7 Jun 11
Saluton, karaj gelegantoj de la blogo!
Mi volas informi vin, ke la blogo «Bagateloj» relokiĝas al nova domajno. Ekde nun (kaj mi esperas, por ĉiam) ĝi estos atingebla laŭ la adreso bagateloj.org.
La malnova blogo ĉe bagateloj.oramezo.org kaj la tuta retejo oramezo.org dum kelka tempo restos «vivaj» — novaj blogaĵoj aperu samtempe en ambaŭ blogoj almenaŭ ĝis mi finos ĉiujn necesajn agordojn por la nova versio de «Bagateloj».
Kaj jes, mi revenas al Tumblr, ĉar ĝi tre plaĉas al mi malgraŭ ke ĝi havis problemojn en pasinteco. Ĝi estas la plej oportuna blogejo por mi.
Du vortojn pri komentoj. Fakte, miaj blogaĵoj kutime ricevas komentojn ege rare. Krome, mi mem ne tre ŝatas komentojn ĉi-tie. En la nova blogo jam eblas komenti per Twitter, kaj baldaŭ mi verŝajne aldonos eblecon komenti per Fejsbuko — nuntempe tio pli ol sufiĉas.
Dankon pro via atento kaj bonvenon al la nova blogo!
24 Maj 11

Strange. Ĉiu mia blogo ĉiam fariĝas fotoblogo. Pli kaj pli da fotoj, kiujn mi strebas montri al la mondo, malpli kaj malpli da tekstoj… Kaj jen, subite mi trovis ke ankoraŭ unu blogo enhavas nur fotojn sen iaj tekstaj priskriboj…
21 Aŭg 10
Mi ĵus aldonis Tweet butonon al mia blogo, kiel estas priskribite ĉi-tie.
Klaku sur ĝi por komuniki al via tvitero ĉion plaĉas al vi en la blogo! :)
17 Jun 10

Mi jam rakontis pri tiu ĉi markadlingvo, kiu multe pli plaĉas al mi ol nura HTML, ĉar ĝi estas pli klara por legi kaj pli oportuna por skribi, precipe per malgranda enpoŝa komunikilo. Ĉar por tajpi belaspektan artikolon aŭ blogaĵon sufiĉas nur plej simpla tekstkedaktilo.
Do, finfine mi instalis du kromprogramojn por WP: PHP Markdown kaj PHP SmartyPants Typographer 1.0, kiuj havigas Markdown en la blogo. Ili funkcias ankaŭ kiam mi sendas blogafiŝojn per Androida WP-aplikaĵo.
12 Maj 10
Mi ĵus instalis kromprogramon, kiu sendas tviton por ĉiu afiŝita blogaĵo.
11 Maj 10
Do, finfine mi agordis la blogon tiel, kiel mi deziris. Mi serĉis ion similan al la etoso uzata en la malnova blogo ĉe Tumblr, sed ne sukcesis. Tiel mi kreis mian propran etoson. Ĝi ankoraŭ ne pretas, tamen. Sed ĝi jam uzeblas.
Ankaŭ mi instalis kromprogramon, kiu montras la blogon en iPhone‘a stilo kiam vi vizitas la blogon per poŝtelefono aŭ komunikilo.
5 Maj 10

En la lasta versio (1.1.5) de Androida aplikaĵo WordPress troviĝas cimo — vi ne povas ĝute kaj laŭpaĉe agordi aperon de bildo: ĝi ĉiam ŝanĝiĝas al «Bildo aperas post teksto». Tio okazas pro tio, ke en la fonta kodo en kondiĉo oni malĝuste komparas tekstlinion en nacia lingvo kun anglalingva teksto.
Unue mi atendis novan version, en kiu oni korektis la cimon, sed hodiaŭ subite en mia kapo venis simpla penso: se temas nur pri problemo en lokalizita versio, kial mi ne provu ŝanĝi poŝtelefonan interfacon portempe al la angla por agordi la aplikaĵon?
Kaj jen, ŝajnas, ke mi sukcese agordis aperon de bildoj en blogaĵoj kaj ŝanĝis la telefonon reen al la rusa. Nun mi ne forgesu, ke ĝis apero de nova versio mi ne tuŝu la agordojn de ĉi-tiu bonega aplikaĵo.