas premi la stirglobon por aŭtofokusi, kaj la foto estos farita tuj post vi malpremas ĝin — tre oportunas fakte. Sed posta prilaboro de kaptita fotaĵo estas tro longa — ofte preskaŭ dek sekundoj! Tamen, la aplikaĵo estas amuza kaj rekomendinda. La supran foton mi faris hieraŭ per tiu ĉi aplikaĵo.

Kategorio: Fotado, Fotoj, Programaro | Etikedoj: , ,

18:01  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
18 Maj 10

Vortaroj 2 - Komputada Leksikono

Jen, finfine mi sukcesis ripari markadon de Komputada Leksikono en StarDict formato. La nova versio elŝuteblas de ĉi-tie. Ankaŭ mi iom plibonigis serĉadon de anglaj vortoj. Se antaŭe ekzistis nur aparta angla indekso (kiu aperis se vi serĉas tildon aŭ tekston «~ Angle:»), nun mi metis ĉiun anglan vorton el la indekso kiel aparta artikolo, kiu havas liston de ligiloj al esperantaj signifoj de la vorto.

Do, se vi jam elŝutis antaŭan version de Komputada Leksikono, elŝutu kaj reinstalu ĝin denove por ĝui la plibonogitan version.

Aparte mi malkovris, ke WordMate ne komprenas internajn ligilojn en vortaroj dum ColorDict bone montras ilin kaj serĉas kiam vi premas la ligilon.

Kiamaniere mi refaris la vortaron? Do, unue mi ricevis tekstan dosieron:

dictconv -o kl.dic kl.ifo
Sdict havas sian propran markadon, kiun ne komprenas StarDict (ĝi havas similan, sed alian markadon). Mi verkis mallongan skripteton en Pitono, kiu substituas la markadon. Kaj celdosieron de la skripteto mi legis per stardict-edit programeto, kiu troviĝas en stardict-tools pakaĵo. Finfine, mi redaktis rezultan ifo-dosieron, ŝanĝinte parametron:
sametypesequence=x
Kie ikso laŭ la priskribo de la formato signifas «uzi xdxf markadon».

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

13:03  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
15 Maj 10

Bar Control - menueto en informa strio

Mankis al mi en Androido ebleco malfermi ĉefan menuon en iu ajn aplikaĵo por lanĉi la alian — ekzempe, se mi bezonas vortaron legante iun tekston en retumilo, aŭ verkante blogafiŝon en redaktilo, mi devas unue premi Home butonon por atingi hejmekranon — nur de tie mi povas lanĉi alian aplikaĵon. Tio estas maloportuna kaj malrapida. Estus pli bone, se mi povus lanĉi almenaŭ la plej necesajn aplikaĵojn ne lasante jam uzatan programon.

Kaj jen mi trovis programeton Bar Control — ĝi havigas al la uzanto eblon lanĉi preferatajn aplikaĵojn per eltirebla informstrio (notification bar) — nu, tiu strio supre de ekrano, kie troviĝas horloĝo kaj aperas informoj pri alvenintaj mesaĝoj ktp.

Por agordi aplikaĵojn en la informstrio, lanĉu Bar Control‘on — ĝi montros al vi liston de ĉiuj aplikaĵoj instalitaj en via komunikilo. Vi elektu aplikaĵon, kiun vi volas havi en la informstrio, poste elektu bildon, kiu aperu por la elektita aplikaĵo (pro limigoj de Androido tie ne eblas uzi proprajn piktogramojn de aplikaĵoj). Ankaŭ vi povas premi menubutonon kaj kaŝi la bildetojn por ŝpari spacon en la informstrio.

Do, jen tiel mi nun povas rapide malvermi vortaron ne lasante redaktilon — kiam necesas, mi simple tiras informstrion perfingre kaj lanĉas vortaron.

Kategorio: Programaro | Etikedoj:

11:41  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
14 Maj 10

Vortaroj

Aldone al la lasta blogafiŝo, jen estas kelkaj aliaj vortaroj (ĉefe interesaj por rusaj esperantistoj) en StarDict formato: http://oramezo.org/eo/man/stardict

Kaj en tiu ĉi paĝo mi kolektos pli da vortaroj, se kaj kiam ili aperos.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

19:10  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
14 Maj 10

Utilaj aplikaĵoj por Android - vortaroj

Wapedia — aplikaĵo, per kiu oni povas facile kaj rapide serĉi informojn en Vikipedio.

WordMate — simpla vortaro, kiu subtenas formaton StarDict. Eblas havi kelkajn vortarojn kaj elekti necesan dum serĉo.

ColorDict — alia vortaro komprenanta formaton StarDict, verŝajne eĉ pli oportuna — ĝi serĉas en ĉiuj vortaroj samtempe kaj montras trovitajn artikolojn en unu listo, indikante artikoloj el diversaj vortaroj per diversaj koloroj.

StarDict formato estas sufiĉe populara, kaj vi povas facile trovi necesajn vortarojn. Ekzemple, ReVo en tiu formato estas elŝutebla de ĉi-tie (rekta ligilo).

Por instali la vortaron elŝutu zip-dosieron en via komputilo, malpaku ĝin. Poste vi devas malpaki ĉiujn necesajn .dict.dz dosierojn. Fakte, ili estas gzip-pakaĵojn, do, mi simple renomis ilin al .dict.gz kaj malpakis ĉiun per Linuksa komando guzip. Kiel mi scias, por Vindozo ankaŭ ekzistas version de tiu programo, kaj la formaton de ĝiaj pakaĵoj komprenas kelkaj aliaj pakiloj.

Fine metu necesajn lingvo-partojn de la vortaro en memorkarton de via Androida komunikilo. Por uzi la vortaron kun WordMate metu ĝin en wordmate dosierujon en la karto, por uzi kun ColorDict — en dictdata. Dum WordMate «komprenas» subdosierujojn, kaj vi povas simple meti subdosierujojn-lingvopartojn senŝanĝe, ColorDict postulas ke ĉiuj dosieroj, rilataj al ĉiuj vortaroj, troviĝas en unu sola dosierujo sen subaj niveloj. Ĉar nomoj de la dosieroj estas identaj en diversaj subdosierujoj-lingvopartoj de ReVo (revo.), vi devas renomi ĉiun dosieron (ekz-e, ĉiujn dosierojn en eo-stardict-revo-2.4.2 mi renomis al eo-revo.) kaj nur poste meti ilin en la dosierujon dictdata en la memorkarto.

Fine, vi devas lanĉi aplikaĵon por ke ĝi reindeksu la vortarojn kaj trovu la novajn. Tio okazas aŭtomate dum starto de aplikaĵo.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

9:10  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
12 Maj 10

Sociaj retoj kaj Androido

Twitter-klientoj

  • Peep — simpla kliento atingebla jam elskatole. Uzas nomon/pasvorton indikitajn en sekcio «Sociaj retoj» de telefonaj agordoj. Ĝi ne tre oportunas, precipe se vi havas multe da sekvatoj en Tvitero, ĉar ĝi sciigas vin ne nur pri respondoj kaj mesaĝoj, sed ankaŭ pri ĉiu renovigo de via listo de tvitoj.
  • Seesmic estas unu el la plej bonaj kaj oportuaj aplikaĵoj. Ĝi havigas kelkajn kontojn samtempe (kaj e nur en Tvitero). Tamen, sciigas ĝin pri renovigoj nur en la defaulta konto.
  • Twidroid estas unu el la plej malnovaj tviter-aplikaĵoj por Android. Ĝi havigas kelkajn kontojn en pagepla versio. Solida, oportuna.
  • Touiteur — potenca aplikaĵo, sed senpaga versio estas limigita — ĝi permesas uzi nur unu konton.
  • Swift — ankaŭ bona aplikaĵo. Per ĝi vi povas kopii la tutan mesaĝon aŭ ligilon al mesaĝo, konservi tvitojn ktp.
  • Twigee — malpeza kaj sufiĉe rapida aplikaĵo.

Facebook-klientoj

  • Facebook for Android — oficiala aplikaĵo, kiu funkcias per retumilo. Per ĝi eblas fari ion ajn krom sendi/legi privatajn mesaĝojn ĉe Facebook.
  • Facebook Touch — simila al la antaŭa, sed havigas privatajn mesaĝojn.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , ,

14:50  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
12 Maj 10

Go-ludo sur Android

image

En Android Market mi trovis kelkajn bonajn senpagajn aplikaĵojn por ludi mian ŝatatan ludon — goon.

La unua estas GOdroid — bonega programo, kiu ebligas ludi goon kontraŭ komunikilo. Laŭ aserto de la aŭtoroj en ĝi estis uzata GNU Go, kaj ĝi ludas je la nivelo de 8-12 kjuo — pli ol sufiĉe por amatoro kiel mi. La programo bele aspektas, vi povas elekti dimension de tabulo, nivelon kaj ĉiujn aliajn necesajn agordojn de ludo. Dum la ludo vi povas malfari lastan movon, la programo montras ĉiujn.necesajn informojn dum kaj post la ludo. Ĝi memoras staton de la lasta ludo, do vi povas ĉiam fermi ĝin sen timo perdi nefinitan ludon.

Alia simila aplikaĵo estas gobandroid. Ĝi havigas gobanon — tabulon por ludi goon. Tamen, vi povas instali ankaŭ «artefaritan intelekton» kiel aparta aplikaĵo akirebla en la Marketo, kiu estas bazita ankaŭ sur la sama GNU Go, kaj ludi kontraŭ komputilo. Vi ankaŭ povas elekti tabulon ktp. La aplikaĵo havigas konservadon ludojn en SGF-formato, ankaŭ vi povas revizii ludojn kaj instali apartajn etosojn por ĝi.

La lasta aplikaĵo anDGS estas kliento por populara retejo Dragon Go Server — per la aplikaĵo vi povas fari movojn en viaj ludoj ĉe tiu retejo laŭvice. Ankaŭ eblas konservi ludojn en SGF-dosieroj.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , , ,

10:00  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Maj 10

Utilaj aplikaĵoj por Android - teksto

Mi ege ŝatas mian «guglofonon» — poŝtelefonon kun Android opersciumo. Mi konstante serĉas kaj provas novajn aplikaĵojn por ĝi. Kaj mi volas verki serion da blogaĵoj, en kiuj mi priskribu la plej utilajn kaj bonkvalitajn programojn, kiujn mi mem uzas.

Do, la aparato fakte ne estas ja nura telefono — ĝi estas potenca moderna poŝkomputilo, komunikilo. Kaj la plej grava funkcio (post telefoni) estas laboro kun tekstoj — «poŝtelefona oficejo». Fakte, okazis, ke bonkvalita kaj oportuna programaro por «poŝtelefona oficejo» nun preskaŭ ne ekzistas, almenaŭ en senpaga parto de Android Market.

Unue, mi trovis, kompreneble, Esperantan klavaron — dank’al Noktema mi instalis klavaron AnySoftKeyboard (ĉi-tie Noktema detale priskribis kiel instali ĝin). Ĝi estas la sola klavaro por Androido, kiu subtenas niajn karajn ĉapelitajn literojn.

En Android Market mi trovis multe da diversaj notlibretoj kaj tekstredaktiloj. Plej multaj estas tro simplaj kaj senutilaj. Tamen, mi ne kontentiĝis pri nura redaktilo. La komunikilo sinkronizas kontaktojn kaj kalendaro kun via Gugla konto, kaj mi volis, ke miaj tekstoj, notoj atingeblas ne nur en la komunikilo, sed ankaŭ en ia retejo, kie mi povus redakti ilin per «granda» komputilo — ja pli grandaj ekrano kaj klavaro pli oportunas. Tial mi serĉis ankaŭ aplikaĵojn, kiuj havigas iuspecan «nuban komputadon» — ĉu por Google Docs, ĉu por aliaj similaj retejoj.

La plej oportuna simpla tekstredaktilo havas nekredeble kompreneblan nomon Text Edit. Per ĝi eblas redakti tekstajn dosierojn en memorkarto de la komunikilo. Ĝi permesas agordi kolorojn kaj tiparon (unu el kutimaj Monospace, Serif, Sans Serif).

Por labori kun Google Docs mi trovis kelkajn aplikaĵojn, sed neniu el ili havigas tekstprocezilon similan al MS Word aŭ tiu de Google Docs mem. Ĉiuj havigas nur simplan tekstredaktilon — eĉ pli malbone: se vi malfermas vian dokumenton, ĝi tute perdas ĉiujn «belaĵojn» (tiparojn, tabelojn, listojn, bildojn ktp) kaj fariĝas simpla teksta dosiero! Tamen, ofte nura simpla teksta formato sufiĉas por konservi pensojn kaj malnetojn. Do, finfine mi elektis aplikaĵon GDocs Notepad, kiu uzas apartan dosierujon en GDocs por siaj dokumentoj — mi opinias, ke estas pli oportune konservi «poŝtelefonajn» dokumentojn aparte.

Alia simila aplikaĵo — GDocs. Vi povas ŝarĝi kaj malfermi ĉiun ajn dokumenton en via konto, sed elektronikaj tabeloj estas montrataj en poŝtelefona retumilo, dum por tekstaj dokumentoj simpla tekstredaktilo estas uzata.

Ankaŭ mi aĉetis plenan version de tekstprocezilo Documents To Go — tre bona oficeja aplikaĵo. Sed ĝi povas redakti nur lokajn dokumentojn, kiuj troviĝas en memorkarto de la komunikilo. Mi esperas, ke iam oni aldonos en ĝi sinkronigon kun Guglaj dokumentoj.

Alia aplikaĵo, kiun mi provis, estis Evernote — kliento por tre populara nun samnoma retejo, kiu havigas konservadon de ajnaj informoj (tekstoj, bildoj, audvidaĵoj) en «notlibroj» kun etikedoj ktp. Ĝi estus vere utila, se havus lokan kopion de la konservitaj informoj en la komunikilo.

Krom Google Docs kaj Evernote ekzistas aliaj similaj retejoj kaj servicoj. Iam mi nelonge uzis retejon Upvise, sed Symbiana kliento estis malrapida kaj havas kelkajn gravajn cimojn. La Anroida aplikaĵo — male — okazis bonegan. Nun mi uzas ĝin por personaj informojn kaj privata taglibro. Ĝi okazis oportuna por konservi tekstajn notojn (kiuj eblas meti en diversaj notlibroj), en notoj eblas uzi grasan tekston kaj nenumeritajn listojn. La aplikaĵo konservas ĉion en la komunikilo mem kaj laŭbezone sinkronigas enhavon kun la retejo.

Kelkaj tagoj antaŭ mi malkovris ankoraŭ unu utilan «nuban» retejon — Helipad (Helicoid). Ĝi havigas simplan notlibron en la Reto. Vi povas uzi ĝin per retumilo en via surtabla komputilo, kaj ankaŭ ĝi havas specialan version, kiu estas uzebla per retumilo de poŝtelefonoj. Vi povas uzi Textile markadon, similan al mia preferata Markdown en viaj notoj kaj marki notojn per etikedoj. Vi ankaŭ povas elŝuti notojn en belaspekta HTML aŭ PDF formatoj. En Android Market mi trovis senpagan aplikaĵon-notlibreton, kiu povas sinkronigi notojn kun tiu ĉi retejo — Notepad with Sync.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

14:22  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Maj 10

Ĉu mi sukcesis?

image

En la lasta versio (1.1.5) de Androida aplikaĵo WordPress troviĝas cimo — vi ne povas ĝute kaj laŭpaĉe agordi aperon de bildo: ĝi ĉiam ŝanĝiĝas al «Bildo aperas post teksto». Tio okazas pro tio, ke en la fonta kodo en kondiĉo oni malĝuste komparas tekstlinion en nacia lingvo kun anglalingva teksto.

Unue mi atendis novan version, en kiu oni korektis la cimon, sed hodiaŭ subite en mia kapo venis simpla penso: se temas nur pri problemo en lokalizita versio, kial mi ne provu ŝanĝi poŝtelefonan interfacon portempe al la angla por agordi la aplikaĵon?

Kaj jen, ŝajnas, ke mi sukcese agordis aperon de bildoj en blogaĵoj kaj ŝanĝis la telefonon reen al la rusa. Nun mi ne forgesu, ke ĝis apero de nova versio mi ne tuŝu la agordojn de ĉi-tiu bonega aplikaĵo.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

10:27  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
23 Apr 10

WordPress por Android

Aplikaĵo WordPress por Android estas, verŝajne, la plej bona blog-kliento, kiun mi iam ajn uzis. Ĝi havigas ne nur afiŝi blogaĵojn, sed donas preskaŭ plenan kontrolon super via blogo. Vi povas legi kaj redakti viajn antaŭajn blogaĵojn kaj paĝojn, legi komentojn, aprobi aŭ malaprobi kaj komenti mem, per ĝi ankaŭ eblas afiŝi ne nur tekstojn sed ankaŭ meti fotaĵojn en viajn blogaĵojn.

Do, mi tre ŝatas la aplikaĵon kaj ĝi estis la lasta kialo por translokigi mian blogon reen al WordPress.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

17:59  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
2 Apr 10

Post aĉeto de HTC Hero kun Androido surborde mi, kompreneble, tuj provis ĝian kameraon. La kamerao, malgraŭ 5M kun aŭtofokuso, ne tre bonas. Mi esperis pli altan kvaliton.

Tamen, mi plu provas uzi ĝin por strata fotografio. Kaj finfine mi trovis taŭgan aplikaĵon, per kiu mi povas fari fotojn en la stilo ToyCam. Mi ne tre ŝatas similajn fotojn (ĉar ofte ili havas nenion krom ia speciala efekto), sed fojfoje ili trafas. Nu, fakte la aplikaĵo ebligas ankaŭ normalan fotadon — sen ia efekto, kaj ĝi verŝajne estus pli oportuna por mi ol la propra aplikaĵo de Hero.

Kategorio: Fotoj | Etikedoj:

15:41  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj