8 Jun 11

Bona somera vetero — varma, suna kaj iom venteta. ;)

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: ,

17:16  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
24 Maj 11

Matena vetero

image

Matene pluvegis. Grizaj malaltaj nubegoj kovris la ĉielon. La nubegoj estis tiom malaltaj, ke Ostankinskaja turo estis videbla nur duone.

Tamen, post unu aŭ du horoj la nubegoj forkuris. Kaj nun estas klara, suna kaj freŝa vetero.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

10:52  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
18 Maj 11

Brilanta herbo

Hieraŭ revenante hejmen, mi rimarkis, ke herbo brilegas en radioj de sunsubiro post pluvo.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , ,

18:13  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Maj 11

Printempo en arbaro

Hieraŭ ni estis en arbaro la unuan fojon ĉi-jare. Vetero estis varma kaj seka.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

17:41  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Maj 11

La plej bela sezono

image

Jes, finfine komenciĝis la plej bela sezono — verda printempo. Ne tro varmas, sed agrablas. Mia plej ŝatata vetero. :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

21:59  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
26 Apr 11

Printempa foteto

Varmas, sunas kaj printempas hodiaŭ. :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

11:49  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
22 Apr 11

Printempa vetero

image

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: ,

17:59  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
20 Apr 11

Hieraŭ

Hieraŭ vespere okazis ŝtormo kun neĝo.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

17:20  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
8 Apr 11

Pluvas

Pluvas hodiaŭ. Mi ne tre ŝatas sekan veteron, sed hodiaŭ mi ĝojas, ja pluvas, ne neĝas! :) Tamen, oni prognozas, ke semajnfine malvarmiĝos.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

20:24  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Apr 11

Taglibre

La vetero subite pliboniĝis kalkaj tagoj antaŭ — jam pli varmas, pli sunas, kaj finfine aperis sento de printempo.

Tamen, mi mem sidas hejme. Mi malsanas. :( Mi malvarmumis kaj fartas tute malbone. Mi volas nur kuŝi surlite kaj dormi. Kaj min eĉ la printempo ne ĝojigas…

Kategorio: Taglibro | Etikedoj:

22:02  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
29 Mar 11

Neĝas denove

Ni jam forte atendas printempon, sed ĝi ankoraŭ ne venis… Hodiaŭ denove malvarmas (-3°C) kaj neĝas… Aĉa vetero.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , , ,

10:55  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
22 Mar 11

Surstrate

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: ,

19:49  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
22 Mar 11

Printempo proksimiĝas. Ĉu?

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: ,

13:36  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Mar 11

Sunas

Hodiaŭ estis suna kaj sufiĉe varma vetero (+5°C verŝajne). Mi iomete promenis kun mia fotilo en la centro de la urbo.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

19:10  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
2 Mar 11

Ĉu printempo?

La dua tago de kalendara printempo. Hieraŭ kaj hodiaŭ estas suna vetero. Kaj multe pli varmas ol, ekzemple, tri tagoj antaŭ. Ĉu la printempo venis? Nu, mi dubas. Ja ordinare printempo komenciĝas post la 14-a de marto en nia regiono. Mi, do, Ĝojas pri la suno kaj varmo, sed restas preta por pliaj frost(et)oj kaj neĝventegoj.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

17:31  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
24 Feb 11

Atendante printempon…

Hodiaŭ mi trovis tiun ĉi foton en mia arkivo. Fotita jam tri jarojn antaŭ. Printempe. Mi tiom ŝatas printempon! Sed la frosto plu daŭras ĉe ni — hodiaŭ estas ĉirkaŭ -20 celsigradoj kaj ventas. Brrr… Tamen, mi jam atendas printempon, do mi afiŝas la foton. :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

19:37  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
17 Feb 11

-27°C

image

Mi havas du termometrojn hejme: bonaniman kaj malican. La bonanima ĉiam montras pli varman temperaturon ol estas efektive, la malica ĉiam montras pli malaltan temperaturon. Sed la dua ofte pli pravas ol la unua. Do, sur la foto estas la dua, malbonanima termometro. Kaj ĝi tute pravas hodiaŭ.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

11:41  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
9 Feb 11

Plu neĝas…

image

La tutan nokton kaj la tagon neĝis. Neĝo falas ĝis nun… Ĉi-tiun foton mi faris frumatene hodiaŭ.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

13:00  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Feb 11

Vetero

Hodiaŭ estis malserena, griza sed sufiĉe varma vetero. Vespere ekneĝis. Oni diras ke neĝos plu…

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

0:07  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
26 Dec 10

La mondo glaciiĝis…

Hodiaŭ pro «glacia pluvo» pli ol 100 loĝlokoj ĉirkaŭ Moskvo restis sen elektro, multaj eĉ sen varmo. Dum longa tempo ne funkciis fervojoj — la peza glacio disŝiris elektrodratoj. Laŭ amaskomunikiloj flughaveno Domodedovo ĝis nun ne funkcias. Miaj gebopatroj raportas ke en ilia loĝloko ĝis nun ne estas elektro kaj varmo. Kaj neniu scias kiam ĉio estos denove en ordo. Tamen, la glacia pluvo ankoraŭ ne ĉesis…

Arboj kliniĝis sub pezo de la glacio, multaj branĉoj kaj eĉ tutej arboj rompiĝis.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

21:35  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)