23 Nov 10

Iam, 20 jaroj antaŭ, mi kun mia amiko revis pri persona komputilo, kiu havus 320x300 rastrumerojn kaj kvar kolorojn. Ni revis pri IBM PC XT. Kaj ĝi ŝajnis nerealigebla revo.
Tiutempe mi studis en universitato kaj tie ni laboris kun grandaj komputiloj ES-1061 (sovetia kopio de fama IBM/370). Feliĉe la komputiloj havis operaciumon, kiu imitis virtualan komputilan reton. Sed tiuj «maŝinoj» estis ege malfortaj — ekzemple, ili havis 512K da diska spaco. Kaj ĉiuj ekranoj estas monokromataj, kaj kapablis montri nur literojn kaj ciferojn (vd. bildon supre).
Mian propran unuan veran personan komputilon mi akiris nur post kvin jaroj. Kaj tio estis IBM PC XT kongrua komputilo. Ĝi havis jam 640K da ĉefmemoro kaj 40M da diska spaco. Ĝi ankaŭ havis ekranon, kapablan montri grafikon en 16 koloroj.
Nun mi posedas etan aparaton multe pli potencan ol tiuj — jam arkaikaj — personaj komputiloj. Tiutempe mi eĉ en la plej kuraĝaj revoj ne povis imagi pri tiu aparato — mia poŝtelefono. Ĝia ekraneto povas montri realecan bildon, ĝia ĉefmemoro estas pli granda ol diskoj de la malnovaj komputiloj, kaj ĝia memorkarto estas tio granda, ke ĝi povas enteni la tutan bibliotekon. Per mia poŝtelefono mi povas ne nur telefoni, legi kaj tajpi mesaĝojn. Mi povas foti, aŭskulti muzikon, mi povas eĉ spekti videon! Per sendrata reto mi povas komuniki kun la tuta mondo — rapide kaj senlime. Mia poŝtelefono estas pli persona komputilo ol tiuj malnovaj PKoj, ĉar ĝi estas ĉiam ĉe mi — en miaj manoj, en mia poŝo. Jen estas vera persona komputilo — mia poŝtelefono!
18 Dec 09

Mi estas poŝtelefona maniulo. :)
Mi ne lasas poŝtelefonon el la manoj, mi ĉiam uzas ĝin: mi skribas mesaĝojn, legas retpoŝton, krozas Interreton, legas librojn…
Finfine mi fotas per ĝi kaj sendas la fotojn al retejoj, kaj mi blogas pertelefone kaj eĉ verkas programojn.
La poŝtelefono fariĝis la ĉefa komunikilo kaj informilo. Mi ne plu komforte sentas min sen ĝi.
Multaj jaroj antaŭ mi forte rezistis al proponoj akiri poŝtelefonon — fakte de la infanaĝo mi malamegas paroli per telefono, tiu malamo kune kun penso ke mi estus ĉiam atingebla al aliaj homoj pertelefone estis ĉefaj kaŭzoj de tiu rezignemo.
Finfine, en unu tago la vivo mem postulis ke mi ekhavu poŝtelefonon. Mia unua poŝtelefono estis malnova Ericsson T12 — ĝi kapablis nur voki kaj sendi/ricevi SMSojn. Ĉar paroli mi neniam emis, mi komencis vigle uzi SMSojn, esplori diversajn servicojn rilatajn al tekstaj mesaĝojn. Kaj al mi ekplaĉis ricevi veterprognozojn kaj legi novaĵojn dum mi veturas tra la urbo…
Poste mi havis unu post la alia du pli modernajn poŝtelefonojn, kaj mi ĉiam uzis ĉiujn iliajn kromeblecojn.
Sed la vera maniulo mi fariĝis post kiam mi aĉetis tre kleran kaj potencan poŝtelefonon Nokia kun operaciumo Symbian. Ekde tiu
momento klera poŝtelefono fariĝis mia ĉefa komunikilo kaj helpilo.
Nun ĝi preskaŭ anstataŭis komputilon por mi. Se mi dubas pri signifo de iu vorto, mi prenas telefonon kaj malfermas unu el multaj vortaroj, kiam mi okazas en nekonata loko kaj ne povas trovi vojon, mi lanĉas Guglajn Mapojn, memorindajn pensojn mi ankaŭ konservas en mia poŝtelefono. Kaj ĉi-tiu teksto ankaŭ estis plene skribita kaj sendita al la blogo per poŝtelefono, same kiel multaj aliaj blogerojn.