2 Jun 11

«Vivo kiel miraklo»

Hodiaŭ la filantropia fondaĵo «Vivo kiel miraklo» publikigis raporton pri la okazinta festo kun miaj fotoj. :)

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

22:21  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
23 Apr 11

Pavel bezonas urĝan helpon

Lastan someron bonkoraj personoj kolektis monon por transplantado de pulmoj por Pavel Mitiĉkin (eblas legi pri li [ĉi-tie](http://pavel-mitichkin.ru/?page_id=371) en la angla). Nekredeble rapide 200 mil eŭroj estis kolektitaj. Malgraŭ tio, ke Pavel estas plenkreskulo kaj nekuracebla (li havas [mukoviskozecon](http://eo.wikipedia.org/wiki/Mukoviskozeco)), multaj personoj oferdonis monon, kaj Pavel kun sia patrino ekveturis Germanion.

Kaj poste aperis neatenditaj problemoj. Germanaj kuracitoj rifuzis transplanti pulmojn post esploro de Pavel (malgraŭ tio, ke antaŭ ili konsentis, ke ili pretas fari la operacion). Do, la parto de la mono okazis vane elspezita en la germana kliniko.

Sed konsentis operacii la junulon francaj kuracistoj. Kaj parto de la mono estis elspezita por transporti Pavel’on Francien.

Nun Pavel estas en atendolisto por transplantado en Francio (la retejo de la kliniko: http://www.chru-strasbourg.fr/Hus/. Sed el la tuta monsumo restis nur 90 mil. Unu tago en la kliniko kostas mil eŭrojn, kaj la konto por la estonta operacio — 225 mil eŭroj.

En Rusio ekzistas la leĝo: se oni ne faras ian specon de operacio en la lando, la ŝtato devas pagi la konton por fari ĝin eksterlande. Lastajare la ŝtato rifuzis pagi por operacii la junulon eksterlande malgraŭ tio, ke fari transplantadon de pulmoj en Rusio ne eblas.

Nun la kolektita mono jam preskaŭ elĉerpiĝis, kaj volontuloj provis denove peti helpon de la ŝtato. Kaj ricevis respondon: liaj medicinaj dokumentoj fortempiĝis, kaj se li volas vivi, li bezonas veni Moskven por ricevi la novajn! Li tute ne povas «vojaĝi», sed tio, ke li certe mortos pro la vojaĝo — pri tio ja burokratoj ja ne devas zorgi…

Filantropiaj fondusoj, kiuj antaŭ helpis al Pavel, ne povas helpi denove — ja alia ŝtata leĝo diras, ke se la fonduso helpas al la sama persono pli ol unu fojon dum la jaro, la fonduso devas pagi 13% imposton. Pro tio privataj kontoj de Pavel kaj lia patrino estas uzataj ĉi-foje por kolekti bezonatan monon.

Eblas helpi al Pavel sendinte al li eĉ malgrandan sumon. Ĉi-tie oni povas trovi informon pri kontoj ktp (angle): http://pavel-mitichkin.ru/?page_id=191#wire.

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

0:57  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
14 Mar 11

Helpi al Japanio

Kiel ni povas helpi al suferanta pro tertremoj kaj cunamo Japanio? Rusaj blogistoj kolektis informon kaj donis sugestojn pri eblecoj por helpi. Do, se vi havas monon, kiun vi volas oferdoni, vi povas rimesi ĝin al la jenaj fidindaj organizaĵoj, speciale kolektantaj monon por tiu celo:

Se vi estas negocianto kaj deziras sendi parton de via enspezo, ĉi-tie vi trovos taŭgan iniciaton.

Se vi ne havas monon por sendi vi povas helpi alimaniere: disvastigante la informon perrete kaj alimaniere. Traduku informojn alilingven kaj disvastigu.

Komencu vian tagon per vizito tien kaj ĉi-tien kaj klaku sur la butono Click Here to Give — tion sufiĉas fari nur unu fojon tage. Tio estas tute sekure kaj senpage por vi. Sed kontraŭ via klako reklamantoj nutros iun, kiu restis sen hejmo kaj sen nutraĵo…

Ruslingva fonto: http://xenia-mikhailov.livejournal.com/741411.html

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: , , ,

19:14  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
2 Jun 10

Tempo pasas, helpo mankas

FOTO EL HEJMA ARKIVO DE SVITLANA

Tiu ĉarma juna fraŭlino grave malsanas — reŭmatoida artrito detruis jam multaj artikoj. Mi jam skribis en la blogo pri Svitlana, fraŭlino el Ukrainio, kiu tre bezonas helpon. Jen, kion ŝi skribis en sia blogo hodiaŭ:

Bedaŭrinde, mono kolektiĝas ege malrapide, kaj dum la lastaj du semajnoj fakte ne plu kolektiĝas. Respondoj de klinikoj venas pli kaj pli teruraj. Kaj la kuracistoj diras ke perdo de tempo por mi estas katastrofo!!! Mi petas vin, eĉ petegas… Helpu al mi plirapidigi la kolektadon… Almenaŭ por unu artiko, por ke la afero ekmoviĝu de la neefika punkto… Alie, mi timas eĉ imagi, kio okazos…

[…]

Mi nur petas vin respondi mian peton!!! Kaj benu vin Dio pro via bona koro kaj deziro helpi al mi. Ja helpo povas esti ne nur financa… Kune ni venkos… Sola mi ne povos…

Jen estis kreita anglalingvo grupo ĉe FaceBook: A ray of light. Mi petas ĉiun aliĝi la grupo kaj helpi al Svitlana. Se vi volas sendi monon al ŝi, bv. legi main antaŭan afiŝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu sendi ilin al mi (en komentoj al la blogaĵo, per tviteroretpoŝte).

Koran dankon!

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

14:18  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
7 Maj 10

Olga

Hodiaŭ mi renkontiĝis kun mirinda persono.

Ni konatiĝis hazarde en la 2006 — mi fotis muzikgrupon, kiu ludis surstrate. Ŝi prezentis sin simple — «Olga, amikino de l’solisto». Ordinara fraŭlino, amantino de muziko, kluboj kaj motorcikloj. Ŝi rakontis al mi iom pri la grupo. Ni renkontiĝis ankoraŭ unu aŭ dufoje. Kaj poste mi dum kelkaj jaroj nenion sciis pri ŝi.

Subite mi ricevis leteron de ŝi en la lasta somero — ŝi petis sendi tiujn malnovajn fotojn. Ni iom babilis, kaj ŝi rakontis, ke jam delonge ŝi volontulas ĉe Rusia Porinfana Kliniko (kie troviĝas granda fako pri kancero). Iom poste mi eksciis ion pri ŝi…

Ĉi-tiu ordinara fraŭlino tute forlasis sian laboron (dentista teĥnikisto estas ja sufiĉe profitdona profesio), ŝanĝis la tutan sian vivon — ŝi transloĝiĝis en malsanulejan ĉambron al malsana trimotanaĝa orfino Marusja. Fakte, la knabineto ne estis vera orfino — nur ŝiaj gepatroj rifuzis, lasis ŝin en malsanulejo, kiam eksciis, ke ŝi estas kancerulino. Kaj Olga ekloĝis en la malsanulejon apud Marusja, kaj ŝi fariĝis por la etulino vera patrino. Malgraŭ ĉio, Olga estis kun Marusja ĝis la fino.

Ŝi komencis prepari dokumentojn por adopti la knabinon, sed ne sukcesis — je la 2a de septembro de la 2009 Marusja mortis. Dank’al Olga ŝi travivis ŝian solan jaron en amo kaj kareso — en patrina amo kaj kareso.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , ,

19:03  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
20 Apr 10

Hodiaŭ estas Nacia tago de sangdonanto en Rusio

FOTO: JURIJ ĤRAMOV

178 jaroj antaŭ, la 20-an de aprilo (la 8-an laŭ malnova stilo) de 1832 jaro en Sankt-Peterburgo akuŝisto Andrej Volf faris la unuan transfuzon en Rusio. Li transfuzis sangon al akuŝantino de ŝia edzo kaj per tio savis vivon de la virino. Tiutempe ankoraŭ ne ekzistis modernaj kaj sendanĝeraj iloj kaj rimedoj por transfuzo — la edzo, kiu donis sian sangon, estis vera heroo.

Mi kore gratulas hodiaŭajn sangdonantojn, ĉar ili ja ankaŭ estas herooj! Plej ofte ili eĉ ne scias kiu ricevos ilian sangon, sed ili konscie vizitadas sangdonejojn por donaci peceton de sia vivo al nekonataj infanoj, vunditoj kaj gravaj malsanuloj.

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: ,

7:47  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Apr 10

Malgaja novaĵo

Mi ĵus legis blogaĵon de Svetlana (mi jam skribis pri ŝi antaŭ). Ŝi ricevis respondon de ia aŭstralia kuracisto, kaj jen kion li leteras:

The word fusion was in fact correct. Unfortunately looking at the Xrays I think your friend has gone beyond the ability to benefit from surgery. All 4 major joints, hips and knees are totally destroyed and any one would be a major undertaking with only very limited success. Unless all 4 can be improved your friend would be no different. Also from a practical point they would need to be done fairly quickly between operations and this would make rehabilitation almost impossible. I suspect there would be no shortage of some people wishing to “have a go” and it would be hideously expensive but most important to no benefit either in the short of long term.
Ĉu ŝi ankoraŭ havas ŝancon? Ĉu ni plu povas iel helpi al ŝi?…

Kategorio: Taglibro | Etikedoj:

14:49  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
22 Mar 10

Ĉu oni ne bedaŭras plenaĝajn infanojn, eĉ se ili mortas?

La artikolo aperinta en “Komsomolskaja pravda” eble ŝajnos neklara kaj ne tre komprenebla al eksterlanda leganto, sed ĝi lumigas kelkajn plej gravajn problemojn de gravaj malsanuloj kaj filantropia volontula movado en moderna Rusio.

Jaroslava Tanjkova — 22.03.2010

Ĝuste tiun mortigan verdikton mi ofte aŭdas eĉ de bonaj, riĉaj personoj, al kiuj mi adresas por peti helpon al zorgatoj de mia rubriko… Gelegantoj, karaj, helpu nuligi ĝin!

— Ĉi-monate mortis sep miaj infanoj, kaj ankoraŭ kelkaj estas mortantaj nun… Mankas mono por savi ilin! Kion fari? — Maja, mia kunbatalantino sur filantropia kampo, rigardas kvazaŭ internen en si mem per okuloj, falintaj pro konstanta sendormo. La infanoj, kompreneble, ne estas ŝiaj propraj — ili estas ŝiaj zorgatoj. Maja estas volontulo, kunordiganto de filantropia projekto “Oksigeno”, kiu celas helpi al malsanuloj kun mukoviskozeco. Tiu malsano estas genetika perturbo, pro kiu en homa organismo produktiĝas tro viskoza muko. Ĝi malhelpas al digesto, ŝtopas pulmojn, kaj malsanulo mortas pro sufokiĝo en terura turmentiĝo. En ĉio alia homo restas tute normala. Kaj se li prenas necesajn kuracilojn kaj uzas specialajn aparatojn, li povas vivi ĝis pensio, kiel vivas tiuj homoj en Eŭropo kaj Ameriko. Sed en Rusio mankas kuraciloj…

Jen, la malsanulejo numero 57 urĝe bezonas biseptolon dozitan po 480 miligramoj, kaj 100 pakaĵoj kostas 42 mil rublojn. Ankaŭ urĝe necesas kvin puls-oksimetrojn kontraŭ 8500 rubloj ĉiu! La plej grave malsanaj personoj bezonegas aparaton por mezuri karbonoksidon en sango — 14 mil dolaroj!

— La plej terure estas, ke la plej gravaj malsanuloj estas plenkreskuloj! — Maja preskaŭ ploras. Maksim Martinov kaj Paŝa estas dudekjaraĝaj. Ili bezonas oksigenajn koncentrilojn — tio kostas 117 mil rubloj. Katja Kostromina — plej bona lernantino kaj suna knabino — estas 18-jara. Ŝi bezonas kurson de meronemo, kiu kostas 64 846 rublojn. Kaj meronemon bezonas ankaŭ Sergej — ankoraŭ 48 672 rubloj…

Mi aŭskultas kaj rememoras, kiom da fojoj mi jam rompiĝas je tiu neklarigebla sojleto de filantropio. Kiom da jenaj respondoj mi jam ricevis de tiuj bonaj, riĉaj personoj, ne unu fojon helpintaj al infanoj: “Nu, tiu ĉi estas… tro plenaĝa. Pli bone ni helpu al iu etulo”. Plenaĝuloj ĉiam kortuŝiĝas pri infanoj, kaj pli volonte helpas al ili.

Je 20 jaraĝo grave malsana homo restas la sama infano, sed lia vivo eĉ malpli facilas. Nun li elkreskis kaj scias, ke lia malsano estas mortiga. Kaj li ankaŭ scias, ke apenaŭ iu helpos al li, ĉar li ne plu estas infano.

Helpu al tiuj plenaĝaj infanoj! Okazis, ke ĉe “Oksigeno” nun tro multas ĝuste tiuj “plenaĝaj” kaj neimageble urĝaj zorgatoj. Veto estas iliaj vivoj! Ĉiu tago gravas.

Ruslingva fonto

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

21:05  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
22 Mar 10

Savante junajn vivojn, kun via helpo!

Nekomerca organizaĵo “Helpa Ĵurnalo” ekde 2005 helpas al infanoj kaj gejunuloj el la ŝtatoj de eksa Sovetio (Rusio, Ukrainio, Belorusio k.a.) kun gravaj malsanoj: kancero, mukoviskozeco ktp. La ŝtata financado de medicino en tiuj landoj ne estas sufiĉa kaj nivelo de socia kaj medicina asekuro malaltas. Rezulte la infanoj ofte ne ricevas modernan kaj efikan kuracadon.

La tasko de “Helpa Ĵurnalo” estas kolektadi monon por akiri medikamentojn kaj kuracadon pro tiuj pacientoj, kiuj mem ne povas pagi kontraŭ tio. La volontuloj estas konvinkitaj, ke ĉiu malsanulo meritas altkvalitan medicinan servon sendepende de financa stato de lia aŭ ŝia familio.

“Helpa Ĵurnalo” estas registrita en Usono kiel nekomerza organizaĵo, kiu trafas sub valideco de la artikolo 501(c) de Usona impostleĝaro. Kunlaborantoj de la Ĵurnalo laboras senpage, tial ĉiuj kolektitaj monoj elspeziĝas nur por helpi al la pacientoj. Por civitanoj de Usono oferoj ne impostas.

Vizitu la retpaĝon de la Ĵurnalo, legu kaj helpu!

Sekvu Ĵurnalon je Tvitero: @helpjournal

Dankon pro via subteno!

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj: ,

14:46  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Feb 10

Ŝi bezonas helpon

Tio komenciĝis jam en infanaĝo. Svitlana Papenko estis kvinjaraĝa knabino kiam kuracistoj diagnozis ĉe ŝi reŭmatoidan artriton. Ĉe tiu malsano ostoj kaj precipe artikoj detruiĝas. Hieraŭa vigla knabino fariĝis preskaŭ senmova, senhelpa invalido.

En la 2000 jaro ŝi perdis patrinon, kiu mortis pro kancero, kaj restis sola kun maljuna patro.

Ukrainiaj kuracistoj ne povas helpi kaj haltigi la malsanon, ĝi pli kaj pli senmovigas ŝin. Detruoj de pelvaj kaj genuaj artikoj jam estas katastrofaj. Tio signifas, ke baldaŭ ŝi ne plu povos sidi kaj restos tute senmova, se ne ŝanĝi ŝiajn artikojn per protezoj. Ukrainiaj kuracistoj rifuzis operacii ŝin pro troa malfacileco de la operacio kaj alta risko de morto.

Tamen, Svitlana ne malesperis kaj finfine trovis klinikon en Israelo, kiu jam delonge okupiĝas pri similaj malsanuloj kaj kie oni kunsentis helpi al ŝi! Tio estas ŝia lasta ŝanco — ŝi ne perdu ĝin!

Antaŭaj esploroj kaj operacioj kostos proksimume 100-150 mil USD. Svitlana kaj ŝia patro ne havas tiom da mono. Tial ŝi turnis ŝin al homoj kaj petis helpon kolekti la bezonatan sumon. Ja tio estas ŝia lasta ŝanco konservi moveblon!

Kiel eblas helpi? Oferante iom da mono al Svitlana per unu el la jenaj sistemoj:

Bonvolu sendi al: Svitlana Papenko, ul. Gryaznova, d.32, kv.1, Zaporozhye, Ukraine, 69002

Kaj nepre informu Svitlanan pri kodo de la rimeso, sumo, via nomo, urbo kaj lando por ke ŝi povos ricevi vian oferon. Sendu la informon retpoŝte al p.svetik@list.ru.

Ligiloj (ruslingve):

Kategorio: Tekstoj | Etikedoj:

9:50  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
3 Feb 10

Hodiaŭ denove okazis “Koverteto”. Kiel kutime, ni kunvenis en kafejo. Geamikoj varme salutis min kiam mi aperis. Kaj la fraŭlinoj donacis al mi belan poŝtkarton — mi nepre montru ĝin.

Estis varma kaj ĝojplena etoso. Ni trinkis teon kaj kafon, babilis… Ĉiam serioza Maja instruis ĉiujn pri origamio — ili faris floretojn el paperaj buŝtukoj kaj mi, kompreneble, fotis.

Finfine estis kolektitaj 27150 rubloj. Sufiĉas por aĉeti necesan medikamenton (specialan kaj multekostan antibiotikon) — do, ni plenumis nian taskon.

Postmorgaŭ, vendrede okazos alia kunveno de “Koverteto” — necesas kolekti grandegan sumon por kuracadi la knabon el Azerbajĝano…

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

22:08  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
24 Dec 09

Konverteto por Dio

“Konverteto por Dio” estas iniciato de Moskvaj kaj Peterburgaj volontuloj kolektantaj monon por kuracado de infanoj. Plej ofte temas pri kancero, sed ne nur.

Tradicie kunvenoj okazas en kafejo. Volontuloj kaj oferdonantoj interkomunikiĝas, babilas, trinkas kafon kaj kolektas monon por unu aŭ kelkaj infanoj, kiu urĝe bezonas multekostan operacion aŭ medikamentoj. Ĉiu oferdonas tiom, kiom li aŭ ŝi povas — de kelkcent rubloj ĝis kelkdek miloj (de 2-3 ĝis kelkcent eŭroj). La sumo ne multe gravas — gravas la kvanto de donantoj.

Ĉiuj oferdonanto metas sian monon en specialan konverton kun surskribo “Por Dio”. Sur konverto la kolektanta volontulo surskribas nomon (aŭ kromnonon) de ĉiu donanto (aŭ “Anonimo” se la donanto ne volas malkaŝi sian nomon).

Anoncoj de estontaj kunvenoj, raportoj pri kolektitaj kaj elspezitaj sumoj, fotoj de kunvenoj kaj aliaj informoj estas publikigita en VivĴurnala komunumo g_envelope.

Antaŭ nelonge mi ankaŭ partoprenas la kunvenoj. Jen, la fotoj supre estis faritaj hieraŭ dum “Konverteto por Dio” por Jana Uĵegova — hela junulino kun mukoviskozeco, kiu bezonas ĉirkaŭ 8 mil eŭrojn por multekostegaj medikamentoj. Sekvan fojon ni kunvenos postmorgaŭ por kolekti iom da mono por eta Bogdan Ŝinder, kiu suferas pro kancero.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

11:52  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj