7 Feb 10

Ĉapeligu — Esperantaj literoj en via poŝtelefono

Mi ĉiam deziris havi Esperantajn ĉapelitajn literojn en poŝtelefono. Bedaŭrinde, telefonfaristoj ne subtenas nian lingvon.

Longe mi serĉis iun programeton por tajpi ĉapelitajn literojn, sed trovis preskaŭ nenion. Tiam mi decidis verki mian propran programeton. Kaj finfine la programo pretas.

La programeto Ĉapeligu espetantigas x-skribitan tekston kaj funkcias en Symbian S60 3ed edition. Ĝi estas malgranda tekstredaktilo, en kiu eblas tajpi x-skribe kaj preminte la klavon “Ĉapeligu” ricevi verajn kromliterojn anstataŭ iksoj. La programo aŭtomate enpoŝigas la tutan tekston tuj post ĉapeligo, do vi povas transiri al alia aplikaĵo kaj simple englui la tekston. Krome, vi povas tajpi en alia aplikaĵo (ekze-e, en SMS), enpoŝigi la tekston, lanĉi la programeton kaj tuj premi la butonon “Ĉapeligu” — se la redaktilo malplenas, la programo uzas enpoŝitan tekston por ĉapeligi.

Kiel instali?

La programo estas verkita en Pitono, do antaŭ ĉio vi devas instali PyS60 (version 1.4.4 aŭ 1.4.5). Ankaŭ vi devas instali pakaĵon appuifw2 (se vi jam uzas ian mian programon, verŝajne vi ĝin jam havas).

Antaŭ instali vi devas subskribi la pakaĵon appuifw2 kaj la aplikaĵon mem. Bonvolu legi ĉi-tiun instrukcion por fari tion.

Do, por instali la aplikaĵon vi:

  1. Elŝutu kaj instalu PyS60 de ĉi-tie (vi elŝutu kaj instalu PythonForS601453rdEd.sis kaj PythonScriptShell1453rdEd.SIS pakaĵojn);
  2. Elŝutu pakaĵon appuifw2;
  3. Subskribu ĝin laŭ ĉi-tiu instrukcio kaj instalu en vian poŝtelefonon;
  4. Finfine, elŝutu la aplikaĵon mem: Ĉapeligu;
  5. Subskribu ĝin kiel priskribite kaj instalu en vian poŝtelefonon.

Kategorio: Programaro | Etikedoj:

16:47  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
3 Feb 10

Kiel subskribi Symbian-aplikaĵon per Symbian Signed

Ĉiu aplikaĵo por Symbian S60 3ed Ed. devas havi subskribon por esti sukcese instalita en aparaton. Komercaj aplikaĵoj ĉiam estas subskribitaj far ilia faristo aŭ vendisto, dum multaj senpagaj aplikaĵoj ofte ne havas necesan subskribon. Ĉi-tiuj aplikaĵoj kutime estas subskribeblaj per senpaga servico Symbian Signed.

Unue, vi unue devas havi sis-pakaĵon (dosieron) elŝutitan kaj konservitan ie en la disko de via komputilo. Por subskribi ĝin vi:

  1. Vizitu https://www.symbiansigned.com/app/page/public/openSignedOnline.do
  2. Entajpu:
    • IMEI-kodon de via poŝtelefono (vi povas vidi ĝin tajpinte *#06# en via telefono)
    • retpoŝtan adreson
    • elektu subskribotan sis-dosieron
    • tajpu sekurecan kodon montratan en la paĝo
    • marku “Accept legal agreement”
  3. Nun musklaku “Send” kaj atendu iom
  4. Post kelkaj minutoj vi ricevos retleteron, en kiu vi trovos konfirman ligilon. Musklaku la ligilon (malfermu ĝin en via retumilo) — tio necesas por konfirmi vian retpoŝton
  5. Post iom da tempo vi ricevos ankoraŭ unu retleteron, kiu havos jam ligilon por elŝuti la subskribitan dosieron. Malfermu la ricevitan ligilon kaj konservu elŝutitan sis-dosieron ien en via komputilo.
Nun vi povas meti la subskribitan sis-pakaĵon en vian poŝtelefonon kaj instali ĝin. Sed notu, ke vi povas instali ĝin nur en la telefonon, kies IMEI vi indikis dum subskribo. Por instali la aplikaĵon en alian aparaton vi devas denove subskribi ĝin.

Ĉiuj miaj aplikaĵoj por Symbian eblas subskribi per tiu metodo.

Kategorio: Programado, Programaro | Etikedoj:

15:37  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
12 Jan 10

Poŝtelefona programaro

Mi jam rakontis pri uzinda programaro por Symbian. Sed mi denove rakontu, ĉar unue, kelkajn programojn mi jam estas uzanta dum pli ol unu jaro, kaj due, aperis aliaj programoj, kiujn mi volus priskribi.

Opera Mobile kaj Opera Mini estas la plej bonaj kaj belaj kroziloj por poŝtelefonoj. Dum la unua estas pli oportuna kaj pli bone funkcias en Symbian kaj Windows Mobile, la dua funkcias en ĉiu moderna telefono.

Active Notes estas tre utila programo. Ĝi estis antaŭinstalita en mia Nokia E51, tamen vi ĉiam povas elŝuti ĝin kaj instali mem. La programo ebligas facile skribi notoj, ordigi ilin en diversaj dosierujoj, aldoni bildojn, ligilojn, aŭdiodosierojn ktp… La notoj estas konservataj kiel HTML-dosieroj kaj ili estas sendeblaj kaj legeblaj en ĉiu ajn krozilo. Mi uzas la programo por Igi Aferojn Finitajn.

Photo Rite estas utila programo por plibonigi fotojn kaj prepari ilin por Interreto (ekzemple, ŝanĝi dimension).

Active File estas bonega libera dosieradministrilo. Mi konstante uzas ĝin.

Mail for Exchange estas necesa por sinkronigi kalendaron kaj kontaktliston kun Guglaj servicoj.

SIC!FTP estas FTP kliento por S60 aparatoj. Per ĝi eblas, ekzemple, alŝuti kaj elŝuti dosierojn el diversaj FTPejoj. Mi ĝin uzas por rapide ŝanĝi ion en mia retejo.

Snaptu estas libera poŝtelefona programo, kiu fakte unuiĝas kelkajn diversajn aplikaĵojn: Twitter kaj Facebook klientojn, veterprognozojn, RSS-legilon ktp.

Gravity estas potenca Twitter kliento, kiu ebligas publikigi fotojn (per Posterous, Twitpic ktp). Ankaŭ eblas komuniki kun amikoj en Facebook kaj legi RSS-fluon de via Google Reader.

LangSwitcher — jen, finfine mi trovis la plej utilan por mi aplikaĵon. Tiu estas lingvo ŝanĝilo por mia telefono (mi uzas la anglan kaj rusan klavaron; esperanto bedaŭrinde mankas). Antaŭ mi uzis EQ fastlang, sed ĝi ne estis agordebla kaj malĝuste funkciis kun kelkaj aplikaĵoj.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

12:42  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Sep 09

Ĉapeligu - ĝuu ĉapelojn en via poŝtelefono

Ĉapeligu estas simpla redaktilo, keis ĉefa funkcio estas anstataŭigi x-skribitajn literojn per ĉapelitaj. Do, simple tajpu en x-skribo, poste premu “verdan aŭdilon” aŭ selektu “Ĉapeligu!” en menuo kaj vi ricevos ĉapeligitan tekston, kiun eblas kopii kaj enmeti en SMS, retpoŝtmesaĝo ktp.

La redaktilo estas verkita Pitono. Do, oni devas unue instali PyS60 (Pitono por S60). Post tio metu la dosieron de la programo en pitona dosiero en via poŝtelefono (kutime E:\Python), lanĉu Pitonon, premu “Options -> Run script” kaj selektu ĉapeligu.py.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: ,

15:41  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj