18 Apr 11

Eksperimentanium

Hieraŭ ni vizitis muzeon «Eksperimentanium» — «muzeo de amuzaj sciencoj», kie vizitantoj povas (kaj devas!) tuŝi, provi, lanĉi, tiri, premi, konstrui kaj observi, rigardi, vidi… Ni pasis pli ol du horojn tie, kaj deziras reveni por pli detale kompreni apartajn eksponaĵojn. :) La muzeo troviĝas ne tre malproksime de nia loĝejo — ĉe Savjolovskaja metrostacio, apud la lernejo, kiun vizitas Marina.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , , , ,

12:51  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
23 Dec 10

Pri Ĵenja kaj GIMPaj kromprogramoj :)

Mi (re)trovis kelkajn belajn kromprogramojn por GIMP. La unua estas BW Film Simulation. Ĝi imitas nigra-blankan filmon (pli ol 15 diversaj specoj de filmoj), kaj mi ĝin jam uzis iam.

La dua kromprogramo estas FIL (Film Imitation Lab). Ĝi havigas riĉajn eblecojn por imiti diversajn filmajn efektojn (monokromo, duotono, fotokromo, Lomo efekto, grajneco ktp). La supra foto estis prilaborita per tiu ĉi kromprogramo.

Por ĝi funkcii oni bezonas instali ankoraŭ du ege interesajn kromprogramojn: G’MIC kaj Fix-CA.

Kategorio: Fotado, Fotoj, Programaro | Etikedoj: ,

23:36  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
3 Dec 10

Marina fotis la patrinon

Ĝis ni kun Marina decidos kie ŝiaj fotoj aperu, mi publikigas kelkajn ĉi-tie. Jen Marina fotis la patrinon. Verŝajne ŝi mem inventis tiun «kadron» el sia propra mano. :)

Kategorio: Fotoj, Tekstoj | Etikedoj: ,

15:09  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
29 Nov 10

La fingroj amataj

image

Kategorio: Fotoj | Etikedoj:

11:55  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
25 Jul 10

Vetero

image

Hodiaŭ denove pluvegis. Ĉi-tie pluvas preskaŭ ĉiutage. Pro tio aero malsekas. Tamen, varmas kaj sunas pli ofte, kaj eĉ pluvoj estas varmaj kaj agrablaj. Kaj la maro estas same varma.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , , , ,

16:23  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
21 Jul 10

Katamarano

image

Hieraŭ ni prenis katamaranon kaj navigadis preskaŭ du horoj en «la alta maro». Mi estis kapitano, Marina — stiristo, Anja — mekanikisto kaj Ĵenja estis pasaĝero. :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , , , ,

13:15  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
16 Jul 10

Mi kaj miaj karaj knabinoj

Mia reta amiko Michael Vokabre desegnis min kaj miaj karaj knabinoj.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Taglibro | Etikedoj: , , , , ,

22:00  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
12 Jul 10

Miaj karaj knabinoj

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: , , ,

19:49  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
12 Jul 10

Dimanĉo en vilaĝo

Hieraŭ matene mi forveturis vilaĝen — al miaj karaj knabinoj. Vespere ni biciklis kune tra arbaro kaj proksima vilaĝo Rudnja. Varmegas ĉe ni, sed la biciklado estis agrabla kaj gaja.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , ,

14:57  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Jul 10

Semajnfino

La pasintan semajnfinon ni kun Ĵenja pasis purigante nian loĝejon. Multe da laboro estis farita. Ni preferas fari ĉion mem — eĉ lavi fenestrojn. Kaj ni ŝatas fari ĉion kune.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

16:30  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
21 Jun 10

Vilaĝa dimanĉo

Sabatan vesperon kaj la tutan dimanĉon mi pasis en la vilaĝo kun mia familio. Ni ludis badmintonon, bicikladis tra arbaro, manĝis fragojn en la ĝardeno…

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , , ,

15:29  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
10 Jun 10

Dek jaroj kune

image

Antaŭ dek jaroj ni geedziĝis kun Ĵenja. :) Dek jaroj ni estas kune.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

21:08  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
22 Maj 10

Ĉe amikoj

image

Kategorio: Fotoj | Etikedoj:

0:16  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj