Vignette — la plej bona fotilo
Mi jam kelkfoje skribis pri Androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Ĝis nun mi pli-malpli konstante uzis du programojn: FxCamera kaj Camera360. Sed ŝajnas al mi, ke io nova baldaŭ plene anstataŭos ambaŭ aplikaĵojn. Temas pri Vignette — ege oportuna kaj potenca fotilo por Android. Kaj ĝi estas malgranda! Vignette okupas nur 504K en mia telefono dum FxCamera postulas 2M — kvaroble pli multe!
Krome, Vignette povas esti uzata por redakti fotojn, jam fotitaj per ĝi aŭ per ia alia programo. Eblas apliki la samajn efektojn kaj kadrojn kaj konservi redaktitajn fotojn. Ankaŭ eblas konservi versiojn de foto kun diversaj efektoj aplikitaj al ĝi. Do, mi ne priskribu ĉion detale. Vi simple instalu demonstran version por provi mem (demonstra versio permesas konservi fotojn nur en la plej malgranda dimensio — ŝajnas, ke tio estas la unu sola diverseco de la plena pagata aplikaĵo).
La fotilo
Jen estas kelkaj fotoj faritaj per mia nova fotilo Zenit ET, kiun mi akiris antaŭ nelonge. Nu, kion diri… La fotilo funkcias bone, kvankam la filmo okazis aĉa — mi ne plu aĉetu ion similan. La supra foto (vido el mia fenestro) estis farita per Jupiter 135/3.5 kaj la subaj — per Helios 44-M kun makrotuboj.
Botanika ĝardeno «Apoteka horto»
Hieraŭ ni kun infanoj vizitis botanikan ĝardenon de Moskva Ŝtata Universitato, alinome «Apotekan horton». Ĝi estas unu el la plej malnovaj parkoj en Moskvo — la ĝardeno estis establita en la 1706 jaro. Unue ĝi estis speciala horto (ĝardeno), kie oni plantis kuracplantojn (pro tio ĝi nomiĝas «apoteka»). Post rekonstruo en la 1950-oj la horto malfermis sian porton por vasta publiko. Ĝi fariĝis tre populara ĝardeno, kie moskvanoj ripozis. Aperis «angla parko», benkoj, multego da floroj… En la 1930-oj ĝi estis rekonstruita ankoraŭfoje.
Ĝis nun la ĝardeno funkcias kiel scienca botanika ĝardeno de la Universitato (kun abunda kolekto de raraj plantoj) kaj kiel publika ripoza parko, malfermita por ĉiuj.
Tulipa sezono
Tulipa sezono komenciĝis ĉe ni. Mi fotu la florojn multe. Tamen, post nelonga pripenso, mi decidis ne tro multe afiŝi tulipojn nun. ;) Mi fotu la belecon kaj konservu ĝin ĝis grizaj senkoloraj vintraj tagoj. Hodiaŭ ĉiu mem povas ĝui la florojn. Sed vintre nur fotisto povos helpi rememori la varman kaj belan printempon. ;)
Somera foto
En miaj fotoarkivoj mi trovis kelkajn belajn fotojn, kiujn mi antaŭ neniam afiŝis. :)
Floro
Ekstere plu grizas kaj floroj ankoraŭ ne floras. Sed tiu ĉi floras sur mia fenestrobreto. :)
***

Tro varmas. Eĉ matene jam estis pli ol 25 celsigradoj. Oni prognozas 35-36 celsigradojn sekvontsemajne! Malfacile estas vivi en la urbego kiam la temperaturo tiom altas. Nu, aliflanke, multe pli malbone estus, se malvarmus kaj pluvus. Do, ni provu ĝui varmecon kaj sunecon, tamen tio jam estas ne tre facile… :)
Dimanĉo
Hieraŭ la vetero pliboniĝis. Sabate ni forsendis la filinojn vilaĝen al la geavoj. Kaj hieraŭ estis vera ripoztago por mi. Vespere ni kun Ĵenja iom promenis tra apuda parketo. Estis varmete, brilis la suno…
Rezultoj de hodiaŭa promenado
Ĉar mia amata Tokina 50-135/2.8 ne plu funkcias, mi uzas alian objektivon, Nikon 85/1.8.




















