9 Jun 11
Jes, mi ŝatas Tumblr‘on. Tiu ĉi blogejo estas ege simpla, bela kaj oportuna. Almenaŭ por mi. Tial post sufiĉe longa vivo en WordPress revenas denove al tiu ĉi blogejo. Kaj ĉiu scias, ke mi ŝategas mian poŝtelefonon HTC Hero kun Androido. Iam, tuj post mi akiris la telefonon, ekzistis neniu aplikaĵo por blogi ĉe Tumblr per Androido, eblis nur blogi retpoŝte. Nun jam estas alia tempo, kaj mi trovis multe da aplikaĵoj por tio! Mi provis ilin, kaj jen estas la rezulto.
Por mi tre gravaj estas la jenaj eblecoj de aplikaĵo: (1) subteno de Unikodo (por blogi ruslingve kaj en Esperanto), (2) subteno de Markdown, ĉar mi preferas ĉiam uzi ĝin anstataŭ HTML, kaj Tumblr mem plene subtenas ĝin, kaj (3) kromaj agordoj por indiki privatecon, celan blogon kaj por tviti pri la afiŝo.
Daŭrigo »
7 Jun 11
Saluton, karaj gelegantoj de la blogo!
Mi volas informi vin, ke la blogo «Bagateloj» relokiĝas al nova domajno. Ekde nun (kaj mi esperas, por ĉiam) ĝi estos atingebla laŭ la adreso bagateloj.org.
La malnova blogo ĉe bagateloj.oramezo.org kaj la tuta retejo oramezo.org dum kelka tempo restos «vivaj» — novaj blogaĵoj aperu samtempe en ambaŭ blogoj almenaŭ ĝis mi finos ĉiujn necesajn agordojn por la nova versio de «Bagateloj».
Kaj jes, mi revenas al Tumblr, ĉar ĝi tre plaĉas al mi malgraŭ ke ĝi havis problemojn en pasinteco. Ĝi estas la plej oportuna blogejo por mi.
Du vortojn pri komentoj. Fakte, miaj blogaĵoj kutime ricevas komentojn ege rare. Krome, mi mem ne tre ŝatas komentojn ĉi-tie. En la nova blogo jam eblas komenti per Twitter, kaj baldaŭ mi verŝajne aldonos eblecon komenti per Fejsbuko — nuntempe tio pli ol sufiĉas.
Dankon pro via atento kaj bonvenon al la nova blogo!
12 Apr 10
Post kiam mi akiris novan modernan aparaton HTC Hero, okazis ke por Androido (almenaŭ por versio 1.5 instalita en la “Heroo”) ne ekzistas normala oportuna aplikaĵo por sendi blogaĵojn al Tumblr. Feliĉe, Tumblr havigas retpoŝtan blogadon – vi simple sendas blogaĵojn al speciala sekreta retpoŝtadreso, kaj ĝi estas afiŝita en via blogo. Tio bone taŭgus al mi. Bedaŭrinde, ne eblas nur afiŝi foton kun longa priskribo, ĉar Tumblr ial ignoras la tutan tekston de retpoŝta letero, se estas bildo/fotaĵo aldonita – ĝi afiŝas nur la fotaĵon kun la teksto de titola kampo de la letero.
Mi eĉ raportis pri la problemo al Tumblr teamo, kaj ricevis respondon, ke “mia propono estis transdonita al programistoj”. Ili ĉiam respondas simile.
Do, kvankam mi ŝatas Tumblr’on, mi serioze pripensas: ĉu mi ŝanĝu la blogplatformon denove? Fakte mi ne emas fari tion. Tamen, mi rigardas al Posterous – ĉefa rivalo de Tumblr. Kun ĝi mi ne havus tiun problemon. Sed mi havus kelkajn aliajn. Do, kion mi decidu?…
Ankaŭ interesiĝas min jena demando: kiom da personoj pli-malpli regule legas la blogon laŭ la rekta ligilo http://bagateloj.tumblr.com? Pli vaste: kiom multe da legantoj la blogo havas?
P.S. Vi povas respondi jene. Dankon.
28 Jan 10
Jam delonge mi preferas uzi simplan tekstredaktilon anstataŭ “plenfunkciaj”, tro “saĝaj”, “ĉiopovaj” kaj pezegaj tekstotraktiloj similaj al MS Word aŭ OpenOffice. Do, simpleco por mi estas esenca trajto de iu ajn ilo, ĉar simplaj rimedoj estas pli fideblaj, pli universalaj kaj pli rapidaj.
Simplan tekston mi povas legi kaj redakti ĉie — de mia hejma komputilo ĝis poelefono, mi povas sendi ĝin al iu ajn sen demandi min ĉu la adresato povas legi ĝin? ĉu li aŭ ŝi havas programon, kiu “komprenas” ka formaton de la sendata dokumento?
Kaj kiam mi tajpas, mi ne pensas pri vojoj por emfazi ion, mi ne malŝparas tempon por trafi musklakon al malgranda butoneto por fari tekston grasa ktp. Mi simple tajpas. Pro tio mi prefeas uzi simplajn tekstajn markadojn. Pro tio mi ŝatas Markdown.
Kio estas Markdown?

Markdown estas malpeza markado kiu plifaciligas tekstpreparadon. Fakte, ĝi estas simpla teksto, ĝi tre similas al tiu kutima “markado”, kiun ni ofte uzas en retmesaĝoj: ni citas aldonante > antaŭ la teksto, ni emfazas ĉirkaŭante vortojn per * aŭ _, ni komencas listerojn per * anstataŭ buletoj ktp. Do, tio jam estas Markdown. Ankaŭ ĝi similas al vikio.
Kial Markdown?

Unue, ĝi estas oportuna. Mi jam diris, ke por tajpi en Markdown oni ne bezonas pezajn WYSIWYG-redaktilojn — sufiĉas eĉ plej simpla tekstredaktilo (eĉ Vindoza Notepad aŭ Uniksa vi taŭgas). Mi devas instali nenian programaron por legi la tekston. Sed mi ĉiam povas konverti ĝin al HTML por afiŝi en retejo aŭ printi. Fakte, por afiŝi en retejo plejofte oni ne devas konverti la tekston — preskaŭ ĉiu “motoro” (de famaj WordPress ĝis mia ŝatata DokuWiki) povas aŭtomate konverti Markdown en HTML.
Kompare kun HTML, Markdown aspektas pli legebla, pli klara — mi vidas la tekston mem, dum en moderna HTML mi devas prokule serĉi la tekston inter vicoj de diversaj etikedoj, kaj redaktante mi ĉiam riskas rompi strukturon de la etikedoj (ĉiuspecaj

ktp). Krome, HTML estas multvorta dum Markdown lakona.
Plej ofte mi uzas tiun markadon skribante tekstojn por miaj blogoj ĉe Tumblr, ĉar tiu bone subtenas ĝin — mi povas uzi la markadon en redaktilo en la retejo mem, retpoŝte kaj en mia programo por poŝtelefono.
Ankaŭ mi uzas tiun markadon por tekstoj de mia propra retejo (fakte, mi ofte simple kopias blogaĵojn antaŭ afiŝitaj ĉe Tumblr).
Markdown ankaŭ estas utila por programara dokumentado — mi povas publikigi la saman tekston ĉe retejo, blogo, kaj meti ĝin en distribua garnituro.
Sintakso

Jen estas plena originala priskribo de Markdown en la angla.
Kaj jen estas mallonga priskribo:
* Alineoj estas apartigitaj per malplena linio
* Tiparfasonoj **grasa**, _kursivo_, `egallarĝa (fontokodo)`
* Titoloj:
* Atx-stila: # Nivelo 1 #, ## Nivelo 2 ## ktp.
* Setext-stila: substreko per = faras titolon de ĉapitro kaj per - faras titolon de sekcio
* Citaĵoj: > teksto de citaĵo
* Listoj:
* neordigitaj: * listero (ankaŭ oni povas uzi - kaj +
* ordigitaj: 1. listero
* Fonta kodo — komencu ĉiun linion per 4 aŭ pli spacoj
* Horizontala linio: tri aŭ pli streketoj aŭ asteriskoj
* Ligiloj: [teksto](url) aŭ <url>
* Bildoj:
* Eskapitaj simboloj: kelkaj simboloj havas specialan signifon en la markado, do se vi volas meti ilin mem en la tekston, vi devas eskapigi ilin per deklivo. Jen estas la listo de tiuj specialaj simboloj: “\ “, “”, “*”, “_”, “{}”, “[]”, “()”, “#”, “+”, “-“, “.”, “!”.

Ilaro

Tiuj iloj ne estas nepraj aŭ devigaj, sed oportunaj. Ili plifaciligas redaktadon kaj faras ĝin pli agrabla.

Antaŭ ĉio, tio estas konvetiloj:

*markdown— originala Markdown->HTML konvertilo verkita en Perl <http://daringfireball.net/projects/markdown/>

*html2text— rea konvertilo, ĝi prenas HTML dosieron kaj redonas tekston en _Markdown_: <http://www.aaronsw.com/2002/html2text/>

*markdown2.py— Pitona pakaĵo, kiun eblas uzi por konverti el _Markdown_ al HTML: <http://code.google.com/p/python-markdown2/>

Krom tio, ekzistas specialaj redaktiloj (aŭ aldonoj al kutimaj redaktiloj), kiuj emfazas sintakson kaj havigas specialajn

klavĉenojn por rapida kaj facila redaktado.

Tamen, mi preferas ĉiam uzi [Emakson](http://oramezo.org/eo/man/emakso-por-komencantoj), kaj mi uzas pakaĵonmarkdown-mode. Ĝi havigas specialan reĝimon por tekstoj en _Markdown_ kun sintaksa emfazo kaj longa vico de klavĉenoj. Fakte, mi preskaŭ ne uzas tiujn klavĉenojn, ĉar pli facile estas lerni kaj rekte tajpi la markadon mem.

Mi uzas Emakson eĉ en mia poŝkomputilo, kaj por poŝtelefono mi trovis nenion kaj nun mi verkas mian propran [redaktilon](http://code.google.com/p/symdown/) (kiu interalie ankaŭ subtenos Esperanton).

Iloj, taŭgaj por retejoj:

*markdownextra` — kromprogramo por DokuWiki, kiun mi uzas en mia retejo: http://www.dokuwiki.org/plugin:markdownextra
* WMD — reta redaktilo verkita en JavaScript: http://wmd-editor.com/
Ankaŭ ekzistas kromprogramoj por WordPress, Drupal kaj aliaj “retmotoroj”. Vi povas trovi ilin en la Reto.
16 Dec 09
Do, finfine mi decidis ŝanĝi blogplatformon por mia Esperanta blogo. Anstataŭ blogo ĉe Ipernity mi ekuzas Tumblr‘on. Mi kreis ĉi-blogon antaŭ nelonge kaj uzis ĝin en kvazaŭ-privata reĝimo. Ĵus mi agordis importadon de la blogo en Facebook kaj Twitter. Do, vi ĉiam povas komenti la blogerojn, malgraŭ manko de komentoj ĉe Tumblr mem.
Kial Tumblr? Jen estas la ĉefaj kialoj de mia elekto:
- Simpleco de blogado — mi povas sendi blogaĵojn diversmaniere: per redaktilo en la retejo mem, retpoŝte, eĉ poŝtelefone — ĉiam eblas elekti la plej oportunan vojon.
- Mi povas uzi simplan kaj tre flekseblan kaj potencan markadlingvon Markdown anstataŭ HTML por formati kaj plibeligi blogaĵojn. Kaj mi povas uzi la markadon verkante ne nur per redaktilo ĉe retejo (kiel ĉe Ipernity), sed ankaŭ sendante blogeron retpoŝte kaj per telefono.
- Mi povas agordi aspekton de la blogo laŭplaĉe preskaŭ senlime — ĝi aspektu ĝuste tiel, kiel mi deziras, kaj mi povas ŝanĝi la aspekton ĉiumomente. Mi povas eĉ ŝanĝi la nomon kaj adreson mem de la blogo!
- Strikta dispartigo de blogaĵojn laŭ tipoj (teksto, foto, citaĵo ktp) igas la blogon estu klara. Vi simple malfermas redaktilon, verkas malongan tekston pri unu afero, publikgas ĝin, aŭ simple montras bildon, aŭ aŭskultigas ian kanton… Tio simplas.
- Manko de komentoj — do, en Tumblr mankas ankaŭ spamistoj kaj babiluloj, kiuj ŝatas sensencajn kaj senfinajn babilaĉojn. Se vi volas komenti, sendi al mi vian opinion, vi povas uzi Tviteron aŭ Vizaĝlibron tiucele.
24 Sep 09
Kelkgoje mi provis serĉi aliajn blogojn en Esperanto ĉe Tumblr, sed vane. Mi trovis neniun. Aperas nur hazardaj mencioj kaj blogeroj similaj al “Kiel diri ‘mi amas vin’ en cent lingvoj”.
Unue mi provis serĉi la vorton “Esperanto” en tekstoj kaj en etikedoj, poste mi provis kelkajn aliajn oftajn vortojn (ekz-e, “kaj”). Jes, mi trovis kelkajn blogerojn en Esperanto, sed ili ŝajnas esti nur amuzaj por iliaj kreantoj — neniu el ili uzas la lingvon konstante en blogo.
Ve, verŝajne mi estas la sola esperantisto ĉe Tumblr!
8 Sep 09
Mi ĵus “esperantigis” stumblr‘on: nun mi povas ĉapeligi tekston en X-skribo antaŭ sendi ĝin en Tumblr — necesas nur premi verdan aŭdilon por ŝanĝi x-oj al niaj karaj ĉapelitaj literoj. :)
14 Aŭg 09
Ĵus legis komenton en unu blogo kaj ekpensis ke fakte estas komentoj en Tumblr — ili nomiĝas reblogoj. Reblogante eblas aldoni propran opinion pri la blogaĵo, do mi konsideru la reblogon komento. Kompreneble, ne eblas respondojn al la komentojn — ĉiufoje vi devus reblogi propran blogaĵon por aldoni kelkajn vortojn respondajn. Do, ne oportune. Tamen, fakte oni ja povas komenti reblogante.