26 Dec 10

Neĝo kaj glacio

image

Hieraŭ pluvis. Tre stranga estis pluvo en decembro, kiu falis sur neĝa tero kaj tuj glaciiĝis sur asfalto. La vojoj estis teruregaj hieraŭ en Moskvo — ĉiuj stratoj kaj vojetoj estis kovritaj per glacia krusto.

Dumnokte neĝis. Neĝas ĝis nun. Nigraj branĉoj de arboj kovriĝis per blanka neĝa glazuro.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

12:05  |   Konstanta ligilo   |   Comments (1)
22 Dec 10

Suna tago

image

Hodiaŭ sunas. La vetero estas bonega — klasika rusa vintro: neĝo kaj frosto. :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

15:16  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
1 Dec 10

Vintra foto

Kategorio: Fotoj | Etikedoj: ,

19:29  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
30 Nov 10

Vetersigno

Hodiaŭ estas la tago de Sankta Mateo laŭ la rusa eklezia kalendaro. Se malvarmas ĉi-tage, la vintro estos severa, oni diras. Hodiaŭ frostas ĉe ni, do ni atendu la vintron frostan, severan…

Kategorio: Taglibro | Etikedoj:

10:14  |   Konstanta ligilo   |   Comments (5)
23 Nov 10

Ĉu vintro?

Denove griza, malvarma kaj neĝa mateno. Neĝas denove…

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

11:37  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
22 Nov 10

Nigrablanka sezono

Ŝajnas ke hieraŭ komenciĝis nigrablanka sezono por mi. Malvarma, malluma, malĝoja nigrablanka sezono. Mi malŝategas vintron.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

19:57  |   Konstanta ligilo   |   Comments (2)
27 Sep 10

Aŭtunas

Hodiaŭ matene subite ekkonsciis ke la aŭtuno jam proksimiĝis — multaj arboj jam flaviĝis kaj ruĝiĝis, iliaj folioj trankvile kaj silente faladas sur verdan herbon, kovritan per brilantaj gutoj de matena roso…

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

15:11  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
30 Aŭg 10

Seka semajnfino

En la mateno de la sabato ekpluvis. Malgraŭ tio ni ekveturis arbaren… Revenis ni sekegaj sed gajaj post promeno sub pluvo. Interalie, neniu kredos ke ĝis nun ne tre malproksime arbara fajro ankoraŭ bruligas torfon. Sed ni klare flaris odoron de ĝia fumo.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

23:25  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
25 Aŭg 10

Pluvas

Hodiaŭ pluvas tutan vesperon. Ni intencis fari fotosesion, sed anstataŭ tio pli ol du horoj treniĝis tra sekaj Moskvaj trafikŝtopiĝoj. Tamen, mi faris kelkajn fotojn, kiujn mi montros verŝajne morgaŭ.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

1:15  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
24 Aŭg 10

Semajnfino

Fakte, la pasinta semajnfino komenciĝis por mi nur dimanĉe sed finiĝis lunde, kiam mi forveturis el la vilaĝo. La vetero estis bona kaj milda, kvankam fojfoje pluvis.

 Daŭrigo » 

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

10:52  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
20 Aŭg 10

Ĉu la somero finiĝis?

Post longa varmego subite venis malvarma vetero. Hieraŭ la temperaturo estis nur 20°C, kaj hodiaŭ ĝi ankoraŭ malplialtiĝis — ĝis 15-16°C. Dum du tagoj la temperaturo falis je preskaŭ 20 gradoj!

Hieraŭ vespere kaj nokte pluvis. Sed hodiaŭ estis pli-malpli suna vetero. Fakte, hieraŭ estis agrabla vetero, kaj hodiaŭ jam ne tre.

Ŝajnas, ke la somero jam subite finiĝis. Almenaŭ ĉi-tie, en Moskvo.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

22:57  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
20 Aŭg 10

Bona tago

image

Hodiaŭ estis bona tago. Vetero estis ne tro varma, nur ĉirkaŭ 20°C — agrabla vetero. Malgraŭ pluvo, kiun mi trafis dum vespera promeno.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

0:43  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
18 Aŭg 10

Taglibre

La vetero pli-malpli bonas. Hieraŭ kelkfoje pluvetis kaj jam ne tiom varmegas kiel estis antaŭ kelkaj tagoj.

Hodiaŭ mi restas hejme. Ja io ŝanĝis en la oficejo kaj nun ni, inĝenieroj-sistemestroj, «deĵoras» ek de la oka matene ĝis la noktomezo. Kaj por fari nian vivon iom pli agrablan, la estraro permesis ne viziti la oficejon kaj deĵori el hejmoj. Do, mia vica deĵorado komencos ĉe 16:00.

Sur la foto: tiel aspektis suno hodiaŭ frumatene

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , ,

13:22  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
15 Jul 10

***

Neniu povas diri kiam finiĝos tiu ĉi varmega vetero. Unuaflanke, kiam mi estas sidanta en arda vagono de loka trajno, plenplena je ŝvitantaj homoj, mi suferas kaj malbenas la varmegan veteron. Aliflanke, mi tre ŝatas varmon kaj mi ĉiam memoras, ke malvarma, neĝa kaj tro longa vintro ja atendas nin, kaj mi ĝuas sunon kaj varmegon. Suna varmo ja multe pli bonas ol seka malvarmo. :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

18:49  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
9 Jul 10

***

image

Tro varmas. Eĉ matene jam estis pli ol 25 celsigradoj. Oni prognozas 35-36 celsigradojn sekvontsemajne! Malfacile estas vivi en la urbego kiam la temperaturo tiom altas. Nu, aliflanke, multe pli malbone estus, se malvarmus kaj pluvus. Do, ni provu ĝui varmecon kaj sunecon, tamen tio jam estas ne tre facile… :)

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

12:01  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
5 Jul 10

Varmas

La varmega somero plu daŭras. Post kelkaj tagoj de relative malpli varma vetero denove varmegas — ĉirkaŭ tridek celsigradoj, kaj tute sen pluvoj.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

21:03  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
18 Jun 10

Semajnfino

La fino de la semajno kaj, oni diras, la fino de malvarma, pluva vetero… Nu, ni esperas ke venonta semajno estos malpli laciga, pli facila kaj pli gaja.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

14:12  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
15 Jun 10

Pluvas

Pluvas la tutan tagon. Kaj verŝajne ne ĉesos almenaŭ ĝis morgaŭ. Malgaja, dormiga tago.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj:

16:19  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
14 Jun 10

Vetero

image

La vetero ŝanĝiĝas kelkfoje dumtage. Matene varmegas kaj sunas, posttagmeze okazas ŝtormo kun pluvego…

Kategorio: Fotoj | Etikedoj:

21:38  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
16 Maj 10

Fulmotondro

image

Hodiaŭ finfine ekpluvis. La knabinoj tuj petis iri eksteren — ili ŝatas promeni dum pluvo.

Okazis eĉ fulmotondro kun pluvego. Kaj la knabinoj feliĉaj kuradis tien kaj reen sub ombreloj.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: , , ,

17:47  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj