12 Maj 11
Apud la oficejo hodiaŭ
Jen estas miaj ŝatataj tulipoj florantaj apud mia oficejo. :)
Tulipa sezono komenciĝis ĉe ni. Mi fotu la florojn multe. Tamen, post nelonga pripenso, mi decidis ne tro multe afiŝi tulipojn nun. ;) Mi fotu la belecon kaj konservu ĝin ĝis grizaj senkoloraj vintraj tagoj. Hodiaŭ ĉiu mem povas ĝui la florojn. Sed vintre nur fotisto povos helpi rememori la varman kaj belan printempon. ;)
Vere, mi ŝategas tulipojn! Ĉiujare mi fotas ilin — en najbara parketo apud nia oficejo estas granda florbedo, printempe plenplena je diverskoloraj tulipoj.