18 Apr 11

Hieraŭ ni vizitis muzeon «Eksperimentanium» — «muzeo de amuzaj sciencoj», kie vizitantoj povas (kaj devas!) tuŝi, provi, lanĉi, tiri, premi, konstrui kaj observi, rigardi, vidi… Ni pasis pli ol du horojn tie, kaj deziras reveni por pli detale kompreni apartajn eksponaĵojn. :) La muzeo troviĝas ne tre malproksime de nia loĝejo — ĉe Savjolovskaja metrostacio, apud la lernejo, kiun vizitas Marina.
Daŭrigo »
31 Mar 11

Hodiaŭ okazis naskiĝtago de Anja, mia plej juna filino — ŝi fariĝis sepjaraĝa. :)
La foton faris ŝia fratino Marina.
10 Feb 11

Hodiaŭ estis bona tago. Ni pasis ĝin en nia «savejo» — nia kabaneto apud arbaro. Mi longe ludis kun la filinoj ekstere, ni elfosis kavernon en neĝamaso. Tagmanĝo hodiaŭ konsistis el sublimitaj supo kaj kokviando. Neniam antaŭ la knabinoj havis similan tagmanĝon. Do, ĉiuj restis kontentaj. :) Nun la knabinoj ludas kaj mi laboras — feliĉe, la retkonekto hodiaŭ pli bonas ol hieraŭ. Do plej verŝajne ni restos ĉi-tie ĝis morgaŭ. Ĉi-tie estas tiom trankvile, silente kaj komforte…
Daŭrigo »
20 Jan 11

Hieraŭ vespere la klabinoj subite petis min instrui Esperanton al ili. Por ke ĝi estu ilia «sekreta lingvo» en lernejo — ja neniu komprenos ilin. ;) Nu, do… Mi kompreneble jesis. Mi ne certas ĉu la deziro havi «sekretan lingvon» estas bona motivo. Ĉuiokaze, ili ricevus pli-malpli bonan komprenon pri la lingvo kaj… Kiu scias? Eble poste ili ĝin uzos en sia vivo…
Do, ĉu ekzistas bonaj instrulibroj por infanoj, ĉu ili estas elŝuteblaj kaj printeblaj? Verŝajne, mi mem devas krei ian… abocon por la knabinoj?…
1 Dec 10

La avino instruas ambaŭ filinojn triki. Ili volonte lernas. Do, mi antaŭĝuas novajn varmajn duonŝtrumpojn. ;)
6 Sep 10

La foto estis farita en septembro, 2009
Hodiaŭ la knabinoj venis infanĝardenon kaj lernejon. La nova lernojaro komenciĝis por ni. Ambaŭ venis kun ĝojo kaj plezuro.
5 Aŭg 10

Hieraŭ ni rajdis ĉevalojn dum tri horoj. Tio estis la unuan fojon kiam ni sidis en seloj. Neniu rajdis antaŭ. Estis tre agrable rajdi, tamen malfacile estis sidi en la selo sen lerteco.
Anja sidis kune kun la trejnisto kaj Marina sidis en aparta ĉevalo, kuin kondukis la trejnsto per bridrimeno dum ni kun Ĵenja mem striris niajn ĉevalojn. Ĉevalo estas saĝa besto kaj mem scias la vojon, do por ni restis nur iom plirapidigi ĝin.
2 Aŭg 10

La knabinoj estas feliĉaj, ja eblas preskaŭ la tutan tagon ludi ekstere kun aliaj geinfanoj, kiuj ripozas ĉi-tie kun siaj gepatroj. La domo, kie ni loĝas, staras ĉe roko, kaj havas korton, kiu konsistas el tri ombraj terasoj. Kaj la geinfanoj povas libere ludi en iu ajn teraso, kaj eĉ surstrate, ĉar la loko estas trankvila kaj troviĝas en senlirejo, do aŭtoj tute ne aperas ĉi-tie.
Ja la saman liberon Anja kaj Marina havas nur en la vilaĝo. En la urbego ni neniam lasas ilin solaj ekstere. Kaj tie ili ne havas geamikojn, kiuj loĝus apud nia hejmo.
25 Jul 10

Hodiaŭ denove pluvegis. Ĉi-tie pluvas preskaŭ ĉiutage. Pro tio aero malsekas. Tamen, varmas kaj sunas pli ofte, kaj eĉ pluvoj estas varmaj kaj agrablaj. Kaj la maro estas same varma.
21 Jul 10

Hieraŭ ni prenis katamaranon kaj navigadis preskaŭ du horoj en «la alta maro». Mi estis kapitano, Marina — stiristo, Anja — mekanikisto kaj Ĵenja estis pasaĝero. :)
16 Jul 10

Mia reta amiko Michael Vokabre desegnis min kaj miaj karaj knabinoj.
Daŭrigo »
21 Jun 10

Sabatan vesperon kaj la tutan dimanĉon mi pasis en la vilaĝo kun mia familio. Ni ludis badmintonon, bicikladis tra arbaro, manĝis fragojn en la ĝardeno…
Daŭrigo »
14 Jun 10

Sabate kaj dimanĉe ni naĝis en la lageto, bicikladis, manĝis fragojn — ĝardenajn kaj sovaĝajn…
Hieraŭ ni eĉ vizitis cirkon — veran malgrandan cirkon sub tendo, kiu alvenis en nian urbeton por du tagoj, kaj forflugis tuj post spektakloj. Vera ruĝa-flava striita tendo super eta areno surgrase malantaŭ limdomoj de la urbeto!
La spektaklo estis amuza, precipe por infanoj — simio, papago, du serpentoj kaj krokodileto kaj eĉ leopardo! Kune kun kelkaj akrobatoj kaj gaja klaŭno.
16 Maj 10

Hodiaŭ finfine ekpluvis. La knabinoj tuj petis iri eksteren — ili ŝatas promeni dum pluvo.
Okazis eĉ fulmotondro kun pluvego. Kaj la knabinoj feliĉaj kuradis tien kaj reen sub ombreloj.
16 Maj 10

Hieraŭ mi kun la knabinoj pasis la tutan tagon en Botanika ĝardeno. Nia promenado daŭris ĉirkaŭ ok horoj. La vetero bonegas malgraŭ prognozoj.
Daŭrigo »