Bona somera vetero — varma, suna kaj iom venteta. ;)
Somera promenado
La filmo estas malnova — mi fotis ĝin verŝajne antaŭan someron, sed mi ne certas. :)
Amikeco de popoloj
Fama fontano «Amikeco de popoloj» («La internacia amikeco» laŭ Vikipedio) denove funkcias. La fontano havas 15 skulptaĵoj, kiuj simbolas amikecon de ĉiuj 15 respublikoj de Sovetunio.
Jen estas kelkaj foroj de la fontano kaj la Tutrusia Ekspozicia Centro, kiu por mi ĉiam restas ВДНХ — Выставка Достижений Народного хозяйства (Tutsovetunuia ekspozicio de la naciaj atingoj).
Malnova Moskvo
Mi ŝatas tiun parton de malnova Moskvo — stratetoj ĉirkaŭ Ĉistyje prudy («Puraj lagetoj» ruse). Interalie, ekzistas nur unu-sola lageto, sed ial ĝia nomo havas formon de pluralo.
Sunas
Hodiaŭ estis suna kaj sufiĉe varma vetero (+5°C verŝajne). Mi iomete promenis kun mia fotilo en la centro de la urbo.
Nova fotilo

Ne, bedaŭrinde mi ne aĉetis novan nigran fotilon kun longa objektivo. Temas nur pri programo.
Mi jam rakontis pri androidaj aplikaĵoj por fotistoj. Kaj antaŭ nelonge mi trovis ankoraŭ unu, kiu ege plaĉis al mi. Ĝi nomiĝas Camera 360. Ekzistas du versioj de la aplikaĵo: paga kaj senpaga. Pli bone, kompreneble, aĉeti la pagan version. Kontraŭ $3.99 vi ricevas multe da amuzaj kaj interesaj efektoj (ekzemple, kiuj imitas kelkajn LOMO kameraojn, Tilt-Shift efekto ktp). La aplikaĵo havas ankaŭ digitalan bildstabiligilon (Image Stabilization) kaj entute estas flekseble agordebla.
Semajnfino
La fino de la semajno kaj, oni diras, la fino de malvarma, pluva vetero… Nu, ni esperas ke venonta semajno estos malpli laciga, pli facila kaj pli gaja.
Kio estas amo?
Amo estas arda kiso sur ponto. Amo estas seruro kaj ŝlosilo. Amo estas bela odoranta floro. Amo estas promenado laŭ pluva strato…
Dimanĉo
Hieraŭ la vetero pliboniĝis. Sabate ni forsendis la filinojn vilaĝen al la geavoj. Kaj hieraŭ estis vera ripoztago por mi. Vespere ni kun Ĵenja iom promenis tra apuda parketo. Estis varmete, brilis la suno…
Utilaj aplikaĵoj por Android - fotado
Mia HTC Hero havas 5 MP kameraon. Kaj, ĉar mi estas fotomaniulo, mi kompreneble tuj post aĉeto provis uzi ĝin kiel fotilo-«notlibreto». Unue mi uzis la elskatolan aplikaĵon Kamerao, kiu estas fakte bona, sed ne tre oportuna. Plaĉas al mi aŭtofokuso kaj tio ke la lokon por fokusi eblas montri simple tuŝante la ekranon perfingre. La stirglobo servas kiel butono «Ĉefverko» — premante sur ĝi vi faras foton. La agordmenuo de la aplikaĵo estas vasta: krom kvalito, bilanco de blanko, specialaj efektoj kaj sono de obturatoro eblas agordi ankaŭ reĝimon de eksponometro (punkta, centrepesita, matrica), lumsensivecon en ISO, aŭtofokuson, geoetikedoj, proporcion de kadro (3:2 aŭ 4:3)… Sed apenaŭ eblas rapide ŝanĝi la agordojn. La ĉefa menuo havigas agordojn nur por kvalito (dimensio: de 0.3 ĝis 5 MP), bilanco de blanko, heleco kaj digitala zomo.
Alia elskatola aplikaĵo, Albumoj ankaŭ ne estas tre funkcia. Ĝi permesas nur spekti fotojn kaj sendi ilin al Flickr kaj Facebook.
Adobe Photoshop.com Mobile estas probable la plej potenca aplikaĵo por fotistoj. Vi povas spekti fotojn, alŝuti ilin al viaj albumoj ĉe http://photoshop.com. Se vi ne havas konton tie, eblas krei ĝin rekte en la aplikaĵo. Sed la plej grava estas tio, ke la programo povas redakti la fotojn! Ĝi havigas funkciojn: kadrigo, turnigo, korektado de ekspono, heleco kaj kontrasto, saturado, senkolorigo, kaj kelkajn specialajn efektojn. La aplikaĵo konservas la redaktitan bildon en apartan dosieron (aldonante _editN al ĝia nomo).
FxCamera nun estas mia plej ŝatata aplikaĵo. Ĝi havigas simuladon de diversaj amuzaj efektoj (ekz-e, ToyCam — «ludila kamerao» kaj Polaroid). Ĝi ankaŭ povas foti normale, sen efektoj. Ĉiu reĝimo flekseble agordeblas. La aplikaĵo konservas bildon en 480x320, 720x480 aŭ 960x640 pikseloj (oportunas por tuja afiŝado en Interreto). Por foti necesas premi la stirglobon por aŭtofokusi, kaj la foto estos farita tuj post vi malpremas ĝin — tre oportunas fakte. Sed posta prilaboro de kaptita fotaĵo estas tro longa — ofte preskaŭ dek sekundoj! Tamen, la aplikaĵo estas amuza kaj rekomendinda. La supran foton mi faris hieraŭ per tiu ĉi aplikaĵo.
Vespera promeno

Hodiaŭ mi havis mallongan kaj preskaŭ fulmrapidan promenon laŭ malnovaj stratoj de la urbo. Malgraŭ mallongeco, ĝi tamen estis tre plezura. Mia fotilo ne estis preta sed la komunikilo sukcesis plenumi rolon de fotilo. :)















