24 Mar 11

Blogilo

Mi trovis bonegan programon pro blogi en Linukso. Eble, multaj geamikoj jam scias pri ĝi. La programo nomiĝas simple — Blogilo. Ĝi estas verkita por uzi en KDE, sed mi sukcesis instali kaj lanĉi ĝin en Gnome.

La programo taŭgas por blogoj Blogger kaj Blogspot, MetaWeblog, MovableType kaj WordPress. Ĝi havigas riĉan kaj oportunan grafikan fasadon, subtenon por kelkaj blogoj, alŝuto de bildoj ktp. Eblas eĉ antaŭvidi vian redaktatan blogaĵon en la etoso de via blogo! Vi povas verki kelkajn blogafiŝojn por kelkaj blogoj samtempe, vi povas redakti jam afiŝitajn blogaĵojn, vi povas konservi malnetojn en via komputilo… Do, ĝis nun mi ne vidis pli bonan… hm… blogilon por Linukso. :)

Instali la programon eblas per Ubuntu Software Service aŭ en konzolo: $ sudo apt-get install blogilo. Ankaŭ mi devis instali SQLite subtenon por ĝi: $ sudo apt-get install libqt4-sql-sqlite.

Kategorio: Programaro | Etikedoj: , , ,

12:49  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
17 Jun 10

Pri Markdown denove

Mi jam rakontis pri tiu ĉi markadlingvo, kiu multe pli plaĉas al mi ol nura HTML, ĉar ĝi estas pli klara por legi kaj pli oportuna por skribi, precipe per malgranda enpoŝa komunikilo. Ĉar por tajpi belaspektan artikolon aŭ blogaĵon sufiĉas nur plej simpla tekstkedaktilo.

Do, finfine mi instalis du kromprogramojn por WP: PHP Markdown kaj PHP SmartyPants Typographer 1.0, kiuj havigas Markdown en la blogo. Ili funkcias ankaŭ kiam mi sendas blogafiŝojn per Androida WP-aplikaĵo.

Kategorio: Programaro, Taglibro | Etikedoj: , , ,

15:31  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj
23 Apr 10

WordPress por Android

Aplikaĵo WordPress por Android estas, verŝajne, la plej bona blog-kliento, kiun mi iam ajn uzis. Ĝi havigas ne nur afiŝi blogaĵojn, sed donas preskaŭ plenan kontrolon super via blogo. Vi povas legi kaj redakti viajn antaŭajn blogaĵojn kaj paĝojn, legi komentojn, aprobi aŭ malaprobi kaj komenti mem, per ĝi ankaŭ eblas afiŝi ne nur tekstojn sed ankaŭ meti fotaĵojn en viajn blogaĵojn.

Do, mi tre ŝatas la aplikaĵon kaj ĝi estis la lasta kialo por translokigi mian blogon reen al WordPress.

Kategorio: Fotoj, Taglibro | Etikedoj: ,

17:59  |   Konstanta ligilo   |   Komentoj malebligitaj