8 Feb 11

Labortablo de mia komputilo

Mi instalis lanĉilon Cairo Dock en mian Ubuntu komputilon anstataŭ paneloj de GNOME. Nun mia labortablo aspektas simile al laŭmodaj Mac’oj. Fakte estas tre oportune, per tio mi ŝparis iom da spaco surekrane kaj nun la labortablo aspektas pli bele ol antaŭe (laŭ mia gusto).

Kiel instali? En Ubuntu 10.10 mi simple lanĉis tiun komandon: sudo apt-get install cairo-dock. Ankaŭ (kompreneble) eblas instali la pakaĵon per Ubuntu Software CenterSynaptic Package Manager. Poste mi aldonis la aplikaĵon en Startup Applications kaj tute forviŝis la GMONE’ajn panelojn (por tio sufiĉas lanĉi gconf-editor kaj en branĉo /desktop/gnome/session forviŝi la elementon panel).

Ah, krome mi forviŝis la esperantan klavaron. ;) Anstataŭ mi ŝaltis «Supersignon» (la tria nivelo de la klavaragordoj) kaj nun mi tajpas ĉapelitajn literojn premante dekstran Alt-on kun konforma liter-klavo (Alt-c por «ĉ» ekz-e). Eble ne tiom oportunas kiel havi apartan klavararanĝon por Esperanto sed pli oportunas havi nur du klavararanĝojn anstataŭ tri. Mi ankaŭ ŝaltis «Compose key» por havi eblecon tajpi belajn citilojn «» kaj haltostrekon rekte per klavaro en ajna redaktilo.

Kategorio: Programaro, Taglibro | Etikedoj: ,

0:11  |   Konstanta ligilo   |   Comments (7)